Kiel iĝi instruisto
de jan aleksan, 2008-majo-20
Mesaĝoj: 3
Lingvo: Esperanto
jan aleksan (Montri la profilon) 2008-majo-20 13:07:01
Kiel iĝi instruisto de Esperanto? Persone, mi ne pensas ke mi perfekte konas la lingvon, sed eble, ... en la estonteco, ... tiu ebleco estus necesa ...
Ĉu necesas diplomon? Ĉu ekzistas oficialajn diplomojn?
Dankon por viajn respondojn.
,
mnlg (Montri la profilon) 2008-majo-20 13:32:25
Mi sugestas ke vi kontaktu vian landan sekcion. Provu ankaŭ peti informojn ĉe ILEI.
Rudolf F. (Montri la profilon) 2008-majo-21 20:19:15
Tie oni povas ankaŭ fari plurajn ekzamenojn. La lasta rajtigas al Esperanto-instruado. La diplomo venas de la Internacia Esperanto-Instituto.
La aliajn ekzamenojn sub tio de instruisto organizas ankaŭ la Germana Esperanto-Instituto.
Dum la unua ekzameno estas facila, jam la dua postulas fluan regadon de la lingvo kaj grandan vorttrezoron.
La tuta sistemo estas nun antaŭ granda ŝanĝo por harmonii kun la Eŭropa Referenckadro por lingvaj ekzamenoj. Tiam venos pli da ekzamenoj, tiel ke la nivelo inter la unua kaj la dua ne plu estas tioma salto.
Kun koraj salutoj, Rudolf
vicprezidanto de la Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj