Al la enhavo

Esperanta Renkontiĝo

de Alkanadi, 2016-novembro-13

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Alkanadi (Montri la profilon) 2016-novembro-13 07:16:49

Antaŭ du semajnoj, mi vojaĝis eksterlanden por Esperanta renkontiĝo... sed la problemoj tiom ĉagrenis min ke mi ne partoprenos tiun renkontiĝon denove... Mi vere ne volas ofendi iun, sed mi scias ke Esperantistoj kaj organizantoj estas normalaj homoj... Dum la renkontiĝo, mi apenaŭ aŭdis esperanton, saĵnas ke la plejaparto de la partoprenintoj pensis ke esperanta renkontiĝo estis taŭga loko por praktiki sian denaskan lingvon... Mi neniam vidis la esperantan flagon dum la semajnfino sed vidis multajn katalunajn flagojn... La loĝejo ke la organizantoj trovis nur estis malplena ĉambro en iu kelo. Nek lito, nek duŝejo, nur planko. Mi dormaĉis tiujn du noktojn. Oni diris ke ĝi estis malmultkoste, sed duono de la partoprenintoj ne duŝis dum la renkontiĝo!... Kiam ni alvenis por la renkontiĝo, ni devis atendi du horojn sidante surstrate ĉar la kongresejo estis ŝlosita. Kiam la organizantoj alvenis, ili ne sciis kie estis la malŝlosilo aŭ kion fari. Sed tiu okazis kelkfoje dum la renkontiĝo.
https://teokajlibroj.wordpress.com/2016/11/11/kiel...

dbob (Montri la profilon) 2016-novembro-14 19:06:48

Mi povas kompreni, ke iafoje la aranĝo de iu renkontiĝo ne bone funkcios, sed lingva diskriminacio kontraŭ partoprenantoj tute ne estas tolerebla. Naciismaj sentoj neniel apartenas al renkontiĝo, kiu sin anoncis kiel internacian, des pli se ĝi celas ankaŭ al esperantistoj de aliaj landoj. Espereble tia hontinda konduto estas izolita afero de la Kataluna Esperanto-Asocio kaj ne rilatas al aliaj Eo-asocioj de la lando. La aŭtoro de tiu blogero estas kuraĝa esperantisto kaj tute ne meritas ricevi insultojn dirantaj, ke li agas rasisme ĉar li skribas pri tiaj aferaĉoj. Necesas pli da teo kaj libroj en esperantujo kaj en la tuta mondo!

rapn21 (Montri la profilon) 2016-novembro-15 17:07:59

Ĉi tiu estas mia blogero kaj mi ĝojas ke vi ŝatis ĝin. Mi ne volis kaŭzis batalon sed mi volis helpi plibonigi renkontiĝojn. Se problemoj okazas dum renkontiĝo, plibone diskuti kaj solvi ĝin anstataŭ kaŝi kaj ignori la problemon.

Alkanadi (Montri la profilon) 2016-novembro-16 07:41:21

rapn21:Ĉi tiu estas mia blogero...
Mi ankaŭ sekvas vin ĉe tvitero. Via Esperanta stilo estas facile kompreni. Mi ŝatas vian blogon multe.

rapn21 (Montri la profilon) 2016-novembro-18 19:50:18

Alkanadi:
rapn21:Ĉi tiu estas mia blogero...
Mi ankaŭ sekvas vin ĉe tvitero. Via Esperanta stilo estas facile kompreni. Mi ŝatas vian blogon multe.
Bonege! Multan dankon

Reen al la supro