Al la enhavo

Translation competition

de sudanglo, 2018-februaro-20

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

sudanglo (Montri la profilon) 2018-februaro-20 11:20:30

Jam pasis sufiĉe da tempo de kiam oni laste afiŝis traduk-konkurson. La sekvan tekston mi adaptis de ĵusa artikolo en la New Scientist.

Like stars, snowflakes and blades of grass, sand is one of those things that seems to be in infinite supply. It has been a symbol for quantities beyond counting since ancient times.

Think of sand and you probably picture the golden-brown stuff on the beach, which is largely made of silicon dioxide. Yet sand is not defined by its composition, but by the size of its grains, which are smaller than gravel and larger than silt. Roughly speaking that means between 2 and 0.06 millimetres. But within that range there is a huge variety.

Although there may be mountains of the stuff blowing around in the Sahara, for example, those grains are no good for most type of concrete - they are too small and polished round by the wind.

nornen (Montri la profilon) 2018-februaro-20 17:01:13

Same kiel steloj, neĝeroj kaj herbtigoj, la sablo estas unu el tiaĵoj, kiuj ŝajne ĉeestas sennombre. Ekde la pratempoj ĝi estadas simbolo de nenombreblaj kvantoj.

Pensante pri sablo, vi verŝajne imagas la orbrunaĵon sur la strando, kiu konsistas ĉefe el silicia dioksido. Tamen la sablo ne difiniĝas per sia konsisto, sed per la grando de siaj eroj, kiuj estas malpli grandaj ol la gruzo kaj pli grandaj ol la silto. Tio estas, la grando estas proksimume inter 2 kaj 0,06 milimetroj. Sed inter tiuj limoj estas grandaj varioj.

Kvankam estas montoj da sablo ĉirkaŭblovataj ekzemple en la Saharo, tiuj sableroj ne taŭgas por la plejmulto da betonspecoj – ili estas tro malgrandaj kaj rondŝlifitaj de la vento.

Reen al la supro