Al la enhavo

Vindozo: Tajpi kromsignajn literojn sen bezono je apartaj klavarfasono k programo

de akueck, 2016-novembro-01

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

akueck (Montri la profilon) 2016-novembro-01 16:41:19

En tiu temfadeno

dbob:
Per "laŭdezira agordo" mi celas la eblon ŝanĝi laŭplaĉe unuopajn klavojn ĉe la klavaro, sen ia neceso ŝanĝi la tutan klavar-lingvon. En Windows eblas tajpi la ĉapelitajn literojn pere de "Alt Gr" kaj c, s, g, h, j, u. Sed por atingi tian klavarordigon oni devas uzi apartan programon. La avantaĝo estas evidenta: vi nur devas fari tian ordigon unufoje kaj ĝi restos ĉiam parto de la klavaro. Se tia funkcio ekzistus ene de ĉiu operaciumo, neniu estus devigita rezignacii kaj uzi apartan metodon por skribi supersignajn literojn.
Se por Vindoza komputilo oni ne havas la eblon agordi specialan klavarfasonon kaj ankau ne volas uzi apartan programon, oni povas tamen aperigi kromsignajn literojn. Tiucele oni uzu la redaktilon WordPad (ghi estas jam antauinstalita en Vindoza komputilo).

Por aperigi c-on kun chapelo, oni unue tajpu "c302" (sen citiloj). Poste oni marku la signojn 302 kaj premu alt-x. Analoge pri g, h, j kaj s kaj krome pri la respektivaj majuskloj. Por aperigi u-on kun hoketo, oni unue tajpu "u306" (sen citiloj). Poste oni marku la signojn 306 kaj premu alt-x. Analoge pri la respektivaj majuskloj.

Similmaniere oni povas aperigi aliajn kromsignajn literojn; jen ekzemploj:

a300 [marki signojn 2, 3, 4] alt-x => a kun maldekstrakorna supersigno
a301 [marki signojn 2, 3, 4] alt-x => a kun dekstrakorna supersigno
a302 [marki signojn 2, 3, 4] alt-x => a kun chapelo
a303 [marki signojn 2, 3, 4] alt-x => a kun tildo
a304 [marki signojn 2, 3, 4] alt-x => a kun horizontala streko
g306 [marki signojn 2, 3, 4] alt-x => g kun hoketo
e307 [marki signojn 2, 3, 4] alt-x => e kun punkto
a308 [marki signojn 2, 3, 4] alt-x => a kun tremo
a30a [marki signojn 2, 3, 4] alt-x => a kun ringo
u30b [marki signojn 2, 3, 4] alt-x => u kun du duobla dekstrakorna supersigno
c30c [marki signojn 2, 3, 4] alt-x => c kun hacheko
c327 [marki signojn 2, 3, 4] alt-x => c kun subhoko
a328 [marki signojn 2, 3, 4] alt-x => a kun ogoneko

Tiu chi metodo per kombinaj kromsignoj ne funkcias okaze de interalie la trastrekitaj literoj kaj esceto kaj krome ae- kaj oe-ligajhoj. Oni povas elturnighi jene:

df alt-x => esceto
141 alt-x => trastrekita L
142 alt-x => trastrekita l
d8 alt-x => trastrekita O
f8 alt-x => trastrekita o
c6 alt-x => Ae-ligajho
e6 alt-x => ae-ligajho
152 alt-x => Oe-ligajho
153 alt-x => oe-ligajho

dbob (Montri la profilon) 2016-novembro-02 22:44:57

Tia metodo aperigi eo-supersignojn en WordPad povas esti utila en apartaj okazoj sed ĝi estas apenaŭ uzebla en la praktiko. Ekz. se oni tajpas supersignojn en WordPad per tia metodo kaj volas kopii kaj alglui ilin al alia medio, ne certas ĉu ili aperos en ĝusta maniero.

noelekim (Montri la profilon) 2016-novembro-03 01:51:09

Por aperigi c-on kun chapelo, oni unue tajpu "c302" (sen citiloj). Poste oni marku la signojn 302 kaj premu alt-x. Analoge pri g, h, j kaj s kaj krome pri la respektivaj majuskloj ...
.
Alternative, malfermu traduku.net kaj tajpu per x-surogatoj. La ĉapelitaj literoj aŭtomate aperas.

akueck (Montri la profilon) 2016-novembro-03 16:21:20

noelekim:
Por aperigi c-on kun chapelo, oni unue tajpu "c302" (sen citiloj). Poste oni marku la signojn 302 kaj premu alt-x. Analoge pri g, h, j kaj s kaj krome pri la respektivaj majuskloj ...
.
Alternative, malfermu traduku.net kaj tajpu per x-surogatoj. La ĉapelitaj literoj aŭtomate aperas.
Jes. Sed la celo de mia kontribuajho estas prezenti tian metodon, kiu postulas nek eksteran konvertilon nek aparte instalendan programon nek konekton kun la interreto, sed funkcias per la en-Vindozaj rimedoj.

akueck (Montri la profilon) 2016-novembro-03 16:26:09

dbob:Tia metodo aperigi eo-supersignojn en WordPad povas esti utila en apartaj okazoj sed ĝi estas apenaŭ uzebla en la praktiko. Ekz. se oni tajpas supersignojn en WordPad per tia metodo kaj volas kopii kaj alglui ilin al alia medio, ne certas ĉu ili aperos en ĝusta maniero.
Che kiu redaktilo estas tiel, ke
a) tia kopiado-algluado el WordPad ne funkcias kaj
b) la senpera entajpado je supersignaj literoj tamen funkcias?

