Al la enhavo

Covid 19: civitana enketo cel vero

de amigueo, 2021-julio-13

Mesaĝoj: 55

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2022-februaro-20 21:16:53

Mi petas vian helpon taksi kredindecon de jena video de Kairos Belgio (franca lingvo).
Publikigita 31jnr2022
Ĉio indikas, ke Kovim-19 finiĝis, tamen la belga registaro plilongigas la krizostaton kaj ŝajnigas, ke ĉio daŭras. Intervjuo kun eminentaj sciencistoj: Martin Zizi kaj Joonas Parikka, respektive epidemiologo, iama scienca direktoro de la belga registaro (MZ), kaj ekologia mikrobiologo kun specialiĝo pri virusdinamiko (JP).
https://www.kairospresse.be/fin-de-pandemie-interv...

Ŝajne Maritin Zizi kaj Joonas Parikka estas vera spertuloj pri epidemioj. Ĉu?
Ili rimarkigas ke kovim ne nur vojaĝas de homo al homo, ankaŭ al kaj de aliaj bestoj.
Samkiel aliaj spertuloj jam anoncis ekde la komenco de 2020 por ĝeneralaj epidemioj, ili konstatas ke la pli danĝeraj variantoj estas malpli virusumaj aŭ kontaĝemaj ol la malpli danĝeraj kaj postaj ĉe la evoluo de la viruso per mutacioj. Nome, originala kovim mortigis multe pli ol varianto omikrono, kaj kontaĝis multe malpli, kiel prognozeblas pri ajna viruso. Oni dirus dek fojojn pli kaj malpli.
Ili denoncas manipulacion de statistikoj per manko de konteksto (mortigeco de gripoj estas inter 1% kaj 3%, kaj tiu de originala kovim estis 2%), censuron, sendebatajn nejustifitajn decidojn (kovim mortigis sciencon; tradiciaj amaskomunikiloj estis kvazaŭ oficiala militbulteno) kaj mallertan aŭ malbonintencan krizmanaĝeron (oni malpermesis la familikuracistojn kuraci, kaj tio multe pliigis la mortigecon kaj saturis hospitalojn; sekve, sentrakto de multaj aliaj malsanoj; domenfermiĝo ne nur estis neefika, sed malefika, ĉar malpliigis la ĝeneralan naturan imunon, detruis la socialan teksaĵon, kaŭzis abundajn mensmalsanojn kaj, ĝeneralan malriĉiĝon de homaro kaj "pornan" riĉiĝon de elitoj).
Pri vakcinoj, Zizi kaj Parikka klarigis ke tiuj vakcinoj erare aplikiĝis en jam infektitajn ulojn, kaj ke la kontrolo de vakcinitaj per testoj ne okazis. La efikemo de vakcinoj estis ekde la komenco troigita, kaj klare malpliiĝis varianto post varianto.
Ĉar kovim iĝas pli malforta, aliaj gripoj revenas pruvante ke kovimpandemio finiĝis.

"Unua morto en milito estas vero" fama frazo. Ĉu kovim senkonsciigis sciencon? Ĉu ĝi mortis? Ĉu nur dormis aŭ komatis?
Certe, tiu temo de scienco iom libera pri kelkaj temoj kaj censurita pri aliaj, estas interesanta, defia. Preter kovim kaj publiksaneco.
Pri la libero kaj pluralo de amaskomunikiloj, ho ega temo.
Antaŭ preni medikamenton, oni devas legi de mil al tri mil vortojn por kompreni celon, riskon kaj dozon. Kiom da vortoj devas legi ĵurnalleganto antaŭ legi noticon aŭ artikolon, por koni la limojn de la kredindecon de tiu ĵurnalo kaj tiu ĵurnalisto? Tiu prospekto ofte mankas.

Kio okazas ĉe via lando, karaj sammondanoj?

amigueo (Montri la profilon) 2022-februaro-21 13:05:35

Pri "Komplotismo" au almenaŭ pri ties terapio por au kompreno-kiu-vakcinas kontrau tiu malsano, mi trovis libron de ĵurnalisto kiu laboras che sekcio fact-checkers de la franca ĵurnalo Le monde (ĉu vere ricevis tiu ĵurnalo gravan donacon de Bill Gates? Ĉu verifi tion facilas por fact-checher pagita de Le monde? Kial ne?)
Ŝajne hia laboro donas taŭgan sperton por verki tiuteman libron. Ĉu hi havas konflikton de interesoj? Hi ricevas salajron por analizi por cenzuro artikolojn au videojn kiuj kontraudiras "oficialajn" artikolojn; sed ĉu hi same trajnis sin analizi la veron por denonco misinformojn de oficialaj artikoloj aŭ deklaroj? Eble jes! Ni legu do la libron -- en la francan aŭ -- resumon en esperanto.

