Al la enhavo

Jutubulo taksas Esperanton kaj kelkajn aliajn konstruitajn lingvojn.

de Sevechjo, 2017-junio-14

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Sevechjo (Montri la profilon) 2017-junio-14 19:59:59

La jutubulo Conlang Critic taksas kelkajn konstuitajn lingvojn:
Lojban, aUI, Vötgil, Láadan, Ygide, Ithkuil, Wolflandic, Kay(f)bop(t), Klingon, Na'vi, Fluidlang, Toki pona, Esperanto, Ido, Volapük, Dovahzul, Interlingua... (sekvon baldaŭ).

https://youtu.be/l-unefmAo9k?list=PLuYLhuXt4HrQqnf...

La videoj estas en la anglan, sed kun kelkaj subtitoloj en aliaj lingvoj.
Mi ŝatus esperantigi la subtitolojn, sed mi ne certas, nek ke mi havas la tempon, nek ke mi havas la scion.

Vi povas voĉdoni por ke li taksas aliajn kreintajn lingvojn, si vi volas. Bedaŭrinde, miaj pliŝatataj lingvoj ne jam taksiĝis : Elko, Saïwosh, Neo-elvish, Dothraki, Kieli, Uropi, Ardano, Lidepla, Kah, Meiko, Kotava, Angos, Pandunia, Novbasa, Ayola, Womese, Intal, Atlango, Sambahsa, Noxilo, Tceqli, Rodanian... sed ĉefe Arwelo, Fasile21, Elefen, kaj Mondlango...

morico (Montri la profilon) 2017-julio-20 22:33:49

Esperanto (eo) estas parolata ekde 130 jaroj en pli ol cent landoj de pli de du milionoj de parolantoj. La grandaj verkoj de la internacia literaturo estis tradukitaj en eo. Eo estas klara kaj preciza lingvo kaj estis uzita por diplomataj traktatoj.

La vorttrezoro estas ĉefe de eŭropa deveno, sed la ĉefaj lingvoj de internacia komunikado estas ankaŭ eŭropaj kaj Esperanto estas meznombre dek foje pli facila ol la angla.
La konsisto de la vortoj estas proksima de grandaj aziaj kaj afrikaj lingvoj : sendependaj vortetoj kiel ekzemple en la ĉina .

Unu letero estas unu sono en Eo. Kiom da leteroj por unu sono kaj kiom da sonoj por unu letero en la angla?

La aliaj konstruitaj lingvoj estas de cent ĝis cent mil malpli parolataj ol Esperanto. Perfekta lingvo ne ekzistas. Tamen unu konstruita lingvo, la ILo Eo estas vere internacie parolata.

Kiel diri aŭto en Toki pona, la lingvo preferata de tiu jutubulo?

morico (Montri la profilon) 2017-julio-21 07:13:09

Referenco:
artikoloj de Claude ( Klod) Piron en eo, fr, en, kaj dekkvin aliaj lingvoj


http://claudepiron.free.fr/articles.htm

Pri la akuzativo: en fr " Structures linguistiques et accusatif"
http://claudepiron.free.fr/articlesenfrancais/stru...

morico (Montri la profilon) 2017-julio-21 07:31:53

Referenco

Esperanto taŭgas kiel jura lingvo
http://claudepiron.free.fr/articlesenesperanto/esp...

12 respondoj al tiu, kiu scivolas pri esperanto

http://claudepiron.free.fr/articlesenesperanto/res...

Reen al la supro