Al la enhavo

Kion ili volus shangi en Esperanto?

de n1954, 2008-junio-11

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

n1954 (Montri la profilon) 2008-junio-11 02:30:22

http://mi.anihost.ru/shangho.htm

Подпись номер 185 (2008-04-29 16:45:30):
Реальная фамилия: Zychewicz; Реальное имя: Arkadiusz; Контактный Сайт/Форум: forum.esperanto.org.pl; Страна: Pollando; Город: Varsovio; Степень знакомства с Эсперанто: Средняя
При окончательном принятии Эсперанто предлагаю: por mi oni devus akceptado x-kodo kiel ĉefa maniero por skribi
Подпись номер 184 (2008-04-28 14:21:18):
Реальная фамилия: de Moraes Paiva; Реальное имя: Filipe; Имя в Интернете: prof.fmpaiva@gmail.com; Контактный Сайт/Форум: http://br.geocities.com/prof.fmpaiva; Страна: Brazilo; Город: Rio de Janeiro; Степень знакомства с Эсперанто: Средняя
При окончательном принятии Эсперанто предлагаю: Plurajn: fari viran sufikson, fari ĉiujn radikojn sekse neûtralaj, ŝanĝi la plimultajn radikojn al ne-eûropaj radikoj, pliprecizigi la signifojn de prepozicioj kaj fari novajn prepoziciojn, plibonigi matematikan kaj sciencan vortaron, plibonigi la kalkuladan sistemon, malfari plurajn sinonimojn, malfari uzadon de sen-vokala konsonanto, finigi ĉiujn adverbojn per litero "e", ...

Подпись номер 174 (2008-04-14 01:57:09):
Реальная фамилия: Lucà; Реальное имя: Dario; Страна: Italio; Степень знакомства с Эсперанто: Средняя
При окончательном принятии Эсперанто предлагаю: Forigi la litero Ĥ - ĉar ni Italoj ne kapablas prononci ĝin - sed mi komprenas ke rusa sinteno pri tio povas esti malsama okulumo.gif

Подпись номер 167 (2008-03-24 20:51:40):
Реальная фамилия: кривенко; Реальное имя: николай; Отчество: васильевич; Контактный Сайт/Форум: y7890@narod.ru; Страна: Русь; Город: Волгоград; Степень знакомства с Эсперанто: Средняя
При окончательном принятии Эсперанто предлагаю: 1 *Шляпки* и окончание *О* убрать желательно! 2 Ввести единый всемирный паспорт эсперантиста для говоращих свободно на нем.

...

Administranto: bonvolu traduki vian mesaĝon al Esperanto, alikaze ĝi estos forigita.

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-junio-11 07:47:57

Saluton,

Bonvolu traduki en la Esperanto.

Estas grava proponi reformon sen ŝanĝi la lingvo mem. Tre malfacila.

Unu el la plej grava problemo estas, laŭ mi la landoj kaj landanoj. Ĝi tute ne sekvas esperantajn regulojn. Vidu tiu vorto: pomujo. Ĝi signifas pomarbo, la lando de pomo, aŭ la skatolo de pomo. malgajo.gif

Mi ne vere konsentas kun la x-sistemo (tamen, mi uzas ĝin...). la " '-sistemo " s'ajnas lau' mi pli interesa.

Fine, la problemo pri sekso gravas, kaj mi subtenas la -ic'-.

ĉu scienca vortaro problemas?

ankau': la -j por adjektivo ne necesas.

g'is

Alexandrex (Montri la profilon) 2014-novembro-04 12:05:21

Lingvonurismo.

Saluton al vi cxiuj.

