Mesaĝoj: 4
Lingvo: Esperanto
cheak (Montri la profilon) 2008-oktobro-22 15:10:02
anstataŭ,
ambaŭ,
morgaŭ
aŭ,
laŭ,
ĉirkaŭ,
apenaŭ.
Kial?
Kial tiuj vortoj havas "aŭ"jn?
Matthieu (Montri la profilon) 2008-oktobro-22 15:31:26
Rudolf F. (Montri la profilon) 2008-oktobro-22 20:06:20
Ĉe aliaj adverboj kaj kelkaj prepozicioj fina "-aŭ" estas kvazaŭfinaĵo. Zamenhof ŝajne volis marki tiun grupon de vortoj per komuna vokalo aŭ diftongo (du sinsekvaj vokaloj), sed ĉiuj estis jam fordonitaj al certa alia celo. Restis la diftongo "aŭ".
Jam en 1894 kelkaj pensis, ke "morgaŭa" estas tro "miaŭa" kaj ke "morga" estas pli oportuna. Fakte tio estis unu el la tre malmultaj proponoj, kiujn oni ĝis hodiaŭ taksas pozitive. Sed voĉdonado malakceptis ĉiujn ŝanĝojn bloke, do ankaŭ tiun ĉi oportunan.
Krome restas ankoraŭ unu problemo:
Dum ĉe adverboj kun "-aŭ" la ŝanĝo estus senproblema, ĉe la prepozicioj kun "-aŭ" la afero kaŭzas malavantaĝon: Prepozicio devas esti nederivita vorto, kaj tial ne eblas finaĵo "-e", vidu jenajn ekzemplojn:
antaŭ la domo (tradicia formo)
ante la domo (gramatike malĝuste)
devus esti:
ante de la domo (kp. "dekstre de ...")
Forigo de "-aŭ" favore al "-e" ĉe prepozicioj kaŭzus do daŭran aldonan uzon de la prepozicio "de":
ante de la domo
malgre de la pluvo
ĉirke de la tablo
anstate de la viro
kontre de la viro
...
Tio estus tro maleleganta.
cheak (Montri la profilon) 2008-oktobro-23 12:10:10
interesa ĝi estas.