Al la enhavo

La datfesto de la Ribelo de Varsovio

de StefKo, 2018-aŭgusto-02

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-02 06:17:58

La Varsovia Ribelo 1944 (pole: powstanie warszawskie [povstanje varŝavskje]) de 1944 estis provo de la Pola Enlanda Armeo (Armia Krajowa, AK) liberigi Varsovion de la germana okupado kadre de Operaco Tempesto en la dua mondmilito, lige al malkaŝo kaj oficiala agado de Pola Subtera Ŝtato.

Ĝi komenciĝis la 1-an de aŭgusto 1944 kaj daŭris 63 tagojn, ĝis la 2-a de oktobro, kiam la germana armeo, mortigante ne nur soldatojn, sed ankaŭ masakrante 100-250 milojn de civiluloj, sukcesis disbati la ribelon. Post tio la urbo estis dum tri monatoj kaj duono detruata dom' post domo.

Fonto: https://eo.wikipedia.org/wiki/Ribelo_de_Varsovio

StefKo (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-04 19:52:42

Neniom da bedaŭro, da malgloro de murdintoj de pli ol 150 miloj de homoj, ĉi-nombre multe da infanoj kaj virinoj!?
Kaj kiu sciis pri tiu Ribelo? La mondo scias pri la Ribelo en Varsovia Geto, kie batalas pli ol 1000 ribeluloj kaj pli ol 1000 soldatoj germanaj, ukrainaj kaj latvaj, dum kiam en la Varsovia Ribelo batalis po 50000 soldatoj, ĉi-nombre multaj knaboj kaj knabinoj.

Tomboj de ribeluloj. La krucoj el betulaj stangoj. Plejparte junaj knaboj kaj knabinoj (el: www.wikimapia.org):

https://drive.google.com/file/d/11w4k66vr4SPItammJ...

Tiel priploris unu patrino sian filon, kiu ekiris batali en la Ribelo (K. K. Baczynski, ankaŭ juna ribelulo):

Vi foriris, fileto, kun nigra armil’ en vesperon,
Kaj eksentis en minutsonor’: malbonec’ severiĝis.
Antaŭ vi falis, krucosignis per la mano la teron.
Ĉu tio estis kuglo, filo, ĉu la koro fendiĝis?


Mizera traduko: StefKo

Tombo de K. K. Baczynski kun edzino (el: www.wikimapia.org):

https://drive.google.com/file/d/1_C_20haE_-Krcb8d3...

StefKo (Montri la profilon) 2018-oktobro-02 17:37:35

La 2-a de oktobro

La 2-a de oktobro 1944 oni subskribis la pakton pri ĉesigo de militaj agoj en Varsovio. Por Varsovio kaj ĝia loĝantoj komencis teroro.
La komandanto de Varsovia Korpuso skribis:

Post plenumo de nia soldata tasko ĝis la fino, venkitaj ne de malamiko, sed de malsufiĉo kaj malsato - ni devas rompi la batalon. Formeto de armilo estas por batalema soldato la plej peza momento de la vivo (...) Ni dankas al Vi, Soldatoj, pro la grandioza virteco, pruvita en tiuj ĉi 64 tagoj de senekzempla batalo, ofero kaj gloro.

StefKo (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-01 20:28:42

75-a datfesto de la eksplodo de Varsovia Ribelo 1944.
Glor' al venkitoj!

StefKo (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-09 19:03:18

Masakro de kvartalo Wola (fragmentoj de atestintoj)

Stefan Urlich (atestinto de la aŭgusta masakro) la 8-an aŭ 9-an de aŭgusto 1944 veturis rikiŝe por terpomoj (li laboris en la kuirejo por fervojistoj ĉe la Okcidenta Fervoja Stacio). Li vidis kiel "SS-viroj kun Ruĝkrucaj brakbendoj malkonektigis de la trupo de pelitaj homoj infanojn en la aĝo de ses ĝis dek jaroj, kriplulojn, oldulinojn kaj gravedajn virinojn, kaj poste kondukis ilin al la domo ĉe la strato Bema 54".
Urlich vidis la "Ruĝkrucan flagon pendigitan super la pordego" kaj "la fenestroj de la flanko de fervoja trako estis tabulitaj". "Grupoj da du aŭ tri SS-viroj kun Ruĝkrucaj brakbendoj amasiĝis" ekster la pordego. Poste, inter la 23-a kaj 24-a horo, kiam li aŭdis "terurajn ĝemojn, kriojn kaj pafojn", la viro silente forlasis la domon kaj rampis en la fosaĵon ĉe la flanko de la fervoja trako. "Mi vidis, ke la domo n-ro 54 fajras, kaj samtempe mi aŭdis terurajn kriojn kaj malbenojn venantajn de la fajranta domo kaj malbenojn sur la germanojn kaj la kriojn de la infanoj: "Panjo!". Neniu forkuris de la fajranta domo. Mi komprenis, ke homoj brulas vivaj." (...)

