Al la enhavo

Esperantlingvaj instruistoj de matematiko?

de kdl5000, 2017-majo-13

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

kdl5000 (Montri la profilon) 2017-majo-13 21:01:17

Mi amatoras pri matematiko -- profesie mi estas faka tradukisto -- kaj mi intencas kunmeti etan plurlingvan terminaron kaj frazeologion de lerneja matematiko en kelkaj lingvoj kiujn mi pli aŭ malpli bone praktikas (lingvojn anglan, Esperanto, francan, germanan, hispanan, italan, iomete ankaŭ la polan). Temas pri la matematiko kiel gimnazia fako ĝis la abiturienta ekzameno, do NE pri matematiko de universitata nivelo.

Jes, mi konas kelkajn Esperantajn kaj alilingvajn terminarojn (inter alie la bonegan verkon de Marc Bavant "Matematika vortaro kaj oklingva leksikono" http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=7069..., sed gravas por mi ankaŭ kutimaj frazoj kaj kunaĵoj. Ekzemple estas malfacile trovi en iu vortaro kiun prepozicion oni uzu kun "perioda" (kunteksto: funkcioj)
(de) periodisch mit Periode a
(en) periodic on period a
(en) periodic with period a
(eo) perioda kun periodo a *
(es) periódico con perioda a
(fr) périodique avec période a
(fr) périodique de période a
(it) periodico di periodo a
(nl) periodiek met periode a
(pl) okresowy o okresie a

* [Dankon al Frano por atentigi min pri eraro, kiun mi korektis. Plue mi ankaŭ trovis "kun periodo" en kunteksta ekzemplo en la vortaro de Bavant, en artikoloj pri "kotangento", "kosinuso", "sinuso" ktp.]

Ĉi-tia frazeologio nekutimas en vortaroj. Plie interesas min ankaŭ kiel elparoli certajn matematikajn esprimojn (kiel "dx/dy", ekz. en la angla: "dee-x over dee-y" aŭ "dee-x by dee-y", vidu la diskuton "Mathematical terminology" ĉi-tie https://lernu.net/forumo/temo/23527).

Ĉu vi estas instruisto de matematiko kaj eblas helpi min kontroli terminojn/frazeologion kiujn mi eltiris el lernolibroj nacilingvaj? Eble vi povus ankaŭ proponi E-o terminojn kiam tiuj ĝisnune netroveblas en la faka literaturo?

Klaus

noelekim (Montri la profilon) 2017-majo-14 02:50:50

Saluton,
Ĉu vi estas membro de UEA? Se jes, aŭ se vi aliĝos, vi trovos en la delegita servo proksimume 25 fakdelegitojn pri matematiko ĉe kiuj vi certe trovus kelkajn kiuj vole kunlaboros kun vi.

Frano (Montri la profilon) 2017-majo-14 06:26:49

kdl5000:(eo) periodika kun periodo a [mi ne certas pri la prepozicio, kion vi pensas?]
Kial ne "perioda"?

kdl5000 (Montri la profilon) 2017-majo-14 07:41:53

Jes, Mike, mi estas membro de UEA kaj certe estas bona ideo kontakti fakdelegitojn. Tamen antaŭ ol fari tion ŝajnis al mi oportune provi ĉu aktivas mezlernejaj instruistoj ĉi-tie.

kdl5000 (Montri la profilon) 2017-majo-14 07:44:37

Frano:
kdl5000:(eo) periodika kun periodo a [mi ne certas pri la prepozicio, kion vi pensas?]
Kial ne "perioda"?
Prave! Bedaŭrinda eraro kiun mi nun korektis en mia kontribuaĵo supren. Dankon pri la atentigo!

Reen al la supro