(Do bonvole donu ekzemplon.)

dbob (Montri la profilon) 2016-novembro-03 18:18:55

Ekzemple, se oni tajpas en WordPad "ĉ" per via metodo (c302), kaj kopias-algluas ĝin al Notepad, aperas "c" tuj apud kvarangula figuro. Tio ne okazas per la "Alt Gr"-metodon, kvankam, kiel jam dirite, tio postulas apartan programon por agordi la klavaron.

akueck (Montri la profilon) 2016-novembro-03 18:42:48

dbob:Ekzemple, se oni tajpas en WordPad "ĉ" per via metodo (c302), kaj kopias-algluas ĝin al Notepad, aperas "c" tuj apud kvarangula figuro.
Che mia komputilo aperas post tia alguado el WordPad en Notepad tie efektive c kun chapelo, do la ghusta supersigno. Eble la afero dependas de la elektita tiparo en Notepad (che mia komputilo tio estas Consolas [antauagordita]).

dbob (Montri la profilon) 2016-novembro-03 22:46:10

Mi provis kelkajn tiparojn senrezulte. Mi ne trovas tian metodon tre taŭga por skribado. Tamen, ĝi estas bona truko ĉe manko de alia alternativo.

Altebrilas (Montri la profilon) 2016-novembro-19 11:10:18

Mi kutime provas tajpi la ĉapelojn kiam tio estas simpla kaj tuja. Alikaze, mi uzas la x-on câr tio estas la plej ofta anstataŭaĵo. Mi ne plu volas pardi tempon pri tio, ĉar mi "jam donis", ek de la 80-aj jaroj. Mi provis plurfoje adapti komputilon aŭ programon al esperanta alfabeto, sed vane, ĉar ĉiam aperis en la "kateno" novaj iloj kiuj ruinigis la klopodojn kaj kiujn oni devis ankaŭ adapti. Do, de tiam mi uzas tiun solvon. Tio ne gravas, ĉar le problemo baldaŭ estos solvita, oni de longtempe scias tion. okulumo.gif

Ondo (Montri la profilon) 2016-novembro-20 10:07:57

dbob:Mi provis kelkajn tiparojn senrezulte. Mi ne trovas tian metodon tre taŭga por skribado. Tamen, ĝi estas bona truko ĉe manko de alia alternativo.
La metodo proponita de A. Kueck ne estas universale aplikebla en Windows. Fakte ĝi estas eĉ malutila pro tio, ke ĝi unuavide ŝajnas funkcii kaj tiel kaŭzas nur pliajn problemojn.

Per la Kueck-metodo oni ne enigas la supersignitajn literojn, ekz. ĉ kaj ŭ, sed kombinojn de du signoj: "c + ^" kaj "ŭ + ¯", kie ^ kaj ¯ estas specialaj kombineblaj kromsignoj. En la oficiala Unikoda listo ties nomoj estas "U+0302 Combining Circumflex Accent" kaj "U+0306 Combining Breve". Aldoni tiajn signojn vidigas supersignitajn literojn kun ĝusta aspekto nur en certaj programoj, kiuj kapablas montri la dusignan kombinon kiel unu literon. Sed tuj ekestos problemoj, kiam oni transkopias aŭ transsendas tian tekston kaj la ricevanta programo, eble en alia kaj alitipa komputilo, ne estas samkapabla. Tiel okazis, ekzemple, al dbob kun lia versio de Notepad.

Se oni volas per simila maniero enigi la Esperantajn literojn en transsendebla kaj serĉebla formo oni faru en WordPad ĉi tiel:

Por estigi la literon "ĉ", skribu "109" (sen citiloj) kaj tuj poste premu Alt-X. Simile "ŭ" aperos per "16d" kaj Alt-X. Kodojn de la aliaj literoj bonvolu serĉi mem. Tia metodo estas tute ne praktika. Ekzistas pli facilaj.

A. Kueck pravas pri tio, ke la plej bona maniero skribi Esperanton sen bezono okupiĝı pri komputilaj agordoj estas simple tajpi ch gh hh jh sh u. Se vi ne ŝatas okupiĝi pri tiaj teknikaĵoj, vi senĝene skribu ch ktp, kaj simple ignoru la ĉieajn plendulojn, kiuj volas disciplini vin.

Ĉi-sube estas la litero ĉ tajpita per la du manieroj, Unue kiel kombinaĵo laŭ Kueck, poste kiel unu signo ("U+0109: Latin Small Letter U With Breve"). Ili povas aperi sur via ekrano agalaj aŭ ne egalaj depende de via sistemo, Vi povas provi ankaŭ vidadon per malsamaj aparatoj (ekz. vera komputilo kaj telefono) aŭ eksperimenti kopiante la signojn en aliajn lokojn.

ĉ ĉ

Reen al la supro