Ĉi tio ne estis la unua tragedio en la kvartalo Vola – kaj ne lasta. De la 1-a de aŭgusto, la stratoj de ĉiu Varsovio, precipe de ĉi tiu kvartalo, fluis sange. Ĉe la novaĵo de la eksplodo de la Varsovia Ribelo, Hitlero donis la ordonon: "Ĉiu loĝanto devas esti mortigota, neniu militkaptito devas esti prenota. Varsovio devas esti ebenigota kun la tero kaj tiamaniere devas esti kreota teruronta ekzemplo por la tuta Eŭropo."

Kelkaj tagoj sufiĉis por murdi 65 000 homojn sole en la kvartalo Wola.

Respekto al murditoj!

Laŭ la retejo: wp.pl

StefKo (Montri la profilon) 2020-februaro-03 07:22:44

Suplemento

17 de januaro 1945 j. Ruĝa Armeo kun Pola Armeo enpaŝis en la detruitan okcidentparton de Varsovio.

"Tra 50 jaroj post II MM tiun daton oni prezentis kiel tago de Liberigo de Varsovio. Tio estis kaj vero kaj malvero. Ĉiu urbo konsistas el homoj kaj domoj. En tiu parto de Varsovio ekzistis nek homoj nek domoj, do ekzistis nenio por liberigi."

Nova reĝimo komencis persekuti batalintojn en la Ribelo. Ni rigardu al tiuj tempoj per la okuloj de la poeto (T. Borowski):

Kanto

Super ni – nokt’. Stelara est’
obtuza de batala jelpo.
Eligos nin el la forges’
ia triumfa onta tempo?

Dezerto, step’ kaj mara bord’…
Ni pasas, trote, mitrala knar’,
triumfa kri’, helota ord’
kaj de cirkludoj malsata ar’.

Kriado, kant’, paria kredo,
pervente flirtas fiaj signoj,
talar’ rompita, futo, predo,
pendolas brakoj de pesiloj.

Pied’ nevane ŝtonon tretas,
nevane portas ni la armon,
altigas frunton kaj brakon streĉas,
kaj batalante prisangas manon.

El brust’ nevane likas sango,
paliĝas lip’, faci’ ŝtoniĝas,
kriado re, paria kanto
kaj komiz’ varojn plu disigas.

Super ni – nokt’. Ĉiel’ sen nuboj,
kadavra min sufokas io.
POST NI NUR RESTOS FERAJ RUBOJ
KAJ MOKA RIDO DE L’ GENERACIOJ.


Esperantigo: StefKo

StefKo (Montri la profilon) 2020-julio-31 06:37:59

76a datfesto de la eksplodo de Varsovia Ribelo 1944.
Glor' al venkitoj!


La ribelo de Varsovio aŭ la Varsovia Ribelo 1944 (pole powstanie warszawskie [povSTAnje varŜAVskje]) de 1944 estis provo de la Pola Enlanda Armeo (Armia Krajowa, AK) liberigi Varsovion de la germana okupado kadre de Operaco Tempesto en la dua mondmilito, lige al malkaŝo kaj oficiala agado de Pola Subtera Ŝtato.

Ĝi komenciĝis la 1-an de aŭgusto 1944 kaj daŭris 63 tagojn, ĝis la 2-a de oktobro, kiam la germana armeo, mortigante ne nur soldatojn, sed ankaŭ masakrante 100-250 milojn de civiluloj, sukcesis disbati la ribelon. Post tio la urbo estis dum tri monatoj kaj duono detruata dom' post domo.

Unu el opinioj pri la Ribelo (Stefan Kisielewski - pola prozisto, policisto, politikisto):

La Varsovia Ribelo estis devigita de junuloj, pro la traŭma, ekster racia mensa stato de tiuj junuloj, kiuj tra kvar jaroj subtere atendis momento de la malferma, decida batalo. Mi memoras perfekte, ke post la eksplodo de la Ribelo, humoro de la meza kaj pli aĝa generacio de Varsoviaj loĝantoj estis tre entuziasma (…) La sorto de Varsovio, ĝiaj historiaj, kulturaj kaj materiaj trezoroj, kaj multaj aliaj gravaj aferoj estis arbitre deciditaj (kiel en la Januara Ribelo) per la emocia stato tute ne la plej granda grupo de ĝiaj loĝantoj.

Stefan Kisielewski, “Jaroj orumitaj, jaroj grizaj”
Esperantigo: StefKo

StefKo (Montri la profilon) 2020-oktobro-02 18:13:36

76-a datfesto de la kapitulaco de Varsovia Ribelo 1944.
Glor' al venkitoj!

StefKo (Montri la profilon) 2021-decembro-01 11:58:57

Ĉi-jare mi forgesis enskribi la rimarkon pri la datfesto de la kapitaluco de Varsovia Ribelo (sed ne pri la Ribelo!) - 77.
Glor' al venkitoj!

https://eo.wikipedia.org/wiki/Ribelo_de_Varsovio

Reen al la supro