Mesaĝoj: 4
Lingvo: Esperanto
vaaspuhr (Montri la profilon) 2020-marto-18 06:34:02
Metsis (Montri la profilon) 2020-marto-18 09:17:14
stadio
1 praa mezurunuo
2 klare distingebla tempoparto, prezentanta difinitan gradon en ia evoluo
3 = stadiono (loko por sporto)
fazo
1 perioda aspektoŝanĝo de astro
2 ĉiu el la difinitaj sinsekvaj statoj en la evoluado de fenomeno
3 parto de la vivociklo de vegetaĵo k pli ĝenerale de vivulo
4 ĉiu el la sinsekvaj statoj:
a) en la ciklo de ĉelo
b) de ribosomo, kiu legas genan mesaĝon laŭ sinsekvo de baztriopoj
5 la varia angulo en la sinuseca aŭ kompleks-eksponenta prezento de iu grando
6 ĉiu el la partoj de sistemo, inter kiuj daŭre ekzistas fiksa faza diferenco
7 ebla aperoformo de iu substanco
etapo
1 haltloko de marŝanta trupo, de ciklokonkurantoj ks, kie oni antaŭaranĝis ripozejon, ordinare por la nokto
2 distanco inter du tiaj haltlokoj
3 zono malantaŭ la fronto
Sume
Se oni lasas flanken specialajn signifojn, oni rimarkas, ke
- stadio signifas tempoparton de ia evoluo
- fazo signifas tempopunkton dum iu (ripetiĝanta) fenomeno
- etapo signifas ian haltlokon
vaaspuhr (Montri la profilon) 2020-marto-18 09:43:12
Metsis:Laŭ PIVDankon.

Etapo 1.haltejo 2.interhalteja distanco 3. =stadio
tial ni ne bezonas vorton 'etapo' ĉu?
Metsis (Montri la profilon) 2020-marto-19 08:53:48