Al la enhavo

Rilata vorto "kie"

de ito, 2019-decembro-01

Mesaĝoj: 24

Lingvo: Esperanto

ito (Montri la profilon) 2019-decembro-01 11:42:16

Saluton.

Ĉu jena frazo ĝustas?

- Mi deziras veturi al la urbo, kie vi loĝas.

Mi trovas similajn frazojn per Google-seĉilo. La "kie" rilatas al "urbo". Dum "urbo" estas substantivo, "kie" estas adverbeca. Mi lasttempe suspektas ĉu tiu ĉi frazo ĝustas aŭ ne.

Antaŭdankon

sergejm (Montri la profilon) 2019-decembro-01 12:11:38

"Kie" signifas "en kiu", do vi povas uzi ambaŭ.

ito (Montri la profilon) 2019-decembro-01 12:22:46

sergejm:"Kie" signifas "en kiu", do vi povas uzi ambaŭ.
Dankon, sergejm.

Metsis (Montri la profilon) 2019-decembro-02 08:12:40

Por kompletigi kion Sergejm jam diris…

Oni tre ofte komprenas la espajn prepoziciojn laŭlitere, ekz. la prepozicion "en" oni asocias kun "esti ene". Ĉi tial teorie ekzistas nuanco inter rilativaj esprimoj "en kiu" kaj "kie" tiel, ke la unua premisas eblecon esti ene minimume en teorio kaj la dua ne.

Zamenhofaj ekzemploj de Tekstaro.com kun "en kiu"
  • …mi intencis eldoni libreton, en kiu estus… (← en libreto)
  • …l’ kontraŭa domo rekte en tiu momento, en kiu la alilandulo… (← en tiu momento)
  • En multaj okazoj, en kiuj ni povus… (en… en)
  • …ni lasis en la formo, en kiu ni… (← en la formo)
  • …li alsendis ilin tien ĉi kun bileto, en kiu estis skribite… (← en bileto)
  • Ĝuste de tiu tago, en kiu nia estinta… (← en tiu tago)
Tamen en praktiko ne eĉ Zamenhof ĉiam estis konsekvenca
  • …ĉiun urbon kaj urbeton, kie vi nur… (kvankam ← en urbo kaj urbeto)
  • En tiaj okazoj, kie kelka libereco… (en… kie)
  • …ekster la urbo, kie antaŭe mi… (ekster… kie)
  • …kreadi novajn vortojn nur tie, kie ĝi estas… (tie kie)
  • Mi venas al vi el lando, kie nun… (el… kie)
Notu, ke ekzistas ankaŭ demanda pronomo "kie", kiu respondas al la demando "Kie…?"
  • Vi scias, kie vi nin povos trovi.
Mi ne scias, ĉu ekzistas regulo aŭ rekomendo kiun formon elekti. Mi pensas, ke multaj elektas laŭ sia denaska lingvo (laŭ ties alternativoj kaj ties reguloj).

StefKo (Montri la profilon) 2019-decembro-02 08:32:52

Metsis:Por kompletigi kion Sergejm jam diris…

Same estas en la pola (mi pensas ke ankaŭ en la rusa), kune kun la nekonsekvencoj.

Polaj ekvivalentoj de tiu ĉi vortoj:
w/we - "en", gdzie - "kie" kaj który - "kiu"

ito (Montri la profilon) 2019-decembro-03 04:29:39

Metsis, dankon pro viaj multaj ekzemploj. Lasttempe ĉe la serĉilo de la Tekstaro.com, mia TTT-legilo ne funkcias.

Metsis:Tamen en praktiko ne eĉ Zamenhof ĉiam estis konsekvenca
  • …ĉiun urbon kaj urbeton, kie vi nur… (kvankam ← en urbo kaj urbeto)
  • En tiaj okazoj, kie kelka libereco… (en… kie)
  • …ekster la urbo, kie antaŭe mi… (ekster… kie)
  • …kreadi novajn vortojn nur tie, kie ĝi estas… (tie kie)
  • Mi venas al vi el lando, kie nun… (el… kie)
Jes, ŝajnas al mi ke kie(tie) estas ne sufiĉe preciza.

iras tie = iras en tiu loko
iras al tie = iras al tiu loko ≠ iras al en tiu loko
iras tien = iras en tiun lokon (≒ iras al en tiu loko)

En tiaj okazoj, kie kelka libereco… (en… kie)
 kie rilatas al okazoj
…ekster la urbo, kie antaŭe mi… (ekster… kie)
 kie rilatas al urbo? rilatas al ekster urbo?

