본문으로

Vaclav Klaus kaj Eo

글쓴이: jan aleksan, 2008년 6월 23일

글: 6

언어: Esperanto

jan aleksan (프로필 보기) 2008년 6월 23일 오후 2:22:07

Tiu semajno, mi legis en "Courrier international", parolaĝo de Vaclav Klaus (la presidento de ĉeĥio), dirante (pri la irlanda "ne"):

"eŭropismo estas tiel Eo, estas mortinta, artfarita lingvo".

Mi ne konsciis ke mi babilis kun mortintulojn! okulumo.gif

horsto (프로필 보기) 2008년 6월 23일 오후 5:54:45

jan aleksan:Tiu semajno, mi legis en "Courrier international", parolaĝo de Vaclav Klaus (la presidento de ĉeĥio), dirante (pri la irlanda "ne"):
"eŭropismo estas tiel Eo, estas mortinta, artfarita lingvo".
Mi ne konsciis ke mi babilis kun mortintulojn! okulumo.gif
Estas ankaŭ artikolo en Libera Folio pri tiu temo.
Parenteze, vi mistajpis: parolaĉo

Filu (프로필 보기) 2008년 6월 23일 오후 7:31:12

horsto:Parenteze, vi mistajpis: parolaĉo
parolaĉon!

RiotNrrd (프로필 보기) 2008년 6월 24일 오전 1:11:50

Mi fieras esti esperantoparolanta zombio. Kvankam, mi plejparte volas uzi Esperanton ĝemi "Ceeeeerbojn... ceeeeerbojn... ceeeeerbojn..."

Mi serĉus en la oficejo de Vaclav Klaus, sed mi opinias ke mi eble ne trovos iujn ajn tie.

horsto (프로필 보기) 2008년 6월 24일 오후 8:00:23

Filu:
horsto:Parenteze, vi mistajpis: parolaĉo
parolaĉon!
Vi pravas, se oni korektas ion tiam oni ĝuste faru tion.
RiotNrrd:Mi fieras esti esperantoparolanta zombio.
Nun mi scias kial mi ne tiel bone fartas: Mi estas jam morta!

R2D2! (프로필 보기) 2008년 6월 27일 오후 9:17:31

Mı mortıs antaŭ unu ȷaron, kaȷ mı nur ĉı tıam scıas ĝın!

—Ilhuıtemoc

다시 위로