Al la enhavo

Moskvo ĝis nun militas kun ukraina kulturo.

de Andreo Jankovskij, 2008-oktobro-26

Mesaĝoj: 71

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-oktobro-29 14:39:22

Andreo Jankovskij:
Miland: Kion, precize, rusaj politikistoj diris kontraŭ la ukraina lingvo kaj kulturo?
Rusa registaro pensas ke se Ukrainio uzos pli multe rusan lingvon kaj kulturon tio ege pliriĉiĝos Rusion.
Ĉu vi volis diri riĉigos? Eĉ se jes, kia estas la pruvo? Kiu rusa politikisto parolis tiel?

Andreo Jankovskij: Ili kutime diras (montras) ke ukraina lingvo kaj kulturo ne ekzistas..ili diris ke en Ukrainio laĝas ne ukrainanoj sed rusoj.
Kiuj estas 'ili'? Frenezuloj sur la TV aŭ gravaj elektitaj politikistoj aŭ spertuloj?

Andreo Jankovskij:mi ne povas doni multe da ekzemploj sed miaj amikoj povas rakonti multon pri tio (de rusaj filmoj ĝis ĵurnaloj).
Oni ne devus kredi je seriozaj akuzoj sen pruvo, ĉu ne?

Taciturn_ (Montri la profilon) 2008-oktobro-29 15:42:01

Eŭropo estas malamiko.
Usono ĉiam estas malamiko.
Kartvelio estas malamiko.
Japanio, Ĉinio, ... - estas malamikoj.

Andreo Jankovskij ŝajnas al mi certa idiotiko.

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-oktobro-29 15:42:09

Mi havas bonan ekzemplon por vi "Miland".

Tion kion volas rusaj oligarĥo-politikistoj de Ukrainio ili jam preskaŭ faris kun Belorusio.

En Belorusio preskaŭ ne ekzistas propra kulturo kaj pri belorusa lingvo ili parolas en la rusa.

(Do en Belorusio belarusa lingvo estas kiel malofte uzata kaj ne populara lingvo de vilaĝanoj)

Jen estas bona ekzemplo.

Sed Ukrainio estas tre granda lando por ke Rusio influu ĉi tie.

Rusaj oligarĥo-politikistoj sukcese faris "Osetio"-n en Kartvelio, kaj "Pridnistrovje" en Moldavio - kaj uzas tiun eblecon je siaj malbonaj interesoj (malbonaj ne nur por Kartvelio kaj Moldavio sed mi pensas ke por ruslandanoj tio nek nun nek en futuro ne donos avantaĝon, nek profiton).

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-oktobro-29 15:51:24

Taciturn_:Eŭropo estas malamiko.
Usono ĉiam estas malamiko.
Kartvelio estas malamiko.
Japanio, Ĉinio, ... - estas malamikoj.
Spektu televidilon: NATO estas malamiko - ĉiuj landoj membroj de NATO eatas malamikoj!

Rusaj televidkanaloj lastatempe (lastaj kelkaj jaroj) ĉiam pri tio parolas.

Eble vi ne spektas televidilon?
(Se vi ne pensas tiel - tio estas tre bone, se tiel pensu plimulton da viaj samlandanoj)

Taciturn_:
Andreo Jankovskij ŝajnas al mi certa idiotiko.
Tio etas tre malbone!
Anstataŭ tio vi povas demandi kial mi tiel opinias, kaj aldonti kelkaj argumentoj.

(Mi ne pensas ke Usono estas la plej bona amiko de Rusio ktp.?)

Miland (Montri la profilon) 2008-oktobro-29 15:55:18

Andreo Jankovskij:Mi havas bonan ekzemplon por vi "Miland"..

Rusaj oligarĥo-politikistoj sukcese faris "Osetio"-n en Kartvelio..
Kion precise diris ĉi tiuj sennomaj politikistoj pri la Ukraina lingvo kaj kulturo, kio, laŭ via opinio, fariĝas atako sur la lasta?

Ĉu Putin diris 'Mi malamas la ukrainan!'?

Ĉu Medvedev diris 'Ni venku Ukrainon kaj anstataŭigu la ukraina per la rusa!'

Ĉu iu ajn grava ruso, kiun vi povas nomi, diris 'Ni detruu monumentojn en Ukraino!'

