Al la enhavo

Kie oni aĉetas nutraĵojn/manĝaĵojn

de robbkvasnak, 2017-junio-01

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

robbkvasnak (Montri la profilon) 2017-junio-01 02:14:00

Ie ajn, mi ne plu trovas kie, oni demandis pri la vorto por butiko/vendejo/loko kie oni aĉetas nutraĵojn. Mi ŝatus aldoni tiujn pensojn al la diskuto: la francoj uzas ion kiel "spicisto/spicovendejo" por dire tion. En la angla - en la diversaj landoj - oni diras "verdnutraĵejo, superbazaro, bazaro" aŭ, laŭ Wells, "nutraĵvarejo". La germanoj diras "nutraĵvendejo". Brazilanoj uzas simple "loja" = "vendejo" aŭ "butiko". Kie mi loĝas oni plejofte uzas la nomon de la vendejo, do ĉi tie "Publix", "Safeway", "Aldi".
Kio mankas al ni estas iu ajn loko, vilaĝo, regiono, urbo aŭ ŝtato kie la homoj uzus Esperanton ĉiutage. Pere de la uzo oni trovus plej konvenan formon, ekz. "Mi iros al la butiko por....." "Ĉu ni aĉetu tion kiam ni estos ĉe ......"?
Homoj dum la premo de ĉiu-taga vivo ne ĉiam celas la plej gramatikan esprimon - ili uzumas "ekonomion", la lingvistika esprimo por "plej rapida komuniko de ideo".
Eble ĉiutage E-parolantoj dirus "nutrejo".
Kiel vi povas vidi el mia antaŭa priskribo la nomoj evuluis el historia okazoj. Eble en Francio la spicvendistoj subite ekvendis ankaŭ aliajn produktojn. En kelkaj francan provincoj oni ankoraŭ havas "foiron" kaj nun denove oni havas en usono "farmistajn foirojn" du- aŭ tritage dum la semajno. Kelakaj homoj maldiligente diras "ni iru al la foiro...".
Jen por mi alia pruvo ke lingvo kaj kulturo kunvivas. Ni ne povas forigi kulturon de nia lingvo.
Kaj tio estas por mi la plej forta argumento kontraŭ la (plej parte anglosaksaj opiniistoj ke Esperanto ne havas kulturon). Nia kulturo ja ankoraŭ evoluas. Kaj ĝia evoluo dependos de la partoprenantoj.
Ke ni fondu ie ajn, iel ajn, societon kie oni ĉiutage uzos Esperanton. Mi estos la unua enmigronto - ja, mi kun mia edzo.

Reen al la supro