Al la enhavo

Ĉu iu scias kioma estas la averaĝa aĝo de konataj Esperantistoj ĉe la morto?

de robbkvasnak, 2017-decembro-03

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

robbkvasnak (Montri la profilon) 2017-decembro-03 18:16:03

Oni foje rimarkas ke en Esperantio estas tiom da olduloj. Foje homoj mokas pri tio. Junuloj sentas sin ekster la movado (vidu TEJOn). Sed mi nun havas alian penson: eble Esperanto estas bona rimedo por oldiĝi. Mi dum la lasta tempo legas pri la t.n. "Bluaj Zonoj" en la mondo kie vivas plejnombre homoj altaĝaj. La "Bluaj Zonoj" estas vere grogragfiaj lokoj. Sed mi iomete kredas ke Esperantio estas abstrakto loko kun alta nombro de anoj. Memkompreneble tio eblas ĉar Esperantisto laŭ la laboro kaj iloj necesaj por akiri ĝin antaŭmetas kromlaboran tempon kaj iom da mono por aĉeti la ilojn por lerni ĝin, iloj kiiuj ne necesas por pluvivi dum normala vivo.
Mi ŝatus studi tiun. Ĉu iu eble povus helpi min kun statistikoj?

noelekim (Montri la profilon) 2017-decembro-04 03:00:09

Se vi estas membro de UEA, vi ricevas la revuon 'Esperanto' kun - en preskaŭ ĉiu numero - la rubriko 'Forpaso(j)' kun la naskiĝdatoj de la forpasintoj.

Ekzemple, en la numeroj de oktobro, novembro kaj decembro, la datoj estis: 1924, 1929, 1941 kaj 1943.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2017-decembro-04 17:56:34

Mi ĵus reaniĝis en UEA kaj jes mi scias pri tio sed mi bezonos por mia esplorado pli ĝeneralan scion. Eble mi povas kompili tion uzante malnovajn eldonojn de la revuo.
Interesus min kion opinias aliaj legantoj pri mia idearo. Ĉu la esprimo "Blua Zono" estas konata en Esperantio?
Mi kredas ke havi vivcelon (ekz. la disvastigo de Esperanto) kaj esti ano de vivanta komunumo donas al la homo pli da feliĉo. Tiu ideo devenas el la teorioj pri la Blua Zono.
Dankon por vi rimarko.

Kriketo (Montri la profilon) 2017-decembro-19 15:48:44

Bonvolu diri "meznombra" anstataŭ "averaĝa"!
okulumo.gif

Reen al la supro