Al la enhavo

Kio estas bona rusa lingva muziko, kiun vi rekomendas?

de Nala_Cat15, 2019-novembro-21

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2019-novembro-21 05:32:31

Ia fojo antaŭe mi simple retumis, kaj mi trovis tre bonan rusan kanton (laŭ mi). Normale, mi ne ŝatas ĉi tian modernan muzikon sed ĉi tiam (verŝajne ĉar estas en la rusa lingvo) mi ja pensas ke ĝi estas bone. Do jen la ligilo kaj ĉu vi povas rekomendi al mi aliajn bonajn kantojn en la rusa? (mi ankaŭ ne parolas la rusan sed mi ŝatas la lingvon; eble mi lernos ĝin post esperanto, mi ne scias)

https://www.youtube.com/watch?v=vSocggaeMkE

vaaspuhr (Montri la profilon) 2019-novembro-24 10:46:58

KatjaMcFlores (Montri la profilon) 2019-novembro-24 14:42:25

Saluton, Nala_Cat.
Por vi kaj por aliaj kamaradoj, kiuj interesiĝas pri ruslingvaj (subtekstitaj) kantoj, mi povas rekomendi video-filmetojn el la TV-projekto "Две звезды" (Du steluloj), kiu estas analogo de la brita «Celebrity Duets».
Jen estas paro da kantoj de la paro da stelulinoj, kiuj plaĉis persone al mi, sed kiuj bedaŭrinde ne venkis en tiu "show":
----------
https://youtu.be/3dGkd5S2x5U
----------
https://youtu.be/WXK7QYnqUc0

Metsis (Montri la profilon) 2019-novembro-25 08:10:16

Dum la stagnado (do, ne temas pri la rusa muziko sed la sovjeta) mi ekhavis la LP-diskon de la grupo Avgust kaj eĉ vizitis ilian koncerton en mia hejmurbo (en Finnlando).

Avgust kaj la albumo Demon!

Reen al la supro