Al la enhavo

Moskvo ĝis nun militas kun ukraina kulturo.

de Andreo Jankovskij, 2008-oktobro-26

Mesaĝoj: 71

Lingvo: Esperanto

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-oktobro-26 11:32:00

ploro.gif

Sovetunio jam falis, sed Moskvo ĝis nun militas kun ukraina lingvo kaj kulturo.

Sed plej amuza estis Stalin, li volis similigi ukrainan lingvon ĝis la rusa.

(En la ukraina lingvo ni skribas tiel kiel prononcas kaj ukraina lingvo estas multe pli facila ol la rusa!)

Iippa (Montri la profilon) 2008-oktobro-26 11:44:41

Andreo Jankovskij:ploro.gif

Sovetunio jam falis, sed Moskvo ĝis nun militas kun ukraina lingvo kaj kulturo.

Sed plej amuza estis Stalin, li volis similigi ukrainan lingvon ĝis la rusa.

(En la ukraina lingvo ni skribas tiel kiel prononcas kaj ukraina lingvo estas multe pli facila ol la rusa!)
Kiel multe Stalin konversis rusajn kaj ukrainan lingvon? Ĉu Stalin estis gruziano au osetano?

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-oktobro-26 11:49:28

lango.gif

Laŭ belsoneco ukraina lingvo estas la dua post la itala.

Ukraina popolo estas tre kantema.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-oktobro-26 11:52:02

Estimata Andreo, bonvolu klarigi, kontraŭ kiu militas Moskvo kun la ukrainaj lingvo kaj kulturo? Ĉu kontraŭ belorusoj? Aŭ ĉu ĝi militas per la ukrainaj lingvo kaj kulturo?

Vi povas ne kredi al mi, sed la ukraina lingvo efektive multe similas al la rusa kaj la rusa al la ukraina, ĉar ili ambaŭ estas la slavaj lingvoj kaj proksimaj parencoj.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-oktobro-26 11:57:06

Iippa:Ĉu Stalin estis gruziano au osetano?
Stalin ne estis gruziano, nek oset(an)o.

Lia nacieco nomiĝas kartvelo.

Antaŭ nelonge Rusio militis kontraŭ Kartvelio. lango.gif

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-oktobro-26 12:07:56

Iippa:
Kiel multe Stalin konversis rusajn kaj ukrainan lingvon?
Certe amuza Stalin ne sukcesis tion fari.

Pro tio ke estas grandega ukraina literaturo kaj poezio (Ŝevĉenko, Franko, Kotljarevskij, Lesja Ukrainka, ...) kaj estas ukraina volo (spirito).

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-oktobro-26 12:33:08

Terurĉjo:Estimata Andreo, bonvolu klarigi, kontraŭ kiu militas Moskvo kun la ukrainaj lingvo kaj kulturo? Ĉu kontraŭ belorusoj? Aŭ ĉu ĝi militas per la ukrainaj lingvo kaj kulturo?
Mi pensas ke vi plibone scias ĉar vi rigardas rusaj televidkanaloj (kaj vi scias kiu posedas ilin, kaj kun kiuj celoj).

Ĵurnalistoj tute ne havas sian opinion kaj kapon, ili nur legas tion kion donis Moskvo.

Kaj tute forestas diversaj opinioj.

Eŭropo estas malamiko.
Usono ĉiam estas malamiko.
Kartvelio estas malamiko.
Japanio, Ĉinio, ... - estas malamikoj.
...
Ukrainio estas malamiko.
Mi pensas ke post spekto de rusaj televidkanaloj rusoj komencos pensi ke Ukrainio por aliĝi al Nord-Atlantika Traktat-Organizo devas peti permeson de Rusio. Sed rusio ne estas membro de NATO kaj Ukrainio ne petos rusian permeson - ĉio estas tre simple.

Mi iam pensas ke rusaj televidkanaloj estis kreitaj por malamikeco kaj politika propagando.

Sed pri rusa kulturo kaj lingvo ili bone ĉion preparas.


Mi dankas al vi pro tio ke vi uzis frazon "Estimata Andreo".

Mi povas proponi al rusaj ĵurnalistoj multe da ideoj pri kio eblas rakonti.

Ekzemple: kio estus nun, se Sovetunio estu same bona kaj demokratia kiel nun Eŭropa Unio. Kiom da landoj estus nun en tiu unio?
...


Terurĉjo:
Vi povas ne kredi al mi, sed la ukraina lingvo efektive multe similas al la rusa kaj la rusa al la ukraina, ĉar ili ambaŭ estas la slavaj lingvoj kaj proksimaj parencoj.
Mi same tiel pensis, ke vi forgesos diri pri la bilorusa kaj la pola lingvo.

Kaj ankaŭ la saman povas diri: serboj, kroatoj, bosnianoj, slovenoj, makedonoj, bulgaroj, ĉeĥoj, slovakoj, rutenoj kaj soraboj.

sinjoro (Montri la profilon) 2008-oktobro-26 17:32:44

Andreo Jankovskij:lango.gif

Laŭ belsoneco ukraina lingvo estas la dua post la itala.

Ukraina popolo estas tre kantema.
Ĉu krom patriotismo estas iu kialo de via eldiro? ridulo.gif Laŭ mi la rusa pli belas ol la ukraina, kaj la bjelorusa eĉ pli belas ol la ambaŭ, sed estas nur persona, neracia ŝato ridulo.gif

Andreo Jankovskij:
Mi same tiel pensis, ke vi forgesos diri pri la bilorusa kaj la pola lingvo.

Kaj ankaŭ la saman povas diri: serboj, kroatoj, bosnianoj, slovenoj, makedonoj, bulgaroj, ĉeĥoj, slovakoj, rutenoj kaj soraboj.
Ne povas diri la samon. La ukraina efektive devas esti tre simila al la rusa, ĉar ambaŭ estas orientslavaj. La pola kaj aliaj okcidentslavaj lingvoj historie iris laŭ iom malsama evoluvojo, kaj ankaŭ la sudslavaj.

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-oktobro-26 20:57:37

sinjoro:Ne povas diri la samon. La ukraina efektive devas esti tre simila al la rusa, ĉar ambaŭ estas orientslavaj. La pola kaj aliaj okcidentslavaj lingvoj historie iris laŭ iom malsama evoluvojo, kaj ankaŭ la sudslavaj.
Ukraina lingvo havas fortan leksikan influon de la pola lingvo. Sed poloj uzas latinaj literoj.

Termino orientslava, kaj ke ukrainio estas orientslava lando, kaj ke ukraina lingvo estas orientslava estas diskutebla, ekzemple en ukraina lingvo estas vortoj kaj nomoj de riveroj kiuj ne estas slavaj, ankaŭ estas aliaj argumentoj ... Sed al 80% mi konsetas kun tiu termino.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-oktobro-26 21:34:31

Ha-ha!
Sendube estas ni, rusoj, kiuj loĝas en sovaĝa Azio, kie multas la samaj simioj, dum Ukrainio troviĝas en la plej okcidenta Eŭropo.

Same la lingvo ukraina apartenas al la okcidentaj kaj la kulturo kaj la vivmaniero de ge-ukrainianoj.

Nenio estas pli bela ol la kantoj koncernitaj.

Ĉu malpermesas Moskvo paroli ukraine kaj kanti ukrainajn kanzonojn en Kievo kaj Ĥarkovo?

Reen al la supro