Al la enhavo

Kostoj de nutraĵo

de sigkalis, 2008-oktobro-03

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

sigkalis (Montri la profilon) 2008-oktobro-03 09:07:40

Kiom nutraĵo kostas en via lando?
En Ukmergė (urbo en Litovio) kostoj de nutraĵo:
Pano kostas ĉirkaŭ 3.5 Lt (ĉirkaŭ 1 eŭro).
Ovoj kostas ĉirkaŭ 4.5 Lt (ĉirkaŭ 1.30 eŭro).
Butero (200g) kostas ĉirkaŭ 4 Lt (ĉirkaŭ 1.16 eŭro).
Rizo kostas ĉirkaŭ 6 Lt (ĉirkaŭ 1.74 eŭro).
Oleo kostas ĉirkaŭ 8 Lt (ĉirkaŭ 2.32 eŭroj).
Viando kostas ĉirkaŭ 15 Lt (ĉirkaŭ 4.34 eŭroj).
Lakto kostas ĉirkaŭ 3 Lt (ĉirkaŭ 0.90 eŭroj).

zaratustro (Montri la profilon) 2008-oktobro-16 15:03:46

En Alikanto(Hispanio) kostoj de nutraĵo;
*Pano kostas ĉircaŭ (0,50-1 Eŭro).
*Lakto kostas (0,80-1,20 Eŭro).
*Ovoj kostas (1- 1,50 Eŭro).
*Oleo kostas (1,20 -3 Eŭroj).
La nutraĵo kostas tro en niajn landoj, kaj mi ne komprenas kial, ĉar ĝi estas necesa por vivi.
En niaj landoj, ne ĉiuj laboras, ĉar ne ĉiuj havas laboron, kaj kiuj laboras ne havas grandan salajron (La salajro en hispanio estas inter 600-1000 eŭroj), do mi pensas ke la nutraĵo estas multekosta por kiuj nure estas laboristoj.

sigkalis (Montri la profilon) 2008-oktobro-18 12:14:40

La plej malgranda salajro en Litovio estas 231 Eŭroj (800 Lt). De nova jaro la plej malgranda salajro estos ĉirkaŭ 246 Eŭroj. La averaĝa salajro estas ĉirkaŭ 637 Eŭroj (ĉirkaŭ 2200 Lt).

Jes (Montri la profilon) 2008-oktobro-28 09:09:36

En Aŭstralio, ordinara pano estas inter 2 aŭ 3 aŭstraliaj dolaroj (mi aĉetas panon de 650 gramoj kaj... evidente ne estas Eŭropea pano...)
Ovoj estas EGE MULTEKOSTAAAAAA!!!! (almenaŭ multekosta por mi, kiu jus venis el Hispanio) do ĝi kostas inter 2.7 kaj 4 AU$ ĉiuj 12 ovoj.
Mi aĉetas "skim" lakto kiu estas 1.09 AU$ ĉe aĉetejo nomata "Coles." Ĝi estas la plej malmultekosta lakto.
Ĉu butero...?? Mi neniam uzas butero, do mi uzas olivan oleon.
(Mi venas el Hispanio... sendube! rido.gif ) Almenaŭ, Oliva oleo estas malpli kosta ol hispane; (mi nun ne bone memoras la ekzaktan koston)
Rizo estas 3.55 AU$ por sako de 2 Kilogramoj
Viando estas TRE difera:

Bovino estas ofte 17 - 25AU$
Porko ofte 15 AU$
Kanguro estas ĉirkau 16 AU$ (tre bona!)
ŝafido estas 20 - 30 AU$
kokido normale 11AU$
fiŝo estas inter 5AU$ kaj 20AU$

Nu... ĉu mi forgesis iom?? Nnun pardonu min por mia skribajo, do mi scias ke defoje mi skribas multajn erarojn.

HA! Jes! Mi forgesis diri ke 1 Aŭstralia dolaro estas 0.6 Euroj (pli - malpli).

Reen al la supro