Al la enhavo

Moskvo ĝis nun militas kun ukraina kulturo.

de Andreo Jankovskij, 2008-oktobro-26

Mesaĝoj: 71

Lingvo: Esperanto

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-oktobro-26 22:29:34

Terurĉjo:Ha-ha!
Sendube estas ni, rusoj, kiuj loĝas en sovaĝa Azio, kie multas la samaj simioj, dum Ukrainio troviĝas en la plej okcidenta Eŭropo.

Same la lingvo ukraina apartenas al la okcidentaj kaj la kulturo kaj la vivmaniero de ge-ukrainianoj.

Nenio estas pli bela ol la kantoj koncernitaj.
Sovaĝa Azio - tre interese.

En Azio estas landoj kiujn al mi tre plaĉas: Sud-Koreio, Japanio.

Kaj mi volas indiki pri Singapuro - tre bona ekzemplo kiel devas fari Ukrainio.

* * *
Pri Ukrainio - jes vi pravas Ukrainio estas plene situanta en Eŭropo (kaj geografia centro de Eŭropo troviĝas en Ukrainio)

Sed vi povas havi sian opinion.

Terurĉjo:Ĉu malpermesas Moskvo paroli ukraine kaj kanti ukrainajn kanzonojn en Kievo kaj Ĥarkovo?
Nu maksimume Moskvo povas fari kontraŭukrainan propagandon en Rusio kaj iomete en Ukrainio.

Fakte ili tion faras.
Kion ili volas atingi?

sinjoro (Montri la profilon) 2008-oktobro-27 13:13:48

Andreo Jankovskij:
Sovaĝa Azio - tre interese.

En Azio estas landoj kiujn al mi tre plaĉas: Sud-Koreio, Japanio.
Bedaŭrinde, Terurĉjo - Andreo ne metis vian Patrujon en tiun "bonan" Azion okulumo.gif Tamen vole nevole, ĉiuj niaj slavaj praavoj devenas de oriento.

Andreo Jankovskij: (kaj geografia centro de Eŭropo troviĝas en Ukrainio)

Sed vi povas havi sian opinion.
Do, mia opinio estas, ke ĉiu lando de centra kaj orienta Eŭropo havas sian kontinentan centron - Pollando, Germanujo, Litovujo, Ĉeĥujo... nun mi ekscias, ke Ukrainujo ankaŭ ridulo.gif Vidu http://en.wikipedia.org/wiki/Geographical_centre_o...

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-oktobro-27 20:34:15

La mapo en la vikipedia aktikolo min multe timigis, ĉar kiam mi rigardis al ĝi, ŝajnis, ke Rusio pendas super malfeliĉa Eŭropo kaj baldaŭ dispremos ĝin.

Ne forgesu, ke rusoj estas la plej bonaj, bonkoraj, gastemaj kaj gastigemaj homoj tutmonde. Se oni ne vizitas nin, ni tuj faras vizitojn por gajigi kaj ĝojigi najbarojn.
Se iu ne kaŝiĝis, pri tio mi ne kulpas. lango.gif

Iippa (Montri la profilon) 2008-oktobro-28 15:35:50

Terurĉjo:La mapo en la vikipedia aktikolo min multe timigis, ĉar kiam mi rigardis al ĝi, ŝajnis, ke Rusio pendas super malfeliĉa Eŭropo kaj baldaŭ dispremos ĝin.

La proklamo de rusia ĉefministro je la rajto de Rusio frapi najbarojn kiam estiĝos rusia intereso de populacio rusa en najbara lando timigas.

Miland (Montri la profilon) 2008-oktobro-28 18:09:26

Kiel, precize, Moskvo atakas Ukrainan lingvon kaj kulturon?
Ĉu oni diras sur rusa TV ke la Ukraina estas aĉa lingvo aŭ kulturo?

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-oktobro-28 21:36:18

Miland:Kiel, precize, Moskvo atakas Ukrainan lingvon kaj kulturon?
Ĉu oni diras sur rusa TV ke la Ukraina estas aĉa lingvo aŭ kulturo?
Kaj tio!

Kutime ili ĉiam malbone diras (propagandas) pri ukrainiaj politikistoj, kiuj defendas ukrainiajn interesojn kaj multon faras por ukraina kulturo kaj lingvo.