William Audureau, "Dans la tête des complotistes".
En la franca, jen prologo, unua ĉapitro kaj "enhavo per ĉapitrtitoloj".
https://books.google.be/books/about/Dans_la_t%C3%A...

Resumo laŭ amigueo.
=======
Komplotismo au konspiraciismo ne novas kaj ĝi estas akademie studita de Karl Popper, Hannah Arendt kaj Pierre André Taguieff i.a.

La socio (printempo de 2021) estas frakturita. Estas granda breĉo kiu rompas amparojn, amikarojn, familiojn, kunlaborularojn ktp.
Sr Audureau (ĵurnalisto ĉe Le Monde, en sekcio por korekti malvernovaĵojn ĉefe pri kovimo kaj ties vakcinoj) klopodas kompreni la komplotistojn, profunde aŭskulti ilin, cele de sanigi tiun socian breĉon.
[Nu, komence li pensas ilin mensmalsanuloj kiuj bezonas sisteman traktadon kiel terapion. Ĉu per tiu profunda aŭskultado Sr Audureau devancis sian komencan antaŭjuĝon?]

[daurigota]

amigueo (Montri la profilon) 2022-marto-03 19:53:35

Mi ne volus lasi kovimon forgesin.
(Ŝerce kaj prave, oni diras ke kovimo kuraceblas per ivermektino, klorokino, ktp kaj Putino.
La lasta ŝajnas plejefika rimedo, laŭ tiuj kiuj pensas ke nur ekzistantas tio priata de amaskomunikiloj, ankaŭ por Donbasa konflikto ekzistigi).

Mi invitas ĉiun esperantulon rakonti ĉi tie kiel kovimo neniiĝis ĉe lando aŭ regiono. Ĉu restis leconoj aux ŝuldoj aux celebrindaĵoj?

amigueo (Montri la profilon) 2022-marto-24 09:45:04

KOVIMO KAJ UKRAINO
[Ĉi teksto estas en konstruprogreso, kaj viaj komentoj helpos pliutiligi ĝin. Dankegon]

Mia resumo:
kovimo ekzistas sed ĝi estas ĉefe mediaa fenomeno (marte de 2022 la kovim-situacio estas eble pli serioza ol marte de 2021, sed noticmonopolon havas Ukrainaĵo; nul notico pri kovim). Kovimaĵo profitigis farmaciindustrion, Ukrainaĵo profitigas armilindustrion kaj energiindustrion. La perantoj unisonaj de tiu iluzia spektaklo estas mediaoj (sendube, profitantoj de tiuj krizoj).

Ĉu la venĝo de ĵurnalisto censurita kaj punita kaj arestita kaj -- preteraŭskultita? Sinjoro Aleksandre Penasse estas tre kolera!
Li diras "Grandaj amasaj timoj, grandaj negocoj."

"De 2000 al 2009 oni mortas en Belgio pli ol en 2020" (2:42) diris kaj grafike montris Christophe de Brouwer.
[Tio nomiĝas kovimnegaciismo bone informita (ĉu bone?)]

Mi trovis videon de alternativa amaskomunikilo belga Kairos, kie resumiĝas kovimon kaj ukrainaĵon.
https://www.facebook.com/kairospresse/posts/465756...
Mediaoj 0:48, "Tiuj kiuj informas vin, dominas vin".

La kuracistoj ricevis malpermeson kuraci kovimon. Kelkaj kuracistoj, disidentaj, ricevis atakojn de ĉefaj mediaoj.
Tio por profito al medikamentoj danĝeraj kaj kostegaj (1:38).
Malgraŭ scienca nescio pri tiu pandemio, ĉiuj landestraroj ekde la komenco de la pandemio defendis ade ununuran solvon: vakcionon, vakcinon kaj vakcinon.
Dum kelkaj jaroj antaŭ kovimo en Belgio, la hospitaloj estas progresive redukitaj, kaj dum kovimo, kiel ĉiam ĉiu jare, hospitaloj estas saturitaj.
La testoj PCR per 45 cikloj de amplifiko iĝis neakurataj kaj konfuzigas kazojn kaj malsanulojn, do rezultas multaj neveraj kovim-pozitivoj.

