Al la enhavo

G8

de Frankp, 2008-junio-03

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Frankp (Montri la profilon) 2008-junio-03 13:23:36

Artikolo pri Esperanto en la angla revuo
'New Statesman'

Datum: Fri, 23 May 2008 23:16:14 +0100
Von: Leo De Cooman

Jen traduko de tiu artikolo:

Ne probablas, ke George Soros, Japanaj anarkistoj kaj William Shatner
havas multon komunan - escepte, eble, sian kundividitan studon de
Esperanto, la "internacia helplingvo" nun pli ol 120 jara kaj multe
antau(enigata de aktivuloj en Hokkaido, Japanio, antau( la c^isomera G8-a
pintkunveno. Inventita en 1887 de d-ro Ludoviko Lazaro Zamenhof,
Esperanto estas planlingvo kun latinidaj kaj g^ermanaj radikoj, belarusa
fonologio, kaj slava semantiko. La juna oftalmologo volis pontolingvon
por trarompi la lingvajn barilojn, kiuj c^ie ekzistis en lia hejma
regiono en Pollando, kie diversaj etnaj kaj lingvaj grupoj log^is en
relativa izoliteco inter si - izoliteco, kiu estigis timon, suspektemon
kaj foje perforton.

Estis multaj provoj diskonigi la vorton, sed la lasta s^pruco da
entuziasmo venis de inter nuntempaj kontrau(kapitalisma j organizintoj,
kiuj esperas uzi g^in por plifaciligi internacian agadon.

La Esperanta ligo por libereco en Hokkaido (Libera Esperanto-Asocio en
Hokkajdo), unu el la multaj japanaj grupoj kunordigantaj la protestojn
kontrau( la G8-a pintkunveno, deklaras vidi Esperanton kiel "simbolon de
egaleco kaj internaciismo" .

G^iaj celoj estas duopaj: unue, vidi Esperanton uzata por helpi
komunikadon inter japanaj kaj fremdaj aktivuloj; kaj due, por la
kontrau(-G8- a movado, stimuli la studadon de la lingvo.

Multaj el la dokumentoj produktitaj de la Japana kontrau(-G8- aj grupoj
havas enretajn anglajn kaj Esperantajn tradukojn, kaj la Esperantistoj
log^antaj en Hokkaido internacie alvokis grupojn studi kaj praktiki la
lingvon en la tagoj antau( la pintokunveno je la 7a-9a de julio.

La alvokoj eh^as tiujn de kreskanta nombro da Esperanto-studgrupo j
tutmonde de Brazilo g^is SudKoreio. Provi establi komunan lingvon estas
taktiko, sed ankau( reflektas ideologion - provi subfosi la lingvan
hierarkion de superregaj lingvoj. Aktivuloj argumentas ke, g^uste kiel la
kombinitaj log^antaroj de la G8-aj landoj, kiu regulas la mondon, estas
nur 14 procentoj el la tutmonda log^antaro, denaskaj parolantoj de la
angla, kiu superregas la parolatan vorton, konsistigas apenau( pli ol 5
procentojn de la monda log^antaro.

Komputilsagacaj kontrau(kapitalisto j trovis, ke liberfontaj programaroj -
interalie Linŭ, OpenOffice kaj Mozilla - laboras per Esperanto ekde
2003. .....

Frankp (Montri la profilon) 2008-junio-03 13:24:24

Indymedia, la sendependa amaskomunikilara rimedo, priparolas
transiron de la angla al Esperanto por internaciaj komunikadoj. La Finna
lingvisto Jouko Lindstedt taksas, ke 10 milionoj da homoj tutmonde
studis Esperanton.