Kiu precize diris kion, kaj kiam, kaj kie?

Iippa (Montri la profilon) 2008-oktobro-30 06:21:38

Same kiel en estonia statuoafero.
Sekretpolico, nashi-junularo kaj kasakoj registas.
Oposicio batonfrapiĝas.
Nalbaraj timas pro la doktrino rajtiganta operacioin superlimajn en intereso rusa.

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-oktobro-30 09:37:55

En Intereto vi povas trovi multe da fiaĵoj farataj de Putino:

Putin diris ke se Ukrainio eniros al NATO ĝi povas plu ne ekzisti kiel lando.

Putin diri al Bush: "Vi komprenas, Dĵorŝ ke Ukrainio ne estas eĉ lando (ŝtato), Parto de ĝia teritorio orienta Eŭropo, kaj alia parto, kaj ne malgranda, estas donacita de ni"

...

Nun estas bezonate en ukrainiaj universitatoj ĉion fari en la ukraina (en la ŝtata lingvo), kaj Moskvo ĉie krias ke ni atakas rusan lingvon.

Kiam ni ŝanĝas nomoj de stratoj (ekzemple: estas samnomaj stratoj, do ni ŝanĝas nomon de unu el ili) - Moskvo ĉie krias ke ni atakas rusan lingvon.

Moskvo ĉiam atakas "Mazepa" - li estis historia homo kiu dum sia vivo volis sendependigi Ukrainion, sed Moskvo ĉie diras ki li estis aĉulo kaj perfidulo.

Rusoj konstante skribas sciencaj laboroj kie ili indikas ke ukraina lingvo ne ekzistis aŭ estas ne tre bona.

Rusio volas skribi ukrainan historion, kutime ili prenas komunisman propagandon kiel la plej lasta argumento, kompreneble pri historio estas diversaj opinioj sed Moskvo ĉiam elektas la plej malbonaj por Ukrainio kaj ukraina lingvo, ofte duon-veraj ...

Miland (Montri la profilon) 2008-oktobro-30 10:23:59

Vi ne citis iu ajn nomitan rusan eminentulon kiu klare atakis la ukrainajn lingvon aŭ kulturon mem. Plendi pro la propono pri Ukraino aliĝi al NATO, aŭ la sorto de la rusa en Ukraino, estas aliaj aferoj.

Efektive, mi ne atendus rusanojn ataki la ukrainan. La lingvoj estas anoj de la sama familio, same kiel la pola, ĉu ne?

Vagabondo (Montri la profilon) 2008-oktobro-31 07:04:44

Mi estas etnika ukraino, sed mia klano loĝas en Siberio pli ol cento da jaroj. Mi tre ŝatas kanti ukrainajn kantojn, do mi tre estimas la ukrainian lingvon kiel lingvon de poezio. Interalie mi opinias, ke verkaro de Ŝevĉenko estas unu el suproj de la monda liriko. Sed al mi ŝajnas, ke la lingvo apenaŭ taŭgas por politikaj aŭ sciencaj celoj. Exemple pro la manko de gerundio. Aŭ pro la manko de konvena vortoprovizo. Oni ne devas forgesi, ke la lingvo estis evoluanta, precipe, kiel lingvo de kamparo. Do kio? Mi tutegale ŝatas ĝin. Parenteze, ukraino Gogol estas unu el la plej ŝatatajn de mi verkistoj. Tamen mi ne certas, ĉu laŭ via vidpunkto Gogol apartenas al ukraina kulturo aŭ ne - li ja verkis ruse.
Multaj miloj da loĝantoj de Siberio estas la samaj elirintoj el Ukrainio kiel mi - tio estas sekvaĵo de la reformo de Stolipin. Ni ŝatas nian historian patrolandon kaj ... kompatas ĝin. Do mi havas unu demandon al vi, samnomulo, kiel vi rilatas al rusa lingvo kaj kulturo?

Iippa (Montri la profilon) 2008-oktobro-31 18:40:06

Bone ke la slavaj popoloj estimas unu la aliajn: kulturon kaj loĝantaron. Anstataŭ finnougraj popolfragmentoj estas en embaraso, ekzemple mari-popolo ĉe rivero Volga estas subpremata kaj batonfrapita sub guberniestro Markelov.

Reen al la supro