Al la enhavo

Plurlingva debato pri la senkondiĉa universala enspezo.

de Alexandrex, 2018-septembro-04

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Português

Alexandrex (Montri la profilon) 2018-septembro-04 10:53:54

Plurlingva debato pri la senkondiĉa universala enspezo.

Saluton al vi ĉiuj.
La debato kiun mi hodiaŭ komencas havas duoblan celon. La precipa celo, nature, estas debati la senkondiĉan universalan enspezon. Ja la senkondiĉan universalan enspezon mi apogas firme, kvankam nuance.
Sed, ĉifoje, ekzistas alia celo por ĉi tiu debatofadeno.
Kiel multaj el vi jam scias, mi apogas la kreadon de plurlingvaj filozofiaj forumoj kie ĉiu povos partopreni per sia denaska lingvo aŭ per la lingvo preferata de si, uzante la seriozajn helpoplanlingvojn, jen la eŭrosimilojn (aŭ eŭroklonojn) kiel pontolingvoj por doni tradukojn aŭ almenaŭ resumojn de la mesaĝoj faritaj per teritoriaj lingvoj.
La sama skemo ni uzos volonte ĉi tie. Ĉiu povos partopreni en la lingvo preferita de si. Se la mesaĝanto uzas rekte iun eŭrosimilon (kaj ja la plej disvastigita eŭrosimilo estas Esperanto) tiu mesaĝanto ne bezonos fari aldonaĵon al la korpo de sia mesaĝo. Sed se tiu mesaĝas per teritoria lingvo, tiu devos aldoni jen kompletan tradukon al iu eŭrosimilo (prefere) jen almenaŭ resumon per iu eŭrosimilo. Se la mesaĝanto ne mastras bone Esperanton nek alian eŭrosimilon, ĝi, nature, povas peti helpon de tradukado al aliaj membroj por sia mesaĝo nur verkata per teritoria lingvo.
Mi mem, kvankam mastras Esperanton, espriman min mem plejbone per la galega lingvo, kaj do eble mesaĝos foje ĉi tie per la galega, ĉiam kun tradukaĵo al iu eŭroklono; ne nepre Esperanto, ĉar Interlingŭao, ekzemple, ankaŭ estus internacie klara.
La interfaco de Lernu! ne permesas ignori la lingvon de la temo, kaj nur unu lingvon ĝi permesas; do, ĉar la galega lingvo estas fakte parto de la luzitana lingvo, jen galegoportugalobrazila lingvo, mi elektis kiel formalan lingvon de la temo la portugalan. Nature, ĉi tio estas nur formalaĵo; reale, ĉiuj lingvoj estas permesataj en ĉi tiu debatejo, ne nur la galega, la portugala aŭ Esperanto.
Kaj, fine de ĉi tiu mesaĝo, mi predikos per la ekzemplo, kaj Esperanton uzante.

Kiel dirite, mi apogas la senkondiĉan universalan enspezon.
Kial? Ĉar, hodiaŭ, la homa digneco ne jam, ne plu, estas kohera aŭ kongrua kun la dungeco kiel precipa aŭ unika sistemo de enspezo.
La tradiciaj abuzoj (trouzoj) de la kapitalismo estas okulfrapaj, kaj neniu sincera observanto diros ke la kapitalistoj neniam aŭ preskaŭ neniam abuzis kontraŭ la dungitoj aŭ proletaroj.
Krome, ekzistas multaj agoj, multaj formoj de laboro ke, kvankam evidente utilaj sociale, ne povas funkcii bone sub la skemo de la dungita laboristo. Tipa ekzemplo estas bona onkologo, bona serĉanto de la solvoj kontraŭ la kankro. Ne estas antaŭvidebla la sukceso de ĝia laboro; povas pasi longa tempo antaŭ ol atingi klarajn rezultojn, kaj, krome, ĝia laboro ofte nur estas produktiva sumata al la laboro de aliaj onkologoj. Do, ne estas taŭga sociala praktiko dungi tiun onkologon nur kiam la onkologo produktas tujan solvon por iu tipo de kankro; estas tre preferinda sistemo ke ĝi laboru komode kun garantiita senkondiĉa universala enspezo, kaj notinde ke sen deviga emerituro, ĉar la aĝo ne reduktas (malplibonigas) ĝian altan kvaliton de onkologo, sed male ju plu ĝi serĉas, des pli bona onkologo ĝi estas.
Kaj ni ankaŭ povus pensi pri bona arta pentristo, bona fundamenta fizikisto, bona tradukisto aŭ, ĝenerale, la laboristoj de la hodiaŭ nomata kiel tria sekciointelekta sekcio de la produktado.
Mi ne kaŝos ke, bona aŭ ne, mi estas profesia tradukisto; tion mi agnoskas sincere.
Pli ĝenerale, hodiaŭ ne ekzistas jam konstanta materia bezono de homa laboro, ĉar ni estas ĉe la erao de la aŭtomatigo de la produktado. La predikoj pri la proksima futura atingo de la plena laboreco estas kaj estos granda mensogo, finfine. Tial, ligi la homan dignecon, tiel materian kiel spiritan, al la fakto de labori rekte monprofite, jen kiel entreprenisto, jen (kaj preskaŭ ĉiam ĉirilate) kiel dungato, estas materie neeltenebla, kaj implicas neakcepteblajn socialan ekskludadon de la amaso da senlaboruloj. Do, jen per kelka formo, jen per alia formo, la senkondiĉa universala enspezo nepras. Aŭ ĝi, aŭ la ĥaoso.
Amike, el Aleksandro Ksavero Kasanovo Domingo, elektronika poŝto trigrupo @ yahoo . es (trigrupo arobo yahoo punkto es).

weldir1 (Montri la profilon) 2019-januaro-05 10:47:51

Saluton, mi volas lerni esperanto.

Reen al la supro