Al la enhavo

Lingvaj bataletoj

de StefKo, 2020-aprilo-05

Mesaĝoj: 95

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2020-aprilo-05 18:54:31

Pola-sveda bataleto pri diminutivoj

En la pola unu el pluraj manieroj fari diminutivojn estas aldono la sufikson -ek aŭ ŝanĝo de la finaĵo en -ek. Tiu maniero koncernas iujn substantivojn kaj iujn antaŭnomojn, do ni havas:

Piotr – Piotrek,
Jan – Janek,
Dariusz – Darek


Unu viro rakontis tian okazaĵon:

Iam mi ne scipovas komprenigi al junaj svedinoj ke, ĝuste, pola antaŭnomo Dariuŝ diminutive estas Darek sed antaŭnomo Mariuŝ diminutive ne estas Marek...
Por helpi nin ni devis uzi polan vodkon kaj matene la svedinoj povoscias eĉ eldiri la vortojn: „cóż, że ze Szwecji”...
(eldiru tiujn ĉi vortojn tiel: cuĵ ĵe ze ŝvecji)

StefKo (Montri la profilon) 2020-aprilo-09 17:40:04

„Ciao! Scema!” – itala-pola saluto

Mi laboris en Italujo. Iam miaj italaj kamaradoj demandis min kiel ni, poloj, salutas nin. Mi donis al ili kelkajn diversajn ekzemplojn i.a. unu popularan inter junuloj „siema!” (kurtigo de „jak się masz?”, popularigita de J. Owsiak, esp. „kiel vi fartas?”). Ili ne kredis al mi kaj suspektis ke mi ŝercas ĉar la pola „siema” sonas simile al la itala „scema”, kio signifas „stulta”. Ili ne rimarkis diferencon inter tiuj vortoj. Kiam mi certigis ilin, ili plezure komencis saluti ĉiumatene niajn knabinoj „Ciao! Scema!”

El interreto

StefKo (Montri la profilon) 2020-aprilo-14 13:28:10

Germana bataletoj kun pola akuzativo (kaj genitivo)

Unu knabino priskribas problemoj de germanoj kun pola akuzativo (kaj genitivo). Mi devas rimarkigi ke en la pola, kiel en aliaj slavaj lingvoj, la genitivo (kaj akuzativo) de iuj vortoj oni formas aldonante ian sufikson aŭ ŝanĝante finaĵon de la vorto, ekz.

kot – kota (kato – de kato, katon)
Marek – Marka (Marko – de Marko, Markon)


Estis tiel:

En unua klaso de liceo ni havis interŝanĝo polo-germana. La germanoj atente aŭskultis kiel ni, poloj, turniĝas al ni. Fine iu demandas: “En la pola virinaj antaŭnomoj finiĝas je ‘a’ , do kial vi turniĝas al knabo nomita ‘Slavek’ per ‘Slavka’?”

Alia ekzemplo.

Al Polujo iam alveturis germano Steffen Möller (instruisto, aktoro, ŝerculo, aŭtoro). Li rakontis siaj unuaj renkontoj kun la pola.

Mi ofte audas la muzikon, ekz. de Ludvik van Beethoven. Kiam mi veturis al Polujo mi ofte aŭdis la nomon de komponisto simila al L. van Beethoven – Ludvika van Beethovena. La antaŭnomo "Ludvika" estas virina nomo (finaĵo "a"). Mi longe pensis ke tio estis pola komponistino kiu kreis verkojn similajn al tiuj de L. van Beethoven. Nur iam poste mi komprenis ka pola lingvo estas fleksia kaj poloj deklinacias nomojn tiel: “Ludvik – Ludvika”, “Beethoven – Beethovena”.

sergejm (Montri la profilon) 2020-aprilo-14 18:37:18

Pri viraj vortoj kun finaĵo -a memoru:
latina: agricola - kamparano
hispana: vortoj kun -ista, ekzemple barista

StefKo (Montri la profilon) 2020-aprilo-14 20:08:16

sergejm:Pri viraj vortoj kun finaĵo -a memoru:
latina: agricola - kamparano
hispana: vortoj kun -ista, ekzemple barista
Mi ne komprenas tion. Ĉu vi povas priskribi tion pli large?

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aprilo-14 21:35:28

Franca-anglusona vorta bataleto :

franclingvano : football
usonanglalingvano : ĉu vi parolas pri tio 🏈?
franclingvano : kial vi ne komprenas? Mi ne diris foot, mi ja diris la plenan anglan vorton. Ĉu vi ne konas la sporton de Ronaldo kaj de Nejmaro?
usonanglalingvano : vi do parolis pri soccer.
franclingvano : aĥ, ve, football! Jen unu plia angladevena franca vorto kiu eĉ ne estas komprenata de usonano.

Foot, football, soccer ⚽ : piedpilko

🏈 : usona piedpilko

sergejm (Montri la profilon) 2020-aprilo-15 05:36:09

StefKo:
sergejm:Pri viraj vortoj kun finaĵo -a memoru:
latina: agricola - kamparano
hispana: vortoj kun -ista, ekzemple barista
Mi ne komprenas tion. Ĉu vi povas priskribi tion pli large?
Ankaŭ en latino kaj la hispana inaj vortojn havas finaĵon -a, sed estas viraj vortoj, kiuj finiĝas per -a.
En la rusa estas same, kiel en la pola:
Mia nomo estas Сергей/Sergej, sed vi povas nomi min Серёжа/Serjoĵa (rj legu kiel mola 'r')

sergejm (Montri la profilon) 2020-aprilo-15 05:39:37

Zam_franca:Franca-anglusona vorta bataleto :
Mi volus legi: anglu-sona

LM59650 (Montri la profilon) 2020-aprilo-15 08:51:55

Mia fratino, kiu eklernas Esperanton, ne ŝatas uzi la verbojn "peti" kaj "koni".
La esprimoj "mi petas" kaj "mi konas" sonas strange, tiuj vortoj estas insultoj al virinoj en la franca.

StefKo (Montri la profilon) 2020-aprilo-15 09:53:42

sergejm:
StefKo:
sergejm:Pri viraj vortoj kun finaĵo -a memoru:
latina: agricola - kamparano
hispana: vortoj kun -ista, ekzemple barista
Mi ne komprenas tion. Ĉu vi povas priskribi tion pli large?
Ankaŭ en latino kaj la hispana inaj vortojn havas finaĵon -a, sed estas viraj vortoj, kiuj finiĝas per -a.
En la rusa estas same, kiel en la pola:
Mia nomo estas Сергей/Sergej, sed vi povas nomi min Серёжа/Serjoĵa (rj legu kiel mola 'r')
Klara. En la pola ankaŭ: okulista, kierowca. Kun kierowca estas problemo en la pola, kiel nomi virinon kiu estas ŝoforo (pole: kierowca). En tiu ŝerca rakonto problemo estis finaĵo -a por vira nomo (antaŭnomo) en dativo aŭ akuzativo. Tiu ĉi finaĵo ŝanĝas viran antaŭnomon en virinan.

Reen al la supro