2:40 vidu grafikon, La morteco (normigita) en Belgio (unu el la plej kovim-primortintaj landoj en la mondo en 2020) estis dum kovimo eĉ pli eta ol dum plifruaj jaroj.
"De 2000 al 2009 oni mortas en Belgio pli ol en 2020" (2:42) diras Christophe de Brouwer. Oni atribuis al kovimo la morteco pro maljuno kaj mistraktado de nekovimaj malsanuloj.

2:55, La kuracistoj disidentaj (kiuj klopovas sanigi kovimon) kiel Dr Bouillon, estas atakitaj per polico kaj juĝoj.
La oficiala panacea solvo estis la vakcino, kiu permesis, oficiala voĉo diris, retrovi la normalan vivon.
Sed por tiu retrovo, oni altrudis al la popolo, unue, la pasporton sanitaran (forpasinti kovimon imunigas dum 6 monatoj, kaj ricevinti vakcinon imunigas dum unu jaro), due, la pasporton vakcinan (nur vakcina imuno validas por viziti trinkejojn, kulturejojn ktp). Do, vakcino ne liberigas de sanitaraj limitoj, sed oficiala pasporto.
(Vakcino ne liberigas, ĉar tiu vakcino ne protektas de kontaĝi nek de ricevi kontaĝon, nek de serioze malsaniĝi.
La mallerta/fuŝa distribuo de ankoraŭ eksperimenta medikamento enhavis vakcinadon de, nesciate, kovimmalsanulojn kaj neesploron de efikoj de vakcino per lauxsistemaj ekz sang-analizoj).

3:12, 3:14, Restoraciaj entreprenuloj sinmortigas, kiel Rudi van Lancker kaj Gérard Miller.
3:28, Malpli ol 10% de la nedeziritaj efikoj de vakcinoj estas deklaritaj.
3:32, Patrick Meyer diras ke ĉe la malpliol-45jaraj, la kovimo mortigas aŭ lezas tiom kiom vakcino.
3:47, skandala riĉiĝo per vakcino. Boston consulting group.
4:20, la debato aŭ diskuto plurala estis oficiale kaj virtuale malpermesita (tre atakita per mediaoj kaj la Ordo de Kuracistoj)
4:49, Flavio Cadegiani estas doktoro kiu agnoskas bonajn rezultojn per medikamento ivermektino.
Sed disidentaj kuracistoj neniam ricevis atenton de landestraro.
4:44 La ministro de saneco diras televide ke estas nur unu kazo de efiko nedezirita de vakcino, inter 10 milionoj de vakcinadoj en Belgio.
4:57 Kial la landestraro ne diras ke la vakcino estas en eksperimenta fazo, dum la farmacia industrio agnoskas tion?
(Ekz Pfizer estas eksperimentala ĝis majo de 2023)
5:16, Kial mediaoj traktas kiel ekstremistojn al tiuj kiuj denoncas totalitaran planon (sanitara diktaturo, konfliktoj de interesoj inter posedantoj de mediaoj kaj famacia industrio kaj la politikistoj ekz euxropkomisia prezidento Ursula von der Leyen)?
5:25, La anti-vakcinuloj iĝis por-Putinuloj (Olivier Rogieau, L'express/Le Vif).
Belgio rifuzas azilon al afganoj kaj auxtomate donas ĝin al ukrainanoj (Shelma Benhelifa).
5:36, Anne-Laure Bonelle parolas pri Ukraino aliamaniere, kaj rezulte ŝi ricevas kritikojn kiel anti-vakcinan.
5:51, Kial malpermesi la mediaojn favorajn al Putino, en Eŭropunio? Ĉu Eŭropunio ne estas sanktuaro de esprimlibero?
Nathan Erderof, diras ke Facebook mildigas siajn regulojn por permesi vokojn al malamo rusojn kaj laŭdojn al la novnaziaj de Azov.
6:04, La tago internacia de la libero de esprimo. La EU diras protekti tiun ĵurnalisman liberon.
Philippe Goffin, ministro de eksteraj aferoj, rimarkigas gravon de gazetaro libera kaj sendependa.
6:30, Tamen, la ĵurnalisto Penasse denoncas esti viktimo de censuro (250 tagojn elpelita de la metio, pro dumgazetarkonferenca demando akusa la koluzion de farmaciindustrio kaj konkretaj politikistoj belgaj de la landestraro [bonega medalo por ĵurnalisto])

"Kian legitimon havas landestraro kies la plejparto de la membroj havas gravajn privatajn interesojn ĉe farmaciindustrio kaj financo?".

