Al la enhavo

Antaŭ 5 jaroj

de Zam_franca, 2020-novembro-13

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-novembro-13 12:52:30

Antaŭ 5 jaroj.
La 13-an de novembro 2015.
Unu el datoj kiuj nigrigas la animon.

Antaŭ 5 jaroj.
La 13-an de novembro.
Milito en Parizo.

Veras, ke oni bone memoras
la momentojn de tagoj neordinaraj.

Mi enlitiĝis feliĉe,
vekiĝis horore.
Aliaj ne enlitiĝis.

Petardoj.
Petardoj futbal-matĉaj.
Mi ne spektis la matĉon.
Ne estis petardoj.

Helikopteroj, Eagles of Death Metal, 2-0 kaj picejo
Anektodoj, bataklano kaj herooj
Kandeloj, floroj kaj desegnoj.

13/11/2015 13/11/2020

novatago (Montri la profilon) 2020-novembro-14 12:10:37

Ne estas tiel malfacile diri radikala islamismo. Al mi tute ne gravas la origina deveno de via familio, kaj fakte, vi parolas kiel la tipa naiva sensperta "progresema" juna blankulo. Tamen, eviti klare paroli pri "radikala islamismo" per ĉi tia absurda ĉirkaŭirado, solvas nenion kaj estas kontraŭdira rilate al via diskurso ĉar ĝi estas ankaŭ (mem)rasista aŭ (mem)malama kaj eĉ ksenofoba diskurso. Ksenofoba ĉar ĝi traktas alikulturanoj kvazaŭ ili estus malpli ol okcidentanoj. "Progresismo" metas la "moralan" nivelon tiel alte, ke simple maleblas atingi ĝin, kaj etikedigi vin kiel feministon aŭ kontraŭrasiston, aŭ freneziĝi kaj afiŝi tute sen kiale ligilon al Deklaracio pri Homaj Rajtoj, ne igas vin pli bona persono, tute ne, ĉar via parolmaniero ne kongruas tiujn etikedojn.

Se vi tre klare parolas pri la sinteno, kiun nepre devas havi franculo rilate al koloniigado, kial vi tiel absurde ree kaj ree evitas paroli klare pri radikala islamismo? Kaj speciale nun.

Ĝis. Novatago (blogo / 7 + 1)

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-novembro-14 12:51:48

novatago:Ne estas tiel malfacile diri radikala islamismo. Al mi tute ne gravas la origina deveno de via familio, kaj fakte, vi parolas kiel la tipa naiva sensperta "progresema" juna blankulo. Tamen, eviti klare paroli pri "radikala islamismo" per ĉi tia absurda ĉirkaŭirado, solvas nenion kaj estas kontraŭdira rilate al via diskurso ĉar estas ankaŭ (mem)rasista aŭ (mem)malama kaj eĉ ksenofoba diskurso. Ksenofoba ĉar ĝi traktas alikulturanoj kvazaŭ ili estus malpli ol okcidentanoj. "Progresismo" metas la "moralan" nivelon tiel alte, ke simple maleblas atingi ĝin, kaj etikedigi sin kiel feministon aŭ kontraŭrasiston, aŭ freneziĝi kaj afiŝi tute sen kiale ligilon al Deklaracio pri Homaj Rajtoj, ne igas vin pli bona persono, tute ne, ĉar via parolmaniero ne kongruas tiujn etikedojn.

Se vi tre klare parolas pri la sinteno, kiun nepre devas havi franculo rilate al koloniigado, kial vi tiel absurde ree kaj ree evitas paroli klare pri radikala islamismo? Kaj speciale nun.

Ĝis. Novatago (blogo / 7 + 1)
Kial vi agresas min? Tiu fadeno ne estas politika deklaro pri kiel kontraŭstari terorismon, ĝi estas memora teksto. Mi ne afiŝigis tion en "vidpunktoj".
Se vi deziras paroli pri kiel plej efike kontraŭstari radikalan islamismon, bonvolu krei novan fadenon.

novatago (Montri la profilon) 2020-novembro-14 17:28:57

Fakte, mi tute bone komprenis vian celon kaj antaŭvidis vian respondon. Mi certas pri tio, ke se la teroristo estus faŝisto via memora teksto havus plurajn fojojn la vorton faŝisto (aŭ alian similan).

Mi ne volas diskuti pri radikala islamismo. Mi nur volis montri al vi vian kutiman senkoherecon. Vi ĉiam pretas montri klare iajn maljustecojn, sed pri aliaj… nu, pli bone ne paroli ĉar eble vi povus ŝajni ion, kion vi ne volas. Tio estas la problemo de via ideologio.

Ĝis. Novatago.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-novembro-14 17:55:19

novatago:Fakte, mi tute bone komprenis vian celon kaj antaŭvidis vian respondon. Mi certas pri tio, ke se la teroristo estus faŝisto via memora teksto havus plurajn fojojn la vorton faŝisto (aŭ alian similan).

Mi ne volas diskuti pri radikala islamismo. Mi nur volis montri al vi vian kutiman senkoherecon. Vi ĉiam pretas montri klare iajn maljustecojn, sed pri aliaj… nu, pli bone ne paroli ĉar eble vi povus ŝajni ion, kion vi ne volas. Tio estas la problemo de via ideologio.

Ĝis. Novatago.
Mi pretas doni mian opinion pri tiuj temoj, sed ne ĉi-fadene. Mi do kreu novan, se vi ne volas krei.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-novembro-14 18:07:02

Mi verkis tiun tekston uzante miajn memorojn de novembro 2015, ne miajn analizojn de 2020.

Reen al la supro