Kvankam g^i estas plej alirebla por denaskaj parolantoj de Hindeu(ropaj
lingvoj, Esperanto c^iam trovis fervorajn subtenantojn en Azio (Japanaj
anarkistoj uzis Esperanton por komuniki kun Eu(ropaj kolegoj antau( la
Unua Mondmilito). En C^inio, kiel jam antau( 1913, la landa unua anarkista
revuo, La Voc^o de la Popolo, debutis en Esperanto. La totalismaj reg^imoj
de Hitlero kaj Stalino konsideris Esperanton "dang^era" kaj ekzekutis au(
malliberigis eminentajn Esperantistojn. En Mein Kampf, Hitlero kondamnis
la lingvon kiel ilon de la internacia juda konspiro; Stalino asertis, ke
g^i estis "la lingvo de spionoj". En Marto c^i-jare, eniri Japanion estis
malpermesite al la germana aktivulo Martin Kraemer fare de responsuloj
c^e la haveno de Sapporo-Otaru, kie li alvenis ludante "La Internacian"
per sia trumpeto, invitita de Sapporo-a Esperanto-Ligo por helpi prepari
la protestojn kontrau( la G8-a pintkunveno.

C^u estas kontrau(diro por "kontrau(tutmondiga j" aktivuloj deziri tutmondan
komunikilon? Ne vere. La malo de tutmondig^o ne estas izoliteco. La
Esperanto-Ligo por libereco en Hokkaido klarigas: "Dum la malamiko
antau(enpus^ as la rapidon de tutmondig^o, estas c^iam pli grava por ni kune
antau(eniri kaj realigi internaciigitan solidarecon. " En c^i tiu spirito,
Esperantistoj de Hokkaido vojag^is al SudKoreio en Decembro 2007 por
helpi c^e la instalo de nova Korea grupo da radikalaj Esperantistoj.

Kiel oni diras en Esperanto: "Alia mondo estas ebla!".

Amike salutas
Leo

Frankp (Montri la profilon) 2008-junio-04 06:59:54

,,Gary,, tradukis De la germana avisa Der Spiegel Online [url=http://www.spiegel. de/politik/ ausland/0, 1518,557194, 00.html]http://www.spiegel. de/politik/ ausland/0, 1518,...[/url]>>
Tiu estas ankoraŭ ne poluritan tradukon, kiu tamen devas esti sufiĉe bona por konatigi la enhavon al ne-germanlingvanoj.
------------ --------- --------- --------- --------- --------- -
G8-Pintkonferenco en Japanio
Almarŝo de la Esperanto-manifesta ciantoj

de Joachim Hoelzgen

"Tutmondig"- kritikantoj [la artikolo redonas la vorton "tutmondiĝo"
malĝuste per "tutmondig": noto de GM], esperantlingvaj
tutmondiĝo- kontraŭuloj, kolektiĝas ĉe la G8-pintkonferenco komence de
julio sur la insulo Hokkajdo. Tio jam nun nervozigas la sekurec-instancoj de
Japanio - ĉar la komisiotaj homfortoj ne komprenas la lingvon.

Hamburgo - Kutime oni konsideras la adeptojn de la artefarita lingvo
Esperanto pli kiel trankvilaj niatempuloj, kiuj klopodas konatigi siajn
lingvajn interesojn en la mondo. Al la ŝatantoj de Esperanto oni kalkulas
ekzemple la grandskalan investiston George Soros kaj la usonan aktoron
William Shatner - la faman Kapitanon Kirk el la kosmoŝipo Enterprise.
Ankaŭ la papo Benedikto la 16-a malfermis sian koron por la
Esperanto-komunumo kaj transdonas la paskajn salutojn ankaŭ en ilia lingvo.

Sed nun subite interesiĝas ankaŭ la sekurecinstancoj de Japanio pri
Esperanto. Ili timas la almarŝon de batalanteca Esperanto-malplimul to sur
la norda insulo Hokkajdo, kie okazos inter la 7-a kaj la 9-a de julio la
venonta G8-pintkonferenco, la renkontiĝo de la registarestroj de la sep
plej grandaj ekonomioj kaj de Rusio.