6:51, Comité de concertation.
7:00, Penasse diras ke la sindikato de ĵurnalistoj mem apogas la elpelon de Penasse aŭ la defendo implicita de la landestraro per censuro.
7:12, La asocio de ĵurnalistoj AJP denoncas la perforto polica kontraŭ ĵurnalisto per toksaj gazoj, kadre de manifestacio (55 homoj estis arrestitaj) kontraŭ altrudita vakcinado kaj vakcina pasporto.
7:33, Penasse estas denoncita de amikoj de politikistoj, ĉar Penasse montris la koluzion inter polico kaj perfortaj manifestacibojkotistoj.
Denove, la sindikato de ĵurnalistoj ne defendas Penasse sed preterrigardas. [Oni devas klarigi ke en Belgio sindikatoj estas dekoraciaj restaĵoj de la tempo kiam sindikatoj timigis ŝtatojn].
7:50, La libero de la gazetaro defendita de landestraro kaj ĵurnalisma sindikato paradokse implicas censuron la disidentojn la oficialan doktrinon.

8:20, La barelo de nafto de Saŭdio estas profitebla ekde 10 dolaroj, tamen, la petrolo de ĉisto (Usona) estas profitebla ekde 55 dolaroj.
La produktistoj de petrolo de ĉisto akumulas grandajn perdojn de jaroj. [Diskrete, marte, Usono anoncis komenci savi Euxropunion de energidependo de Rusio, per signifa kvanto de Usona cxista nafto. Prezo? Aliaj kondicxoj?]

8:58, Intereskonflikto inter politikisto Ursula von der Leyen kaj farmaciindustrio, ne-neebla konflikto de interesoj (aŭ ĉu nur kurioza koincido? Ĉiel, 36 miljar eŭroj postulus sendependajn enketojn por klarigi la skandalon). (En la franca legu https://www.profession-gendarme.com/la-corruption-...).
Kovimo iĝis, ekde la ukraina milito, banala temo por mediaoj, kaj rezultoj de testado aktuala, kiuj estus gravegaj antaŭ unu jaro, nun ne meritas atenton de politikistoj aŭ ĵurnalistoj.
La naracio oficiala de la realo, ne bezonas grandajn pruvojn. Nur ripetado kaj izolado de disidentoj.

Analoga afero pri Ukraino. Ekde 2014 Donbaso estas bombardita de Ukraina armeo. Neniu rimarkiĝis.
9:50, Anne-Laure Bonnel, la ĵurnalisto censurita (laŭ Rusio). Ŝi faris filmon pri Donbaso. Donbasanoj ne komprenadis kial ilia landestraro bombardis ilin.
Kial la masakritoj jemenaj farde Saŭdio ne meritis solidaron amasan kaj mediaan belgie aŭ eŭropunie ("Ni ĉiuj estas Jemenaj"). [Pokvorte, 1/3 de jemenoj estas ĉiitoj kontraux 2/3 de jemenoj estas sunnitoj. Aktuala landestraro, sunnitoj, bombarde apogita de Sauxdio kaj Emiratoj, militas kontraux la ribeluloj, cxiitoj, apogitaj de Irano kaj Libano. Jen unu el la nepriinformindaj militoj, laux okcidentaj mediaoj; kial?].
Estas kelkaj 30 laboratoriejoj de Usono en Ukraino, por krei kemiajn/biologiajn armilojn (nu, "medikamentoj").
Senatoro Marko Rubio, Florida, Usono, demandas al Victoria Nuland ĉu Ukraino havas biologiajn armilojn. Victoria Nuland diras ke Usono laboras kun Ukraino por eviti ke tiuj reserĉoj falu en la povon de Rusio. Usono havas 336 tiaj laboratoriejoj en 30 landoj.

Kovimo kaj vakcinoj riĉigis kelkajn multnacientreprenojn, kaj tiu negoco devas lasi spacon por novaj negocoj. La gazetaro direktas la atenton de amasoj nun al Ukraino. La timo estas tre profitebla.

La kapitalismo apogis la revolucion Maidan kaj metis siajn prezidentojn, unu post alia.
La ekstrema dekstro kaj grava proporcio de heroaj novnaziistoj (lia ĉefo estas parlamentano ukraina) ricevis la benon kaj dolarmiliardojn de okcidento, jaro post jaro.

