Al la enhavo

Ĉu iu rekomendas romanojn originalajn en Esperanto?

de awake, 2008-novembro-04

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

awake (Montri la profilon) 2008-novembro-04 14:14:17

Kiel mi petas en la fadena temo, mi volas trovi iujn bonajn romanojn kiuj estas kaj orignalaj kaj en Esperanto. La ĝenroj , kiuj plej plaĉas al mi, inkluzivas sciencfikcion, misterojn, kaj adventurojn. Tamen, Mi povas ĝui ian ajn ĝenron se la romano estas bone verkita.

Kompreneble, ne ĝenas min, se vi povus rekomendi romanojn kiuj estas rete haveblaj (kaj senkostaj). Kontraŭe, mi feliĉus mendi librojn de ELNA (aŭ alia). Efektive, mi preferus ambaŭ specojn de rekomendaĵo.

Ĉu iu rekomendas tiajn verkojn al mi? Danke al vi pro via helpo.

ridulo.gif

horsto (Montri la profilon) 2008-novembro-04 16:03:36

Al mi ankaŭ plaĉas la samaj ĝenroj, mi ankaŭ estus dankema por rekomendoj. Mi ĝis nun nur trovis unu sciencfikcian romanon orginale verkitan en Esperanto:
Terra, de Istvan Nemere. La aŭtoro mem faris recenzon en la ligita paĝo.

Rohan (Montri la profilon) 2008-novembro-04 16:15:33

Jen ligilo al multaj diverstemaj retaj legaĵoj:

http://www.omnibus.se/cgi-bin/inkoListo.pl

Mi forte rekomendas la novelaron 'Denaska Kongresano', verkita de Sten Johansson. Tre amuza kaj ĝuebla.

Ĉi-loke, vi trovos ankaŭ iujn legaĵojn kiuj espere povos trankviligi vian soifon pri sciencfikcio. Ĝuu!

horsto (Montri la profilon) 2008-novembro-05 15:44:57

Rohan:Jen ligilo al multaj diverstemaj retaj legaĵoj:
Ŝajnas ke la ligiloj en tiu paĝo ne plu funkcias. malgajo.gif
Rohan:
Ĉi-loke, vi trovos ankaŭ iujn legaĵojn kiuj espere povos trankviligi vian soifon pri sciencfikcio. Ĝuu!
Kiun sciencfikcian libron vi celis? Ĉu temas pri tiuj malnovaj romanoj kiel "La tempo-maŝino" aŭ "Princino de Marso"?

Miland (Montri la profilon) 2008-novembro-05 16:57:52

awake: mi volas trovi iujn bonajn romanojn..
Jen ampleksa listo de Don Harlow.

Ankaŭ, ĉe la UK en Roterdamo (pli precize, dum la antaŭkongreso), iu rekomendis al mi La Nokto de la ezoko de Serĝo Elgo.
Jen recenzo.

Rodrigoo (Montri la profilon) 2008-novembro-14 15:56:49

Nu, dum la Brazila Junulara Kongreso, mi aĉetis ĉefe poezion, ĉar estis malmultaj romanoj... Sed mi aĉetis "La Metamorfozo" de Franz Kafka. rido.gif
Nun, mi pretas mendi romanojn sed mi volas sugestojn, ehe, ĉar ne estus bona ideo aĉeti kaj malkovri ke mi aĉetis fuŝaĵon. senkulpa.gif

Dankon pro la ligiloj, mi analizos ilin!

Sammonde,
Ĥod

sinjoro (Montri la profilon) 2008-novembro-20 07:47:31

Vi demandis pri la romanoj originale verkitaj en Esperanto, ĉu ne? Kaj "Tempo-maŝino", kaj "Princino de Marso" laŭ mia scio estas tradukitaj esperanten.

Vi trovos vere malmultajn sciencfikciajn verkojn verkitajn esperantlingve. Inter la tradukitaj mi rekomendas "Piknikon ĉe vojrando" de gefratoj Strugackij tradukita laŭ interesa maniero de Mikaelo Bronŝtejn.

Reen al la supro