Al la enhavo

Mi proponas novan ludon: Tio estas oni skribas vorton, kaj la alia per tia vorto verkas frazon, kaj sugestas laŭ bontrovo alian vorton.

de Vinisus, 2020-marto-09

Mesaĝoj: 60

Lingvo: Esperanto

Vinisus (Montri la profilon) 2020-marto-09 19:29:28

Ekzemple: Piediri, la alia verkos:

Piediru iomete en la libera aero. Trankvile, rigardu la naturon, kiu benas al vi la vivon. Do mi lasas la vorton.

Ĉiufoje...

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-09 19:38:00

Ĉiufoje, kiam estas la oka de Marto, okazas inisma festo.

Ri...

Vinisus (Montri la profilon) 2020-marto-09 19:39:58

Ĉiufoje kiam mi tro entuziasmiĝas kaj prenas troan sintenon, mi falas en la samajn erarojn, kiujn mi kritikas ĉe aliaj personoj.

Kompatu...

Vinisus (Montri la profilon) 2020-marto-09 20:31:28

Ri ankaŭ meritas vivi. lerni espereble Esperanton kaj esti feliĉa.

Invitkarto...

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-marto-10 00:33:29

Invitkarto estas metodo, kiun li sciigis al la bela virino, ke ŝi plaĉis lin

ĵaluza

Vinisus (Montri la profilon) 2020-marto-10 12:15:53

Ĵaluza sinteno en ies konduto estas simptomo de malekvilibro.

Malbona...

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-marto-11 04:07:56

Malbona ago estis, ke oni fermis niajn forumojn!

kelo

Vinisus (Montri la profilon) 2020-marto-11 12:30:22

Kelo ne ekzistas en mia domo, laŭ zamenhofa diraĵo: Li havas nek ĉelon ken kelon; malfermita kelo tentas al ŝtelo. ridulo.gif

disde

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-marto-11 17:58:56

Disde la tero, kreskas multaj plantoj.

galaksio

Vinisus (Montri la profilon) 2020-marto-11 19:56:54

Galaksioj kun miliardoj da steloj nigraj truoj, planedoj lunoj, nigra materio kaj nigra energio konsitigas ĉion, kion la astronomiistoj nomas Senfina Universo. En la zodiakaj mapoj, kiujn la surteraj. astrologoj foliumas en siaj studoj, oni vidas grandan stelon desegnitan en la konstelacio de Koĉero, ricevintan sur la Tero la nomon Kaprino aŭ Kapelo. Grandioza suno inter la astroj, kiuj estas al ni plej najbaraj, ĝi en sia irado tra la Senfino ankaŭ estas akompanata de sia familio el mondoj prikantantaj glorojn al Eternulo. Komparu la grandecon de unu galaksio kun la koreto de unu formiko. poste demandu al vi mem, kiu kreis tiujn du malsamajn aĵojn? La respondo mia amiko estas blovi al vento!

koro...

Reen al la supro