Al la enhavo

traduki komputilludojn al esperanto

de Kenchio, 2019-aprilo-21

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Kenchio (Montri la profilon) 2019-aprilo-21 13:22:51

Saluton, samideanoj!

Unu jaro antaŭ, brazilano tradukis videoludon (Grand Theft Auto III). Hodiaŭ mi volas lerni fari tion, ĉar li diris ke estis facila, kvankam teda. Mi volas traduki ludojn por miajn etaj kuzoj, kiuj tre ŝatas ludi. Eble ne tiom kompleksaj kiel GTA3, sed sufiĉe por ke ili volus lerni esperanton. Ĉu iu scias kiel mi povus fari tiajn aferojn?

sergejm (Montri la profilon) 2019-aprilo-21 14:41:18

Ĉi tio dependas de tio, kiel estas faritaj tekstoj en via ludo. Se la tekstoj estas enkudrita en la programo, necesas la fontaĵoj.
Se la tekstoj estas en apartaj dosieroj, nesesas traduki ĉi tiuj dosieroj aŭ aldoni similajn dosierojn por Esperanto.
Eĉ en tiu kazo, povas aperi problemoj:
1) Uzata tiparo ne havas Esperantajn literojn, tiam vi ne vidos tiajn literojn, ekz. ĉ, ŝ, ŭ k. t. p.
2) Se Esperanta traduko estos pli longa, povas esti ke ne sufiĉas loko por montri la tradukon

Kenchio (Montri la profilon) 2019-aprilo-21 14:47:49

Plej eble estas en alia dosiero, ĉar mi audis ke estis simple traduki la tekstojn. Ankaŭ, en la videoludo kiun mi vidis, aperas la ikso (x), do ne eblas uzi ĉapelojn. Sed forigante tiujn du aferojn, mi volus traduki ludon. Kiel fari?

sergejm (Montri la profilon) 2019-aprilo-22 17:47:35

Ekzemple, vi havas fontaĵojn de Android-programo.
Rigardu MyApp/app/src/main/res/values/string.xml - tie estas linioj de tekstoj, montrataj de la programo en la defaŭlta lingvo, kutime estas la angla. Eble estas tekstoj en aliaj lingvoj, ekz values-es/string.xml enhavas hispanan lingvon.
Android ne komprenos values-eo kiel Esperanto, do ni faros Esperanton defaŭlta lingvo kaj movos la anglan al values-en.
Elektu en via poŝtelefono linvon, por kiu la programo ne havas tradukoj kaj vi vidos Esperanto-version.

Simile estas por aliaj platformoj.

Metsis (Montri la profilon) 2019-aprilo-23 13:17:26

Kiam koncernas, kiel oni teknike tradukas, Sergejm pravas. Kutime la tekstoj estas en apartaj dosieroj, kiuj havas lingvokodojn, aŭ estas en dosierujoj kun lingvokodoj. Sed notu, ke vi bezonas ankaŭ permeson traduki. Kontrolu vian leĝaron, ĉu vi eĉ rajtas traduki al mem vi. Por aliaj kontraŭ pago tre verŝajne ne.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-aprilo-23 15:00:53

Oni povas uzi Ubuntu-on Esperante.

Ĉu estas komputilludo(j), kiu(j) estis originale farita(j) en Esperanto?

Tabby (Montri la profilon) 2022-januaro-28 12:58:50

Ekzistas listo de ludoj, kiuj jam oficiale haveblas en Esperanto. Mi ŝatus ligi ĝin ĉi tie, sed lernu ne lasas min.

Krome, se vi ankoraŭ sentas intereson mem traduki ludojn, mi tre ŝatus interŝanĝi. Mi ŝatus traduki kelkajn Jackbox ludojn (mi ĵus finis la unuan tradukon), sed ankoraŭ ne havas multe da sperto.

Reen al la supro