Al la enhavo

Mesaĝos

de Jespero, 2020-decembro-18

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Jespero (Montri la profilon) 2020-decembro-18 23:14:21

Saluton Amikoj.

Estas ebla de sendi mesaĝo privata a unu amiko?
Volas kommenci konversacio por praktiki Esperanto.

novatago (Montri la profilon) 2020-decembro-19 01:47:31

Ĝis nun tio ne eblas en Lernu.net. Tamen, oni povas sendi mesaĝon al ĉiuj viaj amikoj per la tekstujo, kiu estas en la supra parto de la paĝo de via profilo.

Ĝis. Novatago (blogo / 7 + 1)

StefKo (Montri la profilon) 2020-decembro-19 11:06:15

Jespero:Saluton Amikoj.

Estas ebla de sendi mesaĝo privata a unu amiko?
Volas kommenci konversacio por praktiki Esperanto.
Eble tiel:

"Estas eble sendi privatan mesaĝon al unu amiko? Mi volus komenci interparoladon por ekzerciĝi/lertiĝi/trejniĝi en Esperanto."

Mi konjektas (vi ne diras tion rekte) ke vi volus fari tion en ĉi forumo? Novatago klarigis tion. Se vi ne volas diskuti en diversaj fadenoj de tiu ĉi forumo, vi povas ja uzi diversajn komunikilojn, ekz. retpoŝton, socimediojn. Mi konjektas ankaŭ ke por tio vi volus akiri volontulojn ekzemple el tiu ĉi forumo? Do faru tion! Kiel diras francoj: A l’ouvrage! Du courage! (Al laboro! Kuraĝon!)

Jespero (Montri la profilon) 2020-decembro-21 13:57:57

Dankon por la respondo

jurgen (Montri la profilon) 2021-majo-03 11:58:18

Saluton Novatago!

Ĝis nun tio ne eblas en Lernu.net. Tamen, oni povas sendi mesaĝon al ĉiuj viaj amikoj per la tekstujo, kiu estas en la supra parto de la paĝo de via profilo.

Mi ne povis klaki la butonon por sendi la mesaĝo al mia amiko de la tekstujo. Ĝi ne reagis!
Ĉu vi scias kial?
Dankon. Jurgen.

Zam_franca (Montri la profilon) 2021-majo-03 16:38:55

jurgen:Saluton Novatago!

Ĝis nun tio ne eblas en Lernu.net. Tamen, oni povas sendi mesaĝon al ĉiuj viaj amikoj per la tekstujo, kiu estas en la supra parto de la paĝo de via profilo.

Mi ne povis klaki la butonon por sendi la mesaĝo al mia amiko de la tekstujo. Ĝi ne reagis!
Ĉu vi scias kial?
Dankon. Jurgen.
Saluton Jurgen,

Leginte vian afiŝon, mi provis sendi "j" (estis nur hazarda ekzemplo) al mia amikaro, sed mi ne sukcesis. Kaj poste mi verkis mesaĝon kun pli da literoj, kaj fine mi sukcesis. La minimumo por mi estas 11 literoj. Tio estas stranga, certe.

Se vi provas sendi mesaĝon enhavatan 11 literojn aŭ pli, ĉu vi sukcesas?

jurgen (Montri la profilon) 2021-majo-04 03:19:05

Zam_franca:

Saluton Zam_franca,
bone farita! Jes, mi sukcesis. Tio estas la solvo. " le fin mot de l'histoire". Koran dankon!
Ĉu oni povas konsili la retejestron indiki tion en la tekstujo?

Zam_franca (Montri la profilon) 2021-majo-05 12:38:50

Ĉu oni povas konsili la retejestron indiki tion en la tekstujo?
Jes:
https://lernu.net/kontaktoj

jurgen (Montri la profilon) 2021-majo-06 03:34:25

Zam_franca:
Ĉu oni povas konsili la retejestron indiki tion en la tekstujo?
Jes:
https://lernu.net/kontaktoj
Saluton Zam_franca,
koran dankon!

Jurgen

Zam_franca (Montri la profilon) 2021-majo-06 17:27:38

Nedankinde!

Reen al la supro