Al la enhavo

Kulto al mortintoj?

de StefKo, 2020-novembro-01

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2020-novembro-01 10:43:20

Katolikoj kaj iuj aliaj eklezioj festas Ĉiuj Sanktuloj kaj Tago (Festo) de Mortintoj (1an kaj 2an de Novembro). En la tagoj ili preĝas por animoj de mortintoj. „Pro” ne signifas ke la mortintoj estas objektoj de la preĝoj ĉar objekto estas Dio. La homoj preĝas por ke Dio kompatu kaj pardonu al spiritoj de la mortintoj iliajn pekojn.
Homoj ekster la katolika eklezio more rememoras mortintojn.
El io devanas tiu ĉi festo? Ĝi devenas el “La 2-a libro de Makabeoj” (Malnova Testamento).
Jen mia traduko (mi pardonpetas eventualajn erarojn sed mi ne trovis la tradukaĵon en Interreto kaj mi ne estas fakulo) de la fragmento.

Ofero por la mortintoj

38 Tiam Jehudo kolektis armeon kaj iris en la urbon Adullam. Sed ĉar la sepa tago venis, ili purigis sin laŭ sia kutimo, kaj pasigis la sabaton tie. 39 La sekvantan tagon, en la tempo, kiam tio estis farenda, la soldatoj de Jehudo venis, por preni la kadavrojn de tiuj, kiuj pereis, kaj enterigi ilin kun siaj parencoj en siaj familiaj tomboj. 40 Tamen, sub la ĥitono de ĉiu el la mortintoj ili trovis objektojn dediĉitajn al diaĵoj, prenitaj de Jamnia, kvankam la Leĝo malpermesas al judoj fari tion. Do evidentiĝis al ĉiuj, ke tio estas ili kaj ke ili mortis ĝuste pro tiu kialo. 41 Ĉiuj laŭdis la Sinjoron, la justan Juĝiston, kiu malfermas kaŝitajn aferojn, 42 kaj poste fordonis sin al preĝo kaj petegis, ke la peko farita estu tute forviŝita. La kuraĝa Jehudo admonis la homojn por ke ili gardu sin mem kaj estu sen peko havante antaŭ la okuloj tio, kio okazis pro la peko de tiuj, kiuj pereis. 43 Kaj kolektinte [monoferojn] de la homoj, li sendis ĉirkaŭ du milojn da arĝentaj draĥmoj al Jerusalem, por pekoferi. Li faris tre bele kaj noble, ĉar li pensis pri resurekto. 44 Ĉar se li ne estus konvinkita, ke la mortintoj resurektos, preĝi por la mortintoj estus nenecese kaj absurde, 45 sed se li kredis, ke la plej granda rekompenco estas preparita por tiuj, kiuj pie ekdormis - ĝi estis sankta kaj pia penso. Tial li faris pekliberigan oferon por la mortigitoj, por ili estu liberigitaj de la peko.

Reen al la supro