Al la enhavo

Ĉu ĝustas diri na "ol" antaŭ "pli"?

de DesmondLupo, 2019-februaro-02

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

DesmondLupo (Montri la profilon) 2019-februaro-02 10:19:09

Mi penas traduki kanzonon sed mi volus scii, ĉu ĝustas diri na "ol" antaŭ "pli". Eble tial tio ĉi havus sencon se "ol" irus antaŭ "pli". La silabloj ne sonus bone se "pli" irus antaŭe.

Sed eble mi povas serĉi aliajn alternativojn. Kiel vi tradukis tion ĉi atentante la silablojn:

KANZONON: "PIANO MAN"

And the waitress is practicing politics
As the businessman slowly gets stoned
Yes, they're sharing a drink they call loneliness
But it's better than drinking alone


Evidente, la tradukado ne devas ĉiame esti sama ĉar la rezulto devos esti agrabla, do kantebla. Mi skribis ĉi tion:

Kelnerino ekzercas politikon
Dume ebrias sin l' aferist'
Per drinkaĵo nomata "Soleco"
...?


- "...sed pli bonas, ol sole drinki"?
- "...ol sole drinki pli tre bonas ĝi"?
- ???

Metsis (Montri la profilon) 2019-februaro-02 10:56:43

Kiam oni traslatas kantojn aŭ poemojn, estas grava, ke la ritmo estas la sama. Laŭ mia orelo (mi estas nur laiko) la angla frazo "But it's better than drinking alone" havas sep ritmajn punktojn:

but / it's / better / than / drin / king / alone

Do, via esperanta versio devus havi ankaŭ sep ritmajn punktojn. Via unua sugesto jam havas:

sed / pli / bonas / ol / sole / drin / ki

Oni povus argumenti, ke "bonas" havas du, sed simile "better" havas du aŭ pli precize ambaŭ havas unu kaj duonon.

PS. Mi ne metus komon en la frazon.

novatago (Montri la profilon) 2019-februaro-03 13:58:42

Kiel eblus miskompreni tiun demandon ĝuste skribita? Tio estas: Ĉu ĝustas diri "ol" antaŭ "pli"?

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)

Reen al la supro