Al la enhavo

Invito al Esperanto-kunveno en Münster

de es_pi, 2017-aŭgusto-16

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

es_pi (Montri la profilon) 2017-aŭgusto-16 22:36:04

Je sabato, 23a de septembro 2017 ek de la 10a h, la Rejnland-Vestfalia Esperanto-Ligo kaj la Esperanto-Societo Münster okazigos la venontan REVELO-tagon en Münster. La renkontejo estas tre proksime al la staci-domo.
Bonega ebleco kunveni por babili kaj viziti la urbon kaj ĝian sub-ĉielan art-ekspozicion "Skulptur Projekte"!
Pliajn informojn pri la programo, detalan vojpriskribon mi volonte sendos al vi.
Por la organizo de la tago, la komuna tagmanĝo, eventuala biciklumado ktp., bv. aliĝi ĝis la 9a de septembro al petra.dueckershoff@esperanto.de

Reen al la supro