Al la enhavo

ReVe 2018 : Unua Renkontiĝo Vegana en Esperantio !

de pimskrabo, 2018-februaro-26

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

pimskrabo (Montri la profilon) 2018-februaro-26 20:45:46

ReVe okazos de 9a ĝis 13a de majo en kastelo Greziljono en Baŭĝeo (Baugé, Fr)

Plurfoje okazis Alternativa Semajno en Greziljono (KulturDomo de Eo, Francio) en pasintaj jaroj, dum somera periodo, kiam fojfoje aperis vegetarismo k veganismo kiel unu temo inter aliaj (ekologio, alimondismo, demokratio...). Ĉi foje ni havas okazon proponi 5-tagan programon, kun veganismo kiel centra temo. Ĝi okazos paralele al ĥorkanta staĝo de la grupo Interkant'.

En venonta majo, precize 09a-13a, okazos unuafoje ReVe, tio estas Renkontiĝo Vegana, malfermita al neveganoj kompreneble, k kiu ĉefe estos okazo en agrabla kadro malferme interŝanĝi pri politikaj implicoj de tiu vivelekto k praktike ĝin sperti (kun kuirkursoj surloke) dum 5 tagoj. Ankaŭ aliaj temoj estos traktitaj, k paralele al tio okazos staĝo pri ĥorkantado kun ne speciale vegana partoprenantaro, do ne timu retroviĝi meze de veganoj, ankaŭ estos multaj "normalaj" homoj okulumo.gif

Detalaj informoj haveblas rekte ĉe la retejo de Greziljono ĉe:
gresillon.org/reve

Notindas ke vendrede 11/05 koncertos Jonny M. Sabaton okazos la koncerto de Interkant'.

Eblas partopreni nur parte, loĝado laŭ kondiĉoj kutimaj de Greziljono, eblo tendumi.
Kontakto : Vito Markovo (kunorganizanto) +336 52 67 82 54 pimskrabo@yahoo.fr

Turfalko (Montri la profilon) 2018-oktobro-09 15:23:36

Esperanto estas vere mal-difikulta!

Reen al la supro