Al la enhavo

Kion vi pensas pri la sono de la angla?

de Linguistics, 2020-aŭgusto-16

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Linguistics (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-16 15:23:36

Ĉu ĝi estas bela aŭ malbela sono? Mi neniam aŭdas homojn priparoli ĝin.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-16 21:31:58

Ĝiaj sonoj estas tre malfacile elparoleblaj! Tamen miaopinie, la angla ja ne estas malbela.
Sed por mi, nur Esperanto ekzistas kiel bela lingvo. Por mi, Esperanto estas la sola bela lingvo en la tuta mondo. (referenco okulumo.gif)

kvarelcentenorvega (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-16 23:50:07

malgraŭ mia denaska angleparolemo, devas mi tre streĉi miajn fortojn se elparoli longan frazon. ekse mi opiniis tiun lingvon malbela; sed nun ĝi iom plaĉas. ekzemple belas la vortoj moon (mun: ``luno``) kaj queen (kŭin: ``reĝino``).

sed mi ĉial kredas, ke la tutmonda disvastiĝo de l` angleparolemo estas kontraŭracia kaj nedeca. ĝi eksiĝu anstataŭigote de esperanto.

vaaspuhr (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-30 06:45:50

Mi kredas ke la angla estas tre belsona, sed samsonaj vortoj estas tro. kaj se vokaloj estus malmultaj ĝi estus pli bona.

anaaza (Montri la profilon) 2020-septembro-14 22:59:33

"esa sucesion de maullidos displicentes en que consiste la lengua inglesa"
(Ortega y Gasset)

Edveno (Montri la profilon) 2020-oktobro-04 18:38:45

La skota kaj la aŭstralia angla sonas tro malsame, por opinii pri la sono de ili kiel unu aĵo. Por mi la skota akĉento estas unu el la plej belaj, kaj la novjorka unu el la plej malbelaj.

Edveno (Montri la profilon) 2020-oktobro-04 18:42:49

anaaza:"esa sucesion de maullidos displicentes en que consiste la lengua inglesa"
(Ortega y Gasset)
("tiu sinsekvo de memkontentaj miaŭoj, el kiu konsistas la angla lingvo")

Reen al la supro