Al la enhavo

Pendigebla lito

de jlavris85, 2017-marto-05

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

jlavris85 (Montri la profilon) 2017-marto-05 15:44:30

Saluton,

Imagu ke vi ŝiprompis kaj troviĝas sur izolita insulo. Ĉu vi komprenas la signifon de la vorto 'pendigebla lito'?

Amike,

Joreno l' Vris

sergejm (Montri la profilon) 2017-marto-05 16:28:08

PIV:hamako. Ŝnura reto aŭ tolaĵo, horizontale pendigita per siaj du ekstremaĵoj k formanta porteblan liton, en kiu oni kuŝas aŭ sin balancas.

jlavris85 (Montri la profilon) 2017-marto-05 16:46:13

Saluton Sergejm,

Vi pravas pri la signifo. Mi tradukas rakonton en Esperanton kaj mi preferas uzi kiom eble nur vortojn el la Universala Vortaro. Tial mi volas scii ĉu 'pendigebla lito' estus komprenebla.

Kiel vi (kaj aliaj) opinias pri tiu vorto?

Amike,

Joreno l' Vris

Reen al la supro