Al la enhavo

Angla-lingva babilejo

de piotrek92, 2008-oktobro-18

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

piotrek92 (Montri la profilon) 2008-oktobro-18 16:49:19

Saluton al ĉiuj, mi havas unu demandon: ĉu vi scias iun bonan internacian babilejon en kiu oni parolas angle? Mi volus paroli kun fremdlingvanoj en angla, ĉar mi devas plibonigi mian anglan. Mi estus tre ĝoja se iu helpos min. Ĝis!

R2D2! (Montri la profilon) 2008-oktobro-18 22:44:04

Angla-lıngvaȷ babıleȷoȷ estas la plımulto de babıleȷoȷ (strange, ĉu ne? lango.gif )

Vı povas nur google-serĉı ıa tema babıleȷo.

—Ilhuıtemoc δ

diogotux (Montri la profilon) 2008-oktobro-26 22:47:30

Ne ekzistas en angla lingvo interrete unu forumo kun tre internaciaj kaj diversaj temoj kiel en Esperanto (la ĉi-tiea forumo).

Tio pruvas denove, angla ne estas vere internacia.

baxoka (Montri la profilon) 2008-oktobro-27 17:48:41

la internacia ne estas hobio kaj esperanto estas hobio

diogotux (Montri la profilon) 2008-novembro-01 17:30:14

baxoka:la internacia ne estas hobio kaj esperanto estas hobio
Ĉu vi volas kredigi ke neniu uzas anglan lingvon kiel hobion?

baxoka (Montri la profilon) 2008-novembro-13 11:57:28

la internacia estas aplikebla esperanto, ni devas uzi la lingvon, ne nur paroli pri ĝi

Novico Dektri (Montri la profilon) 2008-novembro-17 13:37:15

Revene al la originala demando,ĉe www.sharedtalk.com, eblas ekzerciĝi pri multaj lingvoj, inkluzive de la angla.

Benjameno

Reen al la supro