Al la enhavo

KAFEJO LINGVA - Originala dramo unuscena

de Turfalko, 2017-marto-07

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

Turfalko (Montri la profilon) 2017-marto-07 18:02:45

KAFEJO LINGVA
Originala dramo unuscena

Studentino S eniras kafejon kaj sidiĝas. Kelnero K alrapidas.
K: Kion vi deziras?
S: Mi volas kafo.
K: Kio mankas?
S: Bonvolu!
K: Ne, kiu finaĵo mankas?
S: Ho jes, kafon, bonvolu!
K: Kun kio?
S: Kafon kun sukeron kaj lakton!
K: Tio estas tro!
S: Stranga kafejo, en kiu mankas sukero kaj lakto!
K: Du finaĵoj ester tro! Mi volas kafon kun sukero kaj lakto.
S: Ĉu ankaŭ vi volas kafon? Mi ne estas kelnero!
K: Kaj en la pasinteco?
S: Mi ne estis kelnero!
K: Nun la futuro!
S: Mi ne estos kelnero. (laŭte) Se mi ne baldaŭ ricevas mian kafon, (tre laŭte) mi iras!
K: Unue la pasivan formon!
S: (batas forte per la mano sur la tablon) La kafo riceviĝas de mi, de vi, la kafo estas ricevata, estis ricevonta, ...
K: (laŭte) Ne faru bruon, aŭ vi ...
S: (stariĝas kaj disbatas sian seĝon sur la tablo) Mi faras bruon, mi faros bruon, mi faris bruon, la bruo estas farata de mi, farota, fariĝas, ...
K: (krias) Se vi ne tuj ...
De malproksime oni aŭdas la sirenon de polica aŭto.
S: (krias) Kaj vi, vi estas la plej ...
K: (krias) Kio mi estas?
Studentino fuĝas.

Reen al la supro