Al la enhavo

14-a Rata Rendevuo en Hameleno + Jubileo 30 jaroj "La Ratkaptista Bando" la 25-an kaj 26-an de novembro 2017

de muzikanta hipopotamo, 2017-oktobro-15

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

muzikanta hipopotamo (Montri la profilon) 2017-oktobro-15 17:51:55

Ni ĝojas, ke ni okaze de nia jubileo (30 jaroj Esperanto-grupo Hameleno) povas inviti vin al publika koncerto kun Kajto-kvarope el Nederlando (kiu same kiel ni ĉi tiun jaron festas sian 30-jaran jubileon) kaj Jonny M el Kolonjo sabaton vespere, la 25-an de novembro, en la kulturcentron Sumpfblume. Certe estos neforgesebla vespero kun belega folklora kaj regea muziko, kiu ankaŭ espereble dancigos multajn homojn. Ankaŭ la aliaj programeroj estas vizitendaj:
D-ro Thorsten Sueße legos el sia 3-a krimromano "Schöne Frau, tote Frau" (Bela virino, morta virino), kiu ludas en la regiono de Hanovro kaj en kiu ankaŭ Esperanto ludas rolon.
Okazos ĉiĉeronado tra la malnova urbocentro de Hameleno, dum kiu diraĵoj kaj proverboj pliproksimigas al ni la malnovajn domojn.
Kelkaj prelegoj estas planitaj, ekz. pri "Vojaĝo tra Israelo kaj Jordanio", pri "Usonaj Safarioj", kurseto pri "Unua Helpo/Sukurado en Esperanto", ktp.
Ankaŭ estos ebleco, esplori la novan Eskap-ĉambron en la kelo sub la Münster-preĝejo: kiu kuraĝas lasi transmeti sin reen en la tempon de la jaro 1284 kaj sukcesos solvi ĉiujn enigmojn en la malnova alĥemiista kelo ene de unu horo? Nur helpos bona grupa agado.
Krome enkadre de la renkontiĝo okazos la jarĉefkunveno de la landa ligo de Malsupra Saksio EMAS.
Ni komencos kaj finos la renkontiĝon per kuna tagmanĝo!
Jen la programo kun aliĝilo: Programm und Anmeldeformular auf deutsch - Programo kaj aliĝilo en Esperanto

Reen al la supro