Zum Inhalt

"mi elektis ĉi tiun kukon ajn"

von amigueo, 24. November 2017

Beiträge: 8

Sprache: Esperanto

amigueo (Profil anzeigen) 24. November 2017 11:25:36

AJN: "ekzemple"

(( mi volas konsulti vian opinion, mi tute ne certas pri ĉi temo, antaŭdankon ridulo.gif ))

"ekzemplo" havas du ingredientojn: ajneco kaj modelo: "unu el la grupo", kvazaŭ kaptita hazarde (ajn), kaj "modela membro de la grupo, iel imitinda aŭ pli facila por kompreno".

multfoje ajneco faras bonan ekzemplon, tiam AJN povas signifi "ekzemplo trovita kvazaŭ hazarde, sen serĉi modelan ekzemplon, sen selekti"

ho, al mi mankas ekzemplo, mmmm, ek: ĈI KUKO AJN

kial AJN? ĉar mi estas ĝentila kaj ne selektas la plejbonan kukon, aŭ mi estas tiom malsubtila ke mi trovas ĉiujn egalaj

la atentiga kvalito de ĈI ... AJN estas ke ĈI TIU konkretigas kaj AJN malkonkretigas, do estas kontrasto kiu koincidas gramatike la leksikan valoron de EKZEMPLE. tio estas:

!!
ĉi tio (konkreta aĵo) estas nur por signifi malkonkretan aĵon (mi povus kaptinti ĉiun alian kukon, nur mi kaptis ĉi tiun kiel "ekzemplon")
!!

"ĉi kuko ajn", "tiu blanka kuko ajn",

speciale serĉita ekzemplo:
"mi elektis ĉi tiun ajn" (mi elektis ne elekti, sed tamen ne restis en la dubo, mi simple kaptis la unuan kiu venis al mi, aŭ mi kaptis ĉi tiun inter la ajnaj)

??? ridulo.gif

amigueo (Profil anzeigen) 26. November 2017 22:48:40

mi ajn estas el tiuj kiuj ne resignas pri dubo: mi trovos respondon
postdankon ridulo.gif

DuckFiasco (Profil anzeigen) 26. November 2017 23:26:26

Saluton, Amigueo! Mi ne respondis ĉar mi nur povas paroli al vi "vortare" pri "ajn". En tiu rilato, ŝajnas, ke "ajn" nepre sekvas pronomon aŭ rilatan aŭ nedifinan. Ĝi insistas pri la nedifineco de la antaŭa vorto, do ĝi ne taŭgas pro sia signifo post konata afero.

Pri la nuanco serĉata de vi, se mi bone komprenis, kial ne simpla "iu"? Iu kuko (el tiuj)? Aŭ la adjektiva formo ankaŭ sufiĉe oftas, "ajna kuko".

Pri "mi elektis ĉi tiun ajn", ni havas memkontraŭon inter la preciza "ĉi" kaj la nepreciza "ajn". Ĉu "mi elektis iun ajn" aŭ "mi hazarde elektis iun" sufiĉe esprimas vian ideon?

sergejm (Profil anzeigen) 27. November 2017 05:06:30

Nu, ankaŭ eblas 'Mi elektas ajnan ĉi tian kukon'.
'Tian' indikas ke temas ne pri konkreta kuko, sed pri speco de kuko.
'Ajna' - ke al vi taŭgas iu ajn kuko de elektita speco.
'Ĉi' - precizigas la specon.
Kiel jam diris DuckFiasco, 'ĉi' kaj 'ajn' ne povas esti uzataj kune.
'Ĉi' povas esti uzata sen korelativo kaj tiam ĝi signifas 'ĉi tiu'.
Ni ne povas fari adjektivon aŭ adverbon el 'ĉi' - 'ĉia' kaj 'ĉie' havas alian signifon.
'Ajn' povas esti uzata nur kun korelativo, sed ne nur kun 'i-' kaj 'ki-' serio, sed ankaŭ kun 'ĉi-' kaj 'neni-'.
Memstare uzu 'ajna' (iu ajn) kaj 'ajne' (iel ajn).

amigueo (Profil anzeigen) 27. November 2017 16:43:32

DuckFiasco:Saluton, Amigueo! Mi ne respondis ĉar mi nur povas paroli al vi "vortare" pri "ajn". En tiu rilato, ŝajnas, ke "ajn" nepre sekvas pronomon aŭ rilatan aŭ nedifinan. Ĝi insistas pri la nedifineco de la antaŭa vorto, do ĝi ne taŭgas pro sia signifo post konata afero.

