Al la enhavo

Nova festo

de bobwedwick, 2018-oktobro-02

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

bobwedwick (Montri la profilon) 2018-oktobro-02 18:39:26

Longa tempo antaŭe en nekonata lando apud la hodiaŭa germanio, grupo da civitanoj kreis novan vilaĝon. (Legu la rakonto pri la unua vilaĝo.) Kvar politikistoj kredis ke ili bezonis novan registaron. Ĉiu kredis ke lia ideo estis la plej bona: anarkismo, komunismo, demokratismo, reĝolando, socialismo, tiranio. (Ĉiam estas pli da ismoj ol politikistoj.) Unu tago je oktobro la kvar kunvenis por parolado en malgranda tendo. Unue ĉiu politikisto prelegis amikinde pri sia ismo. Poste la parolado ŝanĝis al samtempa kriegado. Estis tiom da varmega aero en la tendo ke ĝi levigis sin de la tero. (Jen varmega aera balono.) La vento forblovis ĝin kun ĝia kvar anoj. La vilaĝanoj ĝojegis kaj festis kun multa da biero. Ekde tiam, festo okazas ĉiu jaro dum oktobro. Ili memoras "Oktobro-feston".

Reen al la supro