Moskvo pagas al Vitrenko, ŝi havas malgrandetan partion kaj tre batalas kontraŭ NATO, ukrainaj monumenoj, ktp., - en Kijivo pri tio scias sed ili nur ridas de Vitrenko kaj Moskvo kaj fakte nenion faras. Sed necesas!

Bone ke Vitrenko ne havas subtenon pli ol 3% por esti en ukrainia parlamento.

Estis tre ridinde kiam rusa delegacio en forumo pri logistiko en Eŭropo montris mapon kie Ukrainio estas parto de Rusio kaj diris ke Ukrainio kiel lando ne ekzistas, - ili eĉ iris al komputilisto kun sia mapo kaj volis ke li ŝanĝu la mapon. Sed poste Ukrainion prerezentis 2 ukrainiaj komercantoj kaj ĉiuj aplaŭdis starante.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-oktobro-28 22:14:04

Estimataj sinjoroj, Moskvo estas urbego, ĉefurbo de mia lando. En ĝi loĝas kelkaj milionoj da homoj, kiuj neniujn atakas, kaj nek pagas al iu nekonata Vitrenko (ĉu la persono estas ukraina politikistino?).

Rusio ne estas stultulo, ĝi ne povas pagi al nepopulara politikisto, se ĝi pagas, ĝi nepre pagas al iu tre konata kaj eminenta.

Krome, mi tre feliĉas, ke eŭropaj forumanoj finfine sciiĝis pri tute sendependa (sendube) Ukrainio dank'al prezento de du komercantoj!

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-oktobro-28 22:26:25

Terurĉjo:Estimataj sinjoroj, Moskvo estas urbego, ĉefurbo de mia lando. En ĝi loĝas kelkaj milionoj da homoj, kiuj neniujn atakas, kaj nek pagas al iu nekonata Vitrenko (ĉu la persono estas ukraina politikistino?).
Vi povas diri Kremlo.

Vi iam povas ekvidi ŝin en rusaj televidkanaloj.

Terurĉjo:
Rusio ne estas stultulo, ĝi ne povas pagi al nepopulara politikisto, se ĝi pagas, ĝi nepre pagas al iu tre konata kaj eminenta.
Moskvo tre esperis ke Vitrenko estos en ukrainia parlamento sed ŝi havis nur 2.8%.
Kaj nun ŝi eĉ ne revas pri tio.

Miland (Montri la profilon) 2008-oktobro-29 10:03:50

Andreo Jankovskij:
Vi nur parolas pri politikaj aferoj, ekzemple ĉi tiu politikistino Vitrenko. Kaj ŝi ne ŝajnas Moskvanino. Vi akuzis 'Moskvon', do mi supozas ke vi volis paroli pri la rusa registaro. Kion, precize, rusaj politikistoj diris kontraŭ la ukraina lingvo kaj kulturo?

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-oktobro-29 11:30:25

Miland:
Vi nur parolas pri politikaj aferoj, ekzemple ĉi tiu politikistino Vitrenko. Kaj ŝi ne ŝajnas Moskvanino. Vi akuzis 'Moskvon', do mi supozas ke vi volis paroli pri la rusa registaro. Kion, precize, rusaj politikistoj diris kontraŭ la ukraina lingvo kaj kulturo?
Rusa registaro pensas ke se Ukrainio uzos pli multe rusan lingvon kaj kulturon tio ege pliriĉiĝos Rusion.

Ili kutime diras (montras) ke ukraina lingvo kaj kulturo ne ekzistas, ili malbone diras pri homoj kiuj multon faras por la ukraina lingvo (ekzemple ili konstante malpurigis Juŝĉenko kaj Timoŝenko). Lastfoje kiam mi spektis novaĵojn de rusa televidkanalo "ORT" (eble unu monato antaŭ) ili diris ke en Ukrainio laĝas ne ukrainanoj sed rusoj.

...

En Ukrainio preskaŭ forestas rusaj televidkanaloj en aero, sed mi uzas kablan televidon kaj tie estas kelkaj. Pro tio ke mi ne spektas ilin mi ne povas doni multe da ekzemploj sed miaj amikoj povas rakonti multon pri tio (de rusaj filmoj ĝis ĵurnaloj).

Reen al la supro