Pri la nuanco serĉata de vi, se mi bone komprenis, kial ne simpla "iu"? Iu kuko (el tiuj)? Aŭ la adjektiva formo ankaŭ sufiĉe oftas, "ajna kuko".

Pri "mi elektis ĉi tiun ajn", ni havas memkontraŭon inter la preciza "ĉi" kaj la nepreciza "ajn". Ĉu "mi elektis iun ajn" aŭ "mi hazarde elektis iun" sufiĉe esprimas vian ideon?
dankon, DuckFiasco
jes, tiu kontrauxdiro nur sxajna (???) inter konkreta kuko kaj ajna kuko kiuj estas sama kuko, tio estas kerno de la temo.

"tiun ajnan kukon mi prenis el la plato"
=
"mi hazarde prenis tiun kukon el tiuj sur la plato"
=
"mi prenis ajnan kukon, jen gxi"
=
"mi prenis jen ajn kukon"

"mi ajn estas obstina, vi ajn estas lerta"
=
"du ekzemploj iel hazardaj de homara aux engrupa diverseco: mi obstinas, vi lertas"

amigueo (Profil anzeigen) 27. November 2017 17:12:40

sergejm:Nu, ankaŭ eblas 'Mi elektas ajnan ĉi tian kukon'.
'Tian' indikas ke temas ne pri konkreta kuko, sed pri speco de kuko.
'Ajna' - ke al vi taŭgas iu ajn kuko de elektita speco.
'Ĉi' - precizigas la specon.
Kiel jam diris DuckFiasco, 'ĉi' kaj 'ajn' ne povas esti uzataj kune.
'Ĉi' povas esti uzata sen korelativo kaj tiam ĝi signifas 'ĉi tiu'.
Ni ne povas fari adjektivon aŭ adverbon el 'ĉi' - 'ĉia' kaj 'ĉie' havas alian signifon.
'Ajn' povas esti uzata nur kun korelativo, sed ne nur kun 'i-' kaj 'ki-' serio, sed ankaŭ kun 'ĉi-' kaj 'neni-'.
Memstare uzu 'ajna' (iu ajn) kaj 'ajne' (iel ajn).
dankon sergejm
mi komprenas iom kontrauxon inter TIU kaj AJN.
"ajna tia kuko" estas ingenia ekzemplo por kombini - sen miksi!! - LA 2 ELEMENTOJN.

sed kiam tiu "ajna (tia) kuko" fine konkretigxas, igxas eks-ajna kuko, sed tiu konkreta jena kuko konservas iel ajnecon cxar la elekto estis hazarda cxar cxiu ano de la subkomprenata grupo same tauxgis. NUR NECESO konkretigi solan anon de tiu grupo estas esenca diferenco inter gxi kaj la ceteraj anoj. TIO signifas (??) "ajn" en:

"tiu kuko ajn" aux "jen la kuko ajn"

sergejm (Profil anzeigen) 27. November 2017 18:36:27

'Ajn' povas aperi nur post korelativo: 'iu ajn' !!! Sed vi povas uzi 'ajna' kiel ordinara adjektivo,
'Ĉi' povas aperi antaŭ aŭ post korelativo: 'ĉi tiu' aŭ 'tiu ĉi'. Memstara 'ĉi' staras antaŭ definata per ĝi vorto.

amigueo (Profil anzeigen) 27. November 2017 19:14:26

sergejm:'Ajn' povas aperi nur post korelativo: 'iu ajn' !!! Sed vi povas uzi 'ajna' kiel ordinara adjektivo.
dankon sergejm

ankaux "tiu kuko ajna" placxas al mi!!

se gxi gxustas, cxio enordas ridulo.gif

plie:
"vi estas la ajnulino pri kiu multaj klacxas!" ridulo.gif

Zurück nach oben