Al la enhavo

Urba Knabo

de mkj1887, 2017-aŭgusto-18

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

mkj1887 (Montri la profilon) 2017-aŭgusto-18 08:54:43

Ĉi tiu libro, fare de Herman Wouk, estas unu el miaj plej ŝatataj libroj.

Ĉar mankas (je 18.aŭg.2017) Esperantlingva versio de la anglalingva Wikipedia-artikolo pri ĉi tiu libro (kaj mankas eĉ ajnalilingva versio), mi tradukis la enkondukan parton al Esperanto.

Urba Knabo: La Aventuroj de Herbie Bookbinder

Urba Knabo: La Aventuroj de Herbie Bookbinder estas romano fare de Herman Wouk, de la jaro 1948, unue eldonita fare de Simon & Schuster. La dua romano skribita de Wouk, Urba Knabo estis plejparte ignorata fare de la leganta publiko ĝis kiam la sukceso de The Caine Mutiny resurektigis interesiĝon pri la skribado de Wouk. Simile al The Caine Mutiny, la romano estas duone membiografia, laŭ scenejo kaj situacioj, se ne protagonisto. En la jaro 1969 oni re aperigis la romanon, kun poŝlibraj eldonoj en la jaroj 1980 kaj 1992, kaj laŭ Wouk estis tradukitaj en dek unu lingvojn. John P. Marquand, en prefaco al la de la jaro 1969 dudeka datrevena ellaso, similigis na Herbie Bookbinder al urbe loĝanta Huckleberry Finn aŭ Tom Sawyer.

En multaj el siaj romanoj Wouk manifestas per siaj roluloj amon al Dickens, aparte per uzado de lingvaĵoj por difini humoron. En Urba Knabo li elpensas humurajn lingvo-tordaĵojn por difini malpli ol seriozan tonon tra ĉi tiu plenaĝiĝa rakonto. Ankaŭ simile al Dickens, Wouk lerte pritraktas grandan rolularon, inkluzive de pli ol dek du da plenkreskuloj (kaj solspecmembra ĉevalo nomita Clever Sam) teksitan en kaj el rakonto pri infanoj, kun prezentaĵoj kiuj sonoras aŭtentike kaj en priskriboj kaj en agoj.

Legu plu.

Reen al la supro