Metsis:Mi ne scias, ĉu ekzistas regulo aŭ rekomendo kiun formon elekti. Mi pensas, ke multaj elektas laŭ sia denaska lingvo (laŭ ties alternativoj kaj ties reguloj).
Ŝajnas ke vi trafas la aferon.

En la japana, soko(ekvivalenta al tie) estas substativo, do kiam oni uzas ĝin adverbece, oni ĉiam metas postpozicion: ekz. koko de, koko ni, koko made, koko kara ktp., kaj kiam oni uzas ĝin kiel subjekton, oni metas subjektan markilon: koko ga. Tiu malsameco konfuzas min.

Ĉi tie estas la loko por legi libron.

Eĉ tia elementa frazo konfuzas min. Ĉi-okaze, ĉu la ĉi tie estas subjekto aŭ adjekto? Se ĝi estas adjekto, kio estas la estas? Ĉu ĝi estas kopulo en sensubjekta frazo, aŭ predikata verbo? Kion montras la predikata verbo estas? Ĉu ĝi montras ekziston aŭ aktualecon? ktp..

Sed danke al vi kaj sergejm. aferoj fariĝis iom malpezaj. Esperanto brakumas ĉion per grandaj brakoj. (^^;

sergejm (Montri la profilon) 2019-decembro-03 04:49:37

Ĉi tie estas la loko por legi libron.
Ĉu 'ĉi tie' estas subjekto aŭ adjekto - ne tro gravas. Lasu ĉi tion al gramatikistoj, sed la senco estas klara.
Tradicie oni nomas 'ĉi tie' adjekto kaj 'la loko' subjekto.
La supra frazo estas la respondo al la demando 'Kio estas ĉi tie?'.
Sed ni ŝanĝu vortordon por respondi alian demandon:
'Kie estas la loko por legi libron?' - 'La loko por legi libron estas ĉi tie.'

nornen (Montri la profilon) 2019-decembro-03 16:26:33

ito:Ĉi tie estas la loko por legi libron.

Eĉ tia elementa frazo konfuzas min. Ĉi-okaze, ĉu la ĉi tie estas subjekto aŭ adjekto? Se ĝi estas adjekto, kio estas la estas? Ĉu ĝi estas kopulo en sensubjekta frazo, aŭ predikata verbo? Kion montras la predikata verbo estas? Ĉu ĝi montras ekziston aŭ aktualecon? ktp..
Kiel vi jam trafe asertis, la Esperanta vorto "esti" havas du malsamajn funkciojn:
1) plena verbo signifanta "ekzisti", "troviĝi" (ある)
2) helpverbo signifanta egalecon, kvaliton, staton (だ)

Ekzemple "Ĉi tie estas mia domo" signifas kaj "ここは私の家だ" kaj "ここに私の家がある". Kiel diris sergejm, en Esperanto tiu malsameco ne gravas.

La propozicion "Ĉi tie estas la loko por legi libron" (pli malpli ここに本を読む場所がある aŭ ここは本を読む場所だ) mi analizus tiel:
Subjekto: la loko por legi libron
Predikato: plena verbo estas (1: troviĝas)
Loka adverbialo: ĉi tie

Sed la propozicion "Ĉi tiu estas la loko por legi libron" mi analizus tiel:
Subjekto: ĉi tiu
Predikato: estas la loko por legi libron
Ene de la predikato:
Helpverbo: estas (2)
Predikativo: la loko por legi libron

- - - -

Pri via originala demando:

Estas pliaj adverbecaj rilatvortoj, kiu povas rilati al substantivoj:

Mi atendas la tagon, kiam li alvenos.
Mi scias algoritmon, kiel kalkuli tion.
Mi ne trovis la manĝejon, kien vi sendis min.
Mi ne konas la rezonon, kial li faris tion.

