前往目錄

Ĉu la homaro ?

貼文者: josell, 2008年11月3日

訊息: 6

語言: Esperanto

josell (顯示個人資料) 2008年11月3日上午4:59:17

Mi imagas multekoloran mondon kie loĝus la homaro. Ili vivus en tero belega, kie nek malbeleco nek akraj anguloj ekzistas. Kie la helaj koloroj pace belegigus la domojn, personojn kaj la mondon. Kie la floroj estus grandaj kaj belegaj kaj tre multekoloraj. Kie la ĉielo estus blua, havante nubojn perfektajn kaj Diajn.

Mi imagas infanan mondon, ĉar la infanoj ne estas ŝanĝitaj de la homara socio. La infanoj imagas la mondon kiun ni devu konstrui tuj. Ĉar la infanoj havas puran penson denaskiĝan.

Ili vere pensas kiel homoj, ĉar ili de-natur-pensas tiel.

Mi pensas ke la homaro, frue aŭ malfrue, konos sian propran bonecon, kiun multuloj malsaĝaj malestimas.

ĝis.

josell (顯示個人資料) 2008年11月4日上午1:29:00

Mi pensas ke ĉiu ni devas havi bon-esperon je la homaro, ĉar senespere oni ne povus sukcesi.

¿Kial la homaro malestimas sin? La homaro estas inteligenta sensaĝa VIVA aĵo. La homaro bezonas kaj decas esperi je si unue, kaj poste solvi siajn problemojn proprajn.

piteredfan (顯示個人資料) 2008年11月14日下午8:36:55

Rigardinte la respondan tabelon, mi vidas ke eksterteruloj (aŭ aliaj "nehomoj") partoprenas tiun-ĉi forumon. Kvankam ke mi voĉdonis "jes", mi timas ke dum estaĵoj el aliaj planedoj parolos Esperanton, ni Terhomoj parolos la Klingonan! malgajo.gif

Ąžuolas (顯示個人資料) 2008年11月15日上午9:37:44

Jes, mi kredas bona estonteco de la homaro. Homo povas esti tiel granda, kiel li volas.

josell (顯示個人資料) 2008年11月15日下午7:50:05

piteredfan:Rigardinte la respondan tabelon, mi vidas ke eksterteruloj (aŭ aliaj "nehomoj") partoprenas tiun-ĉi forumon. Kvankam ke mi voĉdonis "jes", mi timas ke dum estaĵoj el aliaj planedoj parolos Esperanton, ni Terhomoj parolos la Klingonan! malgajo.gif
vere. ĥaĥaĥaĥaĥaĥaĥa....

rosto (顯示個人資料) 2008年11月16日上午7:21:53

Ha! ni nur decidu, kion ni faru al tiuj, kiuj ne volas vivi kiel josell imagas. Ja ni devas vivi en la reala mondo. Mi ne voĉdonis, ĉar mi ne scias. Kiel mi povas scii, kiel kelkaj miliardoj da homoj kondutos? Estus bone, se ili ne estas programitaj al ia konduto, ĉu ne?
Nu, mi volas kredi je bona estonteco...

回到上端