Laux mi, Esperanto apenaux bezonas lingvajn reformojn.
Ja, science oni povas argumenti ke la supersignoj kaj la deviga nazala akuzativa sufikso estas du lingvaj trajtoj suficxe pruvataj kiel fusxaj.
Ecx mi agnoskas ke jes: ke la supersignoj kaj la akuzativa sufikso estas malbonaj trajtoj de Esperanto.
Sed se ni iras al la simpla sciencoteknika solvo, sen idistaj militoj nek io simila, la solvo estas tiom facila kiom por aperi kvazaux sxerco...
Ekzemple, ni povas facilege solvi la problemon pri la supersignoj... simple permesante estetikan variajxon. Permesante, ecx paperpresite aux maneskribite, ke cxiu supersigno aperos, dekstre apud la koncerna baza litero, kiel ikso; jen permesi cxie la iksosurogaton. La ikso estas, finfine, formo aux variajxo de la cxapeleto; aux variajxo de la du cxapeletoj, se ni konsideras aparte la renversitan cxapeleton super la litero u. Cxi tiu formo, cxiam, cxiel kaj cxie skribebla, nur povas cxagreni estetike; sub pura lingva vidpunkto, gxi estas supersigno kaj do ortodoksa skribmaniero. Skribi per iksosurogato, per iksotajpado, estas lingve skribi per supersigno, do per klasika Esperanto.
... Tamen tio vekas preskaux unuaniman indignon, ne pro lingvaj kialoj, sed cxar esperantismo estas ideologio kaj sekto, anstataux nur neuxtrala movado por disvastigi Esperanton kiel komunikilon.
Simile, ni povas enkonduki specifan prepozicion de akuzativo, ne ambigua kiel la nuna prepozicio "je"; kaj tiel la homoj kiuj spertas auxdokomprenajn aux konstruajn malfacilajxojn kun la nazala sufikso, povus uzi la akuzativan rumanan prepozicion "pe". Do ili rajtus diri kaj skribi ke "Vidis pe la hundo la kato." anstataux "Vidis la hundon la kato.". Cxi tie, sen akuzativa markilo, la frazo estus ambigua kaj krome estus neebla la hiperbatono (libera vortordo) se ni starigas ke la unua substantivo estos cxiam nominativa kazo kaj la dua substantivo estos cxiam akuzativa kazo. La solvoj de Ido aux Interlinguao, neglektante aux ecx forigante cxiun markilon de akuzativo, ne estas konsilindaj.
Konklude: la nur du tradiciaj malfacilajxoj de Esperanto estas facile solveblaj, sen kripligi nek fusxigi la lingvon.
... Do la problemo, anstataux Esperanto mem, estas la esperantismo.
La vera solvo estus alia: la lingvonurismo. Jen: Esperanto kiel nur lingvo, kiel nur komunikilo, sen la superflua balasto kiu estas la esperantismo.
Se ni volas precizi pri neuxtrala agado pro Esperanto, ni uzos la vorton "esperantigado", anstataux "esperantismo" kiel sekto aux ideologia movado. Simile, la neuxtra kaj neuxtrala parolanto de Esperanto kiel nur lingvo kaj komunikilo ne estos "esperantisto" (partizano de la esperantismo) sed "esperantoparolanto" aux "esperantouzanto".
Ni, la lingvonuristoj, povus krei specifan forumon por cxi tio, kies nomo, nature, estus "Lingvonurismo".
Amike, Aleksandro Ksavero Kasanovo Domingo, elektronika posxto trigrupo @ yahoo . es (trigrupo arobo yahoo punkto es).

Bodler (Montri la profilon) 2014-novembro-04 13:18:20

Se mi devus ŝanĝi ion, mi ŝanĝus la us-tempo.

La kialo estas ke la us-tempo ne estas vera tempo sed modalo (la kondicionalo).

La tri tempoj estas estinteco (is-tempo) estanteco (as-tempo) kaj estonteco (os-tempo). Us-tempo estas alia modalo — la kondicionalo — kun nur unu tempo (la estanteco). Estas tre malfacile eksprimi aliajn tempojn kun la kondicionalo.

Mi proposus eksprimi la kondicionalon kun "z".

Ekzemple,

« Mi farus » igas « Mi faraz »
« Mi estus farinta» igas « Mi fariz »
« Mi estus faronta » igas « Mi faroz »

Kun tio ŝanĝo, la frazo « Se mi estus sciinta, mi ne estus farinta » igus « Se mi ne sciiz, mi ne fariz »

Kun tio ŝango ni havus tri tempojn « a, i, o » kaj du modalojn « s, z ». La "s" por la indikativo kaj la "z" por la kondicionalo. Estas tiel facile kiel logike.

Reen al la supro