ito (Montri la profilon) 2019-decembro-04 08:15:22

sergejm,

Dankon pro via konsilo. Vi bone instruas min. Ĉar inter mia denasklingvo kaj Esperanto ekzistas granda diferenco, do mi ordigas aferojn en mia ventkapo. Pardonu min trakti etajn aferojn gramatikajn. Ili ne estas marĝenaĵoj por mi. Fojfoje mi renkontas tiajn okazojn: Laŭ mi unu esprimo estas tute natura, sed iuj (lernolibroj aŭ tekstoj) sugestas ke mia esprimo estas erara. Mi tiam demandas al mi mem "KIAL?", kaj mi konsultas retajn paĝojn (Mi ne havas amikon Esperantistan en mia loĝejo, lernolibroj ne klarigas pli detale). Tial mi povas solvi aŭ konstati nur en tiu ĉi forumo. Dankon.

nornen, Dankon pro via ĉiamaj klarigoj

nornen:La propozicion "Ĉi tie estas la loko por legi libron" (pli malpli ここに本を読む場所がある aŭ ここは本を読む場所だ) mi analizus tiel:
Subjekto: la loko por legi libron
Predikato:plena verbo estas (1: troviĝas)
Loka adverbialo: ĉi tie
Ĉu adverbialo tradukeblas kiel 場所を表す副詞相当語、副詞相当句?

Ĉu vi analizas jenon preskaŭ same?
- Hodiaŭ estas sabato.

Subjekto:sabato.
Predikato:plena verbo estas(troviĝas aŭ esti aktuala)
Tempa adverbialo: hodiaŭ
* Mi komprenas aktualecon tiel: certeco de fakto; だ、らしい、かもしれない ks..

Tian analizon mi trovis en PMEG.
PMEG:Esti povas montri la ekziston aŭ aktualecon de la subjekto. Tiam kutime la subjekto staras post la ĉefverbo:
....
Hodiaŭ estas sabato, kaj morgaŭ estos dimanĉo.
https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/gravaj_verboj/...

Mi ĝis lasttempe tiel komprenis:

Subjekto: ne ekzistas
Kopulo(hepverbo, kunliga verbo): estas
Predikativo: sabato

PMEG notas tiel:
PMEG:Tiujn frazpartojn, kiujn mi ĉi tie klasis kiel subjektojn, oni eventuale povas anstataŭe klasi kiel perverbajn priskribojn en sensubjektaj frazoj. Tiam esti rolas kiel priskriba verbo.
----
nornen:Sed la propozicion "Ĉi tiu estas la loko por legi libron" mi analizus tiel:
Subjekto: ĉi tiu
Predikato: estas la loko por legi libron
Ene de la predikato:
Helpverbo: estas (2)
Predikativo: la loko por legi libron
Mi supozas ke vi klarigis facile kompreneble por mi japano. Vian klarigon(analizon), mi tiel komprenas: Predikato estas priskriba frazo:述部. estas estas helpverbo:助動詞. Predikato enhavas helpverbon kaj predikativon. Laŭ vi tiu strukturo estas tute ekvivalenta al la japana.
----
nornen:Pri via originala demando:

Estas pliaj adverbecaj rilatvortoj, kiu povas rilati al substantivoj:

Mi atendas la tagon, kiam li alvenos.
Mi scias algoritmon, kiel kalkuli tion.
Mi ne trovis la manĝejon, kien vi sendis min.
Mi ne konas la rezonon, kial li faris tion.
Jes, mi jam rimarkis tion, sed mi hezitis montri ilin en tiu ĉi fadeno, ĉar la diskuto fariĝus svarma kaj implikita.

Mi volas demandi pri nur unu. Kial nur kial devas rilati nur al substantivo ekz. kaŭzo. motivo ks.. ? Alidire kial tia eprimo "tial, kial" estas erara? Ĉu tio estas laŭgramtika aŭ laŭkutima?

