Al la enhavo

Ĉu mi povas lerni Esperanton en 3 monatoj?

de DanielBonilla16, 2018-septembro-01

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

DanielBonilla16 (Montri la profilon) 2018-septembro-01 15:58:11

Mi komencis lerni Esperanton je aŭgusto

Metsis (Montri la profilon) 2018-septembro-02 18:43:18

Certe eblas atingi nivelon, en kiu vi povas legi simplajn tekstojn kaj paroli pri ĉiu-tagaj aferoj.

PS. "en aŭgusto"

sudanglo (Montri la profilon) 2018-septembro-03 12:36:59

Rememorante mian propran sperton, mi dirus, ke, studante Esperanton (aŭtodidakte) je unu horo ĉiun tagon dum la daŭro de 3 monatoj, vi certe sukcesos legi (kun vortaro) ajnan tekston.

Sed ne atendu ke vi atingos fluon en parolo ĝis vi estos ĉeestinta kelkajn kongresojn/kunvenojn - do vin metinta en situacion kiu vin devigas respondi parole al aliaj.

Sen praktiko, neniu efiko.

Reen al la supro