Ankoraŭ ĉe la severe ĉirkaŭbatalita G8-pintkonferenco en la balta
marbanejo Heiligendamm antaŭ apenaŭ unu jaro oni tute ne parolis pri
Esperanto. Sed en Japanio oni volas tion ŝanĝi: Movado, kiu nomiĝas
[germana traduko: noto de gm] ("Libera Esperanto-Asocio en Hokkajdo")
entreprenis planadon de protestoj kontraŭ la pintkonferenco kaj tutmondaj
maljustaĵoj de ĉiuj specoj.

En la interreto jam de semajnoj estas novaĵoj pri tio - ankaŭ pro la
germana aktivisto Martin Krämer, al kiu doganistoj de la haveno
Sapporo-Otaru rifuzis la enveturon en Hokkajdon en marto. Krämer estis
invitita de la Esperanto-Ligo de Sapporo, alvenis sur kargoŝipo, kaj ludis
ĉe la alveno per trompeto la Internacion, kiel raportas la londona
semajngazeto "New Statesman". Sen pliaj faroj li estis devigita eniri
aviadilon kaj reveni en la foran hejmlandon Germanio.

La tutmonda komunumo de la Esperanto-parolanto j jam de jaroj temigas la
tutmondiĝon, kiu en Esperanto nomiĝas "tutmondig". Ĝi sentas devoŝuldon
al la pola okulkuracisto kaj humanisto Ludoviko Zamenhof, kiu evoluigis la
lingvon kaj prezentis ĝin en 1887 en broŝuro -

Frankp (Montri la profilon) 2008-junio-04 07:00:52

laŭvorte kiel kontribuo al
la interkompreniĝo inter la popoloj.

Kontraŭ la lingva dominado de la G8-landoj

Hodiaŭ la universala karaktero de la facile lernebla kaj grandajn esceptojn
ne havanta Esperanto rekonebla ekzemple en la suplementaj iloj, kiujn la
foliumilo Firefox proponas - inter kiuj troviĝas Esperanto-vortaro.
Tutmonde, laŭ la takso de la finna lingvisto Jouko Lindstedt, dek milionoj
da homoj regas la lingvon.

Ĉe la starto de la G8-pintkonferenco japanaj aktivistoj pretigis tradukojn
ne nur en la angla, sed ankaŭ en Esperanto. Kaj ankaŭ Indymedia, la reto
de la tutmondiĝ-kritikan toj, volas ekokupiĝi pri Esperanto, kiel skribas
la aŭtorino Claire Provost en "New Statesman".

Por la Esperanto-manifesta ciantoj en Hokkajdo temas unuavice pri tio, ke
estu farita signalo kontraŭ la lingva dominado de la G8-landoj. Laŭ la
argumentoj de la kritikantoj, tiuj konsistigas nur 14 % de la monda
loĝantaro, kaj la angla, kiu dominas la retorikon de la monda ekonomio,
respondas al nur 5 %.

Ĝis la renkontiĝejo de la G8-gravuloj la batalemaj esperantistoj de
Japanio apenaŭ penetros, ĉar la registarestroj renkontiĝas en natura
fortikaĵo: la "Windsor Hotel Toyako", kiu troviĝas en la kratera lago de
estingiĝinta vulkano. Kaj antaŭ la marbordo de Hokkajdo patrolas la japana
mararmeo per lertmovaj batalunuoj - simile kiel la germana mararmeo antaŭ
Heiligendamm.

Al la japanaj sekurecservoj kompreneble malplaĉas, ke iuj el la
pintkonferencaj manifestaciantoj parolas lingvon, kiun iliaj agentoj ĝis
nun neniam aŭdis. Kaj la G8-gardistoj opinias suspektinda ankaŭ tion, ke
japanaj Esperanto-sciantoj en decembro de la pasinta jaro vojaĝis al Suda
Koreio por trejni tie batalantecajn adeptojn.

"Kiel oni diras en Esperanto: 'Alia mondo estas ebla' (ĉi tie germana
traduko: gm)". Tiel konkludas Claire Provost ne sen vualita kromsenco.

Reen al la supro