Al la enhavo

Brita parlamento devos voĉdoni pri briteliro

de vincas, 2016-novembro-04

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

vincas (Montri la profilon) 2016-novembro-04 11:48:29

https://euobserver.com/uk-referendum/135753

Mola varianto de briteliro estas tute reala [:

cromañon (Montri la profilon) 2016-novembro-05 12:43:51

britoj estas grandaj arogantuloj, konfuzigemuloj, kaj trompistoj. eŭropo devus devigi ilin obei ĉiujn eu-regulojn dum ili apartenos al la unio, same kiel okazas kun la aliaj ŝtatoj membroj.
"romo ne povas pagi al perfidemuloj", diris escipio. sed ĉi tiu perfido estas kontraŭ romo mem!

vincas (Montri la profilon) 2016-novembro-05 20:10:27

Nu, ne estas britoj tiel malbonaj homoj. Ekzemple, Britio plu estas fidela membro de NATO. Britio renovigos sian nuklean armilon kaj ne hezitus ĝin uzi. Do, ne ĉio estas tiel malbone.

cromañon (Montri la profilon) 2016-novembro-07 09:08:42

se europo ne povas instrui bonkonduton al britoj tio estos tre damaĝa al eŭropo, ĉar aliaj landoj imitos britujon kaj tio estos "la fino de romo".

se vi kredas ke la britaj nukleaj armiloj defendas vin, vi estas granda naivulo. britoj breksitas ĉar ili malŝategas eksterlandanojn. ĉu vi kredas ke ili riskos malaperi kiel nacio por defendi litovujon?

michelahado (Montri la profilon) 2016-novembro-07 10:05:01

Britujo eliros en Marto sed eble iam ajn restarigos baloton por aŭ kontraŭ la reeniradon en la Eŭropa Unio. Do, necesas esti trankvilaj; nur kelkaj financaj problemoj prezentiĝos. Estus pli bone ke Eŭropa Unio solvu siajn multajn problemojn sen tro koncentri siajn fortojn pri la eliro. Nur mia opinio.

vincas (Montri la profilon) 2016-novembro-07 12:42:18

cromañon:se europo ne povas instrui bonkonduton al britoj tio estos tre damaĝa al eŭropo, ĉar aliaj landoj imitos britujon kaj tio estos "la fino de romo".

se vi kredas ke la britaj nukleaj armiloj defendas vin, vi estas granda naivulo. britoj breksitas ĉar ili malŝategas eksterlandanojn. ĉu vi kredas ke ili riskos malaperi kiel nacio por defendi litovujon?
Eblas demandi ankaŭ iomete alie [: Brita nuklea armilo estas direktita kontraŭ Rusio kaj tio jam defendas Litovion. Ĉu vi pensas ke Britio ne defendus sian soldatojn kaj bazojn, kiuj estas en Litovio? Aŭ ĉu vi pensas ke Usono ne defendus sian soldatojn kaj bazojn, kiuj estas en Pollando? ridulo.gif Mi malfacile imagas ke ne defendus lango.gif

mkj1887 (Montri la profilon) 2016-novembro-07 17:55:07

amuza artikolo tiutema je Esperanto-USA: “La Brita Eliro kaj Esperanto

cromañon (Montri la profilon) 2016-novembro-07 18:17:10

al vincas:

mi supozas ke tio dependus de kiu registaro estos en britio aŭ usono en tiu momento. sed mi esperas ke vi pravas kaj ke ni vere estas protektataj.

Tram_Amiko (Montri la profilon) 2016-novembro-07 22:18:07

vincas:
https://euobserver.com/uk-referendum/135753

Mola varianto de briteliro estas tute reala
Mi legis la teksto "MPs must vote on Brexit process, judges say".
La British High Court diris, le Breksito plebiscito ne estis sufiĉe, ke britanujo povas forlasi la EU. La parlamento devas decidi!
La demanda estas nun, ĉu la partioj havos la kuraĝa, ke diros en la elekta batalo: Ni ne volas, ke Britanujo forlasos la EU!
Ĉu vi havos kuraĝo, estos ŝanco, ke britanujo restas en la EU.
Ĉu ne, mi ne vidas la ŝanco.

Estis granda eraro de Tories, faris la plebiscito ebla.
"Kiu vokis la fantomojn, li nun ne povas forpeli ilin."

Reen al la supro