Al la enhavo

Enigmo: ne kredu ĉion, kion vi aŭdos

de Miland, 2008-novembro-05

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-novembro-05 14:48:22

La inteligenta Esperantista kato Maz manĝas en restoracio. Subite homo surportante dikegan zonon kaj tornistron ensaltas, kriante, 'Mi estas teruristo de jihad-organizo!' Ĉiuj klientoj tuj provas fuĝi kiel eble plej rapide. Sed Maz mokas 'Tute ne!' kaj dauras manĝi.
Kiel Maz sciis ke la 'teruristo' mensogis?

Verda stelo por la unua ĝusta solvo!

PS. En reala situacio, Maz ne necese imitindas.

dobri (Montri la profilon) 2008-novembro-05 17:00:14

Miland:La inteligenta Esperantista kato Maz manĝas en restoracio. Subite homo surportante dikegan zonon kaj tornistron ensaltas, kriante, 'Mi estas teruristo de jihad-organizo!' Ĉiuj klientoj tuj provas fuĝi kiel eble plej rapide. Sed Maz mokas 'Tute ne!' kaj dauras manĝi.
Kiel Maz sciis ke la 'teruristo' mensogis?
1. Araba teroristo ne estus dikega, sed maldika. Ili kutime ne manĝas tiom multe kiom Eŭropanoj.
2. Alia ebleco estas, ke en restoracio oni ofertas ankaŭ porkaĵon, kiun la islamanoj ne manĝas pro ilia religio. Eble la inteligenta kato rimarkis, ke la homo antaŭe manĝis ĝuste porkaĵon.

Frankouche (Montri la profilon) 2008-novembro-05 17:52:25

1. La ulo de ĵihad islama estus jam eksplodiĝita, do se Maz vivas, la ulo ne havas bombon.
2. Maz manĝis aĵaĉon, kaj fine iĝis malpli inteligenta (por la la lasta fojo).
3. Maz estas la vera kamikazo de la ĵihad islama.
4. Kinero de nova kinaĵo "Catman 5" (katulo) en kiu Maz estas la heroo.

Dankon por la verda stelo!

Miland (Montri la profilon) 2008-novembro-05 19:15:28

Ne temas pri ĉi tiuj aferoj, precipe ne aŭ kamikazeco aŭ stulteco de Maz - li estas inteligenta Esperantista kato, ĉu ne?
Provu denove!

trojo (Montri la profilon) 2008-novembro-05 20:05:13

Ĉar teroristoj ne parolas Esperanton.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-novembro-05 20:19:32

Ĉu efektive arabaj teroristoj taksas sin kiel teroristojn, ne kiel heroojn en lukto kontraŭ kapitalisma mondo?

Bedaŭrinde (aŭ bonŝance, tio dependas de vidpunkto) mi neniam vidis ajnajn teroristojn vive, nur spektis reporteraĵojn.

Sed neniu nomis sin "teroristo", plej ofte - batalanto aŭ luktanto.

Interalie, estimata Miland, gratulojn okaze de atingo de pli ol 1000 mesaĝoj.

Frankouche (Montri la profilon) 2008-novembro-05 20:31:33

Tio estas trejnaĵo por testi la evakuon de la restoracio!! Maz estas la trejnisto kaj manĝas normale (vera isto!). La ulo kiu ludas la kamikazon malbonas sian rolon kaj Maz rimarkigas lin!!!!!!!!!!

Nu pruvu ke mi malpravas, dankon por la verda stelo! rideto.gif

Miland (Montri la profilon) 2008-novembro-05 21:13:57

Terurĉjo:Ĉu efektive arabaj teroristoj taksas sin kiel teroristojn, ne kiel heroojn en lukto kontraŭ kapitalisma mondo?..neniu nomis sin "teroristo", plej ofte - batalanto aŭ luktanto.
Gratulon! Vi pravas, kaj gajnas la verdan stelon:



Terurĉjo: Interalie, estimata Miland, gratulojn okaze de atingo de pli ol 1000 mesaĝoj.
Dankon! rideto.gif

Reen al la supro