Al la enhavo

Kia estus Children of a Dead Earth se la ĉefroluloj estus moraj?

de Grown, 2017-aprilo-12

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

Grown (Montri la profilon) 2017-aprilo-12 13:46:30

Kia estus Children of a Dead Earth se la ĉefroluloj estus moraj? La ludo nun enhavas senmorajn ĉefrolulojn. Mi ĵus spektis la tri plej fruajn traludaĵojn (read: playthroughs) de Children of a Dead Earth (legu kiel: Infanoj de Mortinta Tero). Children of a Dead Earth science estas la plej preciza simulado pri milito en spaco. La ĉefrolularo estas The Republic of Free People, (legu kiel: La Respubliko da Liberaj Homoj), nepotisma krima sindikato dependanta pri ties propagandilaro (read: propaganda machine). La ĉefo de la ĉefrolulo skribis al la ĉefrolulo antaŭ ĉiu aŭ preskaŭ ĉiu misio ke la misio dependas kerne pri ties propagandilaro.

Ekzemple, dum unu misio, The Interamnian Incident (legu kiel: La Interamnia Kontraŭbatalado) la kanajlo estis Cmdr. Rahimi, la kamparano kaj sammilitservano de la ĉefrolulo kiel kiu la oni ludus, ĝis li ribelis kaj venkis lian ŝipon. Sed la patrino de la kapitano en la kanajla ŝipo estas politikisto potencia sufiĉe, por ke malgraŭ ke la Prezidanto estas la patrino de la ĉefrolulo, la kanajla ŝipo traekzistu. Dum la traludaĵo, la ĉefo de la ĉefrolulo skribis ke oni ne koncerniĝu pri kial la kanajlo faris tion, nek kion li deziris, kaj ke ili ekzekutos lin. La kanajlo diris per la radio ke li volas paroli pri kial li faris tion, kaj tio ne rezultu perforte. Sed la ĉefrolulo pafas almenaŭ unu flakmisilon al li!

Oni sambone ludus Floor 13, aŭ Spec Ops: the Line, ĉar en ĉiu el la tri ludoj, la ludanto eblu subenĵeti la regilon naŭzite.

Do se la ĉefrolulo estus en etika negocio, kia la ludo estus? Iu bonvolu fari misiaron (read: campaign) tian.

Reen al la supro