Al la enhavo

Kiun sencon havas vorto "forŝteliĝis"?

de Jamaica_MURR, 2017-decembro-22

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Jamaica_MURR (Montri la profilon) 2017-decembro-22 16:00:29

Ekzemple:
Mi kredas, ke li forŝteliĝis dank' al migrado de sovaĝaj birdoj.
(la eta princo)
For + ŝteli + iĝ + is... Do? Mi tute ne komprenas kiun sencon ĉi tia vorto povas havi. Ĉu vi?

Frano (Montri la profilon) 2017-decembro-22 18:35:32

Forŝteliĝi: Nerimarkate foriĝi. (PIV)

Jamaica_MURR (Montri la profilon) 2017-decembro-22 19:50:25

Frano:Forŝteliĝi: Nerimarkate foriĝi. (PIV)
Dankegon!

amigueo (Montri la profilon) 2017-decembro-22 21:53:22

estas literara sed jam cxiutaga rimedo cxarkiam homoj enuigxas pro oftega uzo de vortoj bazaj kiel esti, nenigxi, taksi, sxajni, aspekti, rimarki:

trovigxas (ecas, taksigxas, rimarkigxas - neperdita)
vidigxas (videblaj aspekto aux sxajno)
staras, kusxas, meblas (tieas kiel meblo, domo aux geografiajxo)
sxteligxas (cxesesti, malaperi kvazaux sxtelita)
frapigxas kapo (kaprice ne signifas: "dolori kvazaux frapita", mmm aux jes?)
ventro trapikigxas...
tiu homo estas okuldoloro (malbela)

lumo frapas ajxojn kaj poste niajn okulojn:
ho sxi lumbiliardigxas bela!!

Reen al la supro