Al la enhavo

Peto diskuti pri vortoj por la filmeto “Geniulo 2”

de Andreo Jankovskij, 2008-septembro-24

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-septembro-24 02:00:20

sal.gif

Steloj estas videblaj nur en mallumo.

Geniuloj estas similaj al steloj. Kaj ili ofte fariĝas glorigitaj nur post la estingiĝo.

lango.giflango.giflango.gif

Por ĉiu granda epoko estas bezonataj geniuloj.

Homoj kiuj povas per unu rigardo ekvidi ĉiujn punktojn de horizonto.

Homoj kiuj iras en avangardo de sia tempo.

Homoj kiuj prenas respondecon sur sin pro ĉio.

lango.giflango.giflango.gif

“Eĉ kiam birdo paŝas, oni sentas ke ĝi havas flugilojn”

(Ĉu) Vi provu aŭguri kia estos la estonteco? Ĉar, se vi volas fariĝi geniulo, do plej verŝajne viaj kreaĵoj devas esti utilaj por estontaj generacioj.

Geniulo troviĝas en sia mondo kaj kreas siajn standartojn.

Por geniulo estas bezonataj: motivado, kvieteco, kredo je si kaj siaj fortoj.
(kvieteco aŭ trankvileco)

Geniulo ne havas komplekson pri malkapableco.

Vivo de geniulo neniam fariĝas rutina.

Sekreto de geniulo konsistas el laboremo, insisto kaj racio.

Geniulo estas sincera, li provas, serĉas, moviĝas kaj evoluas.

Geniulo estas tiom saĝa, ke ĉiu temo, ĉiu penso, ĉiu hazardo aŭ objekto estas kaŭzo por neelĉerpebla vico da asociiĝoj.

Se vi povas konvinki homamason pri vereco de viaj ideoj, do tiam vi ne bezonos pluzorgi pri efektivigo de viaj ideoj.

Neniam forgesu, ke vera arto komenciĝas de ideo, kiu pliboniĝas dum sia efektivigo.

lango.giflango.giflango.gif

Mi deziras paciencon al vi!

En ĉiu el ni dormas geniulo.

Mi petas kredi al mi, ke grandegaj ebloj venas al ĉiuj, sed multaj el vi eĉ ne konjektas, ke vi renkontiĝis kun ili.

Geniulo estas vi!

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-septembro-24 02:02:09

sal.gif

Ĉu estas eraroj?
Ĉu ion aldoni?
Ĉu ion forĵeti?
Viaj proponoj...

Martinbr (Montri la profilon) 2008-oktobro-04 19:09:37

Nur unu eraron mi trovis:

Ne ekzistas la vorto "standarto", do prefere skribu: "... kaj kreas siajn normojn."

Amike,
Martin

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-oktobro-24 13:08:51

sal.gif

Mi jam kreis unuan version de la "geniulo 2".

Vi povas elŝuti kaj kontroli eraroj, kaj post 5 tagoj mi plibonigos ĝin kaj enŝutas en la JuTubo.

http://www.retejo.net/filmetoj.html

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-oktobro-24 20:57:33

sal.gif

La lasta versio estis enŝutita: 25.11.2008
http://www.retejo.net/filmetoj.html

Reen al la supro