nornen (Montri la profilon) 2019-decembro-04 16:13:49

Kara ito,
nornen, Dankon pro via ĉiamaj klarigoj
Ho ve, kion diru mi, post kiam mi forŝteladis vian tempon kaj paciencon, demandante tiom pri la japana gramatiko. Mi ĝojas ĉiam, kiam mi povas repagi al vi. お疲れさまでした、イト先生。
Ĉu adverbialo tradukeblas kiel 場所を表す副詞相当語、副詞相当句?
Precize. Dum adverbo estas vortspeco, adverbialo estas frazrolo, frazfunkcio. Adverboj estas nefleksieblaj vortoj (en Esperanto aŭ memstaraj vortetoj aŭ vortoj kun la finaĵoj -e kaj -en), kiuj eldiras lokon (tie, proksime), tempon (tiam, nun, ofte), manieron (bele, hele), kaŭzon (tial), ktp.
Adverbialoj estas frazoj, kiuj eldiras la samon. Unu adverbo povas formi adverbialon, sed adverbialo ankaŭ povas esti pli kompleksa konstruaĵo. Ekzemple, “tiam”, “nun”, “ofte”, “dum mia infaneco”, “post la milito” ĉiuj estas tempaj adverbialoj, sed nur la unuaj tri enhavas adverbon.
Mi komprenas aktualecon tiel: certeco de fakto; だ、らしい、かもしれない ks..
Mi komprenas aktualecon kiel gravecon pri la nuntempo. Tio estas, la plena verbo “esti” povas indiki kaj lokon kaj tempon (aktualecon).
Hodiaŭ estas sabato
Ambaŭ prezentitaj analizoj ŝajnas al mi tute taŭgaj. En Esperanto ne gravas, ĉu ĉi-okaze “sabato” estas subjekto kaj “estas” estas plena verbo, aŭ aliflanke “sabato” estas predikativo kaj “estas” estas helpoverbo.
Same pri “Ĉi tie estas mia domo” kaj “Ĉi tie estas loko por legi librojn” (la pluralo de “libro” ŝajnas al mi pli taŭga ol la singularo).
Mi volas demandi pri nur unu. Kial nur kial devas rilati nur al substantivo ekz. kaŭzo. motivo ks.. ? Alidire kial tia eprimo "tial, kial" estas erara? Ĉu tio estas laŭgramtika aŭ laŭkutima?
Miaopinie, “tial, kial” estas gramatike tute ebla kaj ĝusta. Eble ĝi ne estas kutima, ĉar ekzistas la pli mallonga vorteto “ĉar”, kiu signifas la samon.
Mi iris hejmen tial, kial mi estis laca = Mi iris hejmen, ĉar mi estis laca.

- - - -
Pri la Esperanta negraveco inter helpoverbo だ kaj plena verbo ある:

Pardonu al mi, ke mi parolos pri la hispana, sed en tiu mia lingvo okazas io rilata.
Ekzistas du malsamaj verbo por “esti”: “ser” (だ) kaj “estar” (ある). Do “Ĉi tie estas mia domo” havas du tradukojn:

(1) Aquí está (< estar) mi casa. (laŭvorte: ここに私の家がある)
(2) Aquí es (< ser) mi casa. (laŭvorte: ここは私の家だ)

(1) nur temas pri la loko de la konstruaĵo, kie mi loĝas. Mi diras (1), kiam mi montras per la fingro la lokon de mia domo en mapo.
(2) temas pri io pli vasta. Ĝi temas pri la fakto, ke ĉi tie estas mia hejmo, kie ĉeestas la kutimoj de mia familio, kie mia edzino difinas la regulojn. Ĝi ne temas pri loko, sed pri egaleco: Ĉi tiu loko = mia domo, mia hejmo, niaj reguloj. Mi diras tion ekzemple ĉi-okaze: Al mi tute ne plaĉas, kiam personoj parolas malbone pri aliuloj. Kaj mi ne permesas, ke iu parolas tiel en mia domo. Se ekzemple venas gasto, kiu ekparolas tre malbone pri aliaj personoj, mi eble diros: “Ne parolu tiel, bonvole. Mi petas al vi respekti, ke ĉi tie estas mia domo”. Tio ne eldiras, ke mia domo troviĝas ĉi tie (la gasto tion jam scias), sed ke ĉi tie validas la abstrakta koncepto de “mia hejmo kune kun ĝiaj kutimoj kaj reguloj”.

Tiu malsameco ja perdiĝas en Esperanto, aŭ oni bezonus pli da ĉirkaŭparolado por esprimi tion.

Eble tiu malsameco estas rilata al via demando pri sintaksa analizo de “ĉi tie estas io”.

Reen al la supro