前往目錄

Ĉu Esperanto faras homojn pli bonaj?

貼文者: bvcn, 2019年3月24日

訊息: 4

語言: Esperanto

bvcn (顯示個人資料) 2019年3月24日上午9:28:20

Ĉu lingvo povas influi homojn.

novatago (顯示個人資料) 2019年3月24日上午10:03:24

Lingvo estas ŝlosilo, kiu malfermas rilaton kun homoj de aliaj landoj kaj kulturoj. Ĉu tio plibonigas homon? Ne nepre, tamen ĝi influon ja havas. Esperanto ne estas malsama al alia lingvo rilate al tio. Tamen, kiam ĝi naskiĝis, ĝi havis ideologion ligite al si kaj tial oni povus pensi ke Esperanto plibonigas homon, sed... ne.

Pri la angla oni diras same lastatempe, sed... oni same eraras. Fakte, multaj personoj, kiuj lernis la anglan, nur atentas tiujn, kiuj parolas la anglan, kaj iĝas arogantuloj.

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)

Altebrilas (顯示個人資料) 2019年3月26日上午10:55:40

Mi ne scias, sed mi certas, ke Eo allogas homojn malpli profitemajn ol aliaj pli tuj-utilaj lingvoj. Iu samideanino diris al mi, ke ŝi ŝatas la movadon, ĉar oni renkontas tie kulturemajn kaj afablajn homojn.

Esperantistoj estas toleremaj, tial ili akceptas en siaj vicoj eĉ homojn malallogajn en aliaj medioj (eble kiel mi). La saĝulo rigardas la toleremulon, la malsaĝulo rigardas la toleratulon.

aristophio (顯示個人資料) 2019年3月28日下午8:13:44

Mi opinias ke kiam homo volas, li, sendepende de lingvo tia kia Esperanto, povos esti pli tolerema, pacema, amikema, amema. Esperanto helpas pri la interna ideo kiun la lingvo diskonigas. Sed ankau tio dependas de la konscio de la homo, esperantisto au ne. Multaj homoj ne adoptas la fratecan ideologion de Esperanto, sed kontribuas per siaj pensoj agoj, intencoj por pli bona mondo.

回到上端