La censuro kaj premoj izolaj kontraŭ la rusoj en Eŭropunio, en Usono kaj en ties trupo de fidelaj landoj eĉ minacitaj de izolo.
[Mi konĵektas ke sporto, kulturo kaj ekonomio estas simbolaj militoj inter landoj kiuj sen alia kvazaŭbatala interrilato (ekz pro longa pun- aŭ venĝ- izolado) finfine interbatalos sangverŝe. Eskalado de izoloj ne estas taŭga rimedo por paco, nur malfruigo konfliktsolvon. Estas evidenta ekonomia agreso. Ĉu esperantuloj, pacamaj, ne trovis plibonajn rimedojn? Ĉu diboĉrenkontiĝoj por amikiĝo kaj interkompreno ne plibone funkcius?]

La manipulo de amasoj, tio estas tasko de propagando. Mi ŝatus ke la mondanoj esperantaj kiuj vizitas lernu diru ion pri la propagando kiun ili "devas" manĝi, ĉiu sialande.

[La punktoj de la video de Aleksandre Penasse estas gravaj por redakti artikolon por Vikipedio. Kompreneble, mankas abundaj referencoj favoraj kaj kontraŭaj.]

amigueo (Montri la profilon) 2022-marto-27 12:28:29

Atentu la efikojn neatenditajn de vakcinoj laŭ Kairos.be.

https://www.facebook.com/watch/?v=993725594608396&aggr_v_ids[0]=993725594608396&notif_id=1649278238653304&notif_t=watch_follower_video&ref=notif

Melodie du Collectif « Où est mon cycle »
Maître Diane Protat
Docteur Kayser

Mi resumos en Esperanto:

amigueo (Montri la profilon) 2022-aprilo-20 21:43:55

Aldona video de Kairos pri nedeziritaj efikoj de kovim-vakcinoj.
https://www.facebook.com/watch/live/?ref=watch_per...
https://www.facebook.com/doctothon
Nur 8 horoj en la franca. Serio de intervjuoj. Por resumi ĝin, mi bezonas teamon!

Laurent Mucchielli, verkisto de la libro La doxa du covid,
diras ke la tiommulto de nediziritaj efikoj de kovimvakcino estas tute rekorda en la historio de vakcinoj.

amigueo (Montri la profilon) 2022-majo-20 16:33:46

https://www.youtube.com/watch?v=qfQ_62Y7h3k

video en la franca pri Belgio, "Big Pharma et corruption" (Farmaego kaj korompiteco)
La mediaoj, kontraste, parolas pri "forta influo de farmaego sur la kuracistoj".
Enketo (fa 4 mediaoj belgaj: De Tijd, Knack, Le Soir et Médor) Open Pharma, aprilo 2022. Ili hakumis datenojn de betransparent.be, tiu retejo estas grava avanco al travideblo en Belgio sed ankoraux kun opakaj aspektoj kaj tre malhelpa resercxon.

Granda "investo" (875 milionoj de eŭroj por 32 mil belgiaj sanec-aktoroj) de Farmaego, en 2017-2020, kaj ĝis 2022?, ankoraŭ granda mistero.

Ekz (cxu?), 14 de la 24 spertuloj de la kovimkomitato (kiu decidas oficialajn kovimmezurojn) ricevis inter 70 mil kaj 150 mil eŭrojn de la Farmaego.
Ekz kardiologo ricevas en 4 jaroj entute 700 mil eurojn el 5 laboratorioj farmaaj [eble estas normalaj praktikoj, ne specialaj pri kovimo; sed oni bezonas esplori distingi inter kuracisto kaj reklamisto - plimalpli konscia kaj etika].
Ĉe la ĵurnalaj artikoloj, oni ne priparolas la kuracistojn televidajn.
Post transvideblo, agoj devas veni, por purigi administracion! (Cxu? Tio estas celo de la video, ne de la artikolo).

[Aritmetika kuriozaĵo: la farmaega investo por unu jaro unu sanecaganto en Belgio estas: 6.836 eŭroj. Se ni konsideras ke kuracisto estas altburĝulo posedanta tri domojn, ho, tio estas mizera investo, preskaŭ hontiga. Mi profitas okazon por peti al "Farmaego" digni sian nomon kaj dekobligi sian investon. Ĝi nun ŝajnas "Farmaeto avara". Tamen, se tiuj mizeraj eŭrmilionoj trafas nur nombreton de decidistoj, ekzemple tiuj de Kovimkomitato...]

La teksto de Open Pharma.
https://www.lesoir.be/438573/article/2022-04-27/en... en la franca (perpaga)

Mi trovis la surpaperan version. Mi baldaux resumos. La gxenerala ideo povus havi gravan signifon pri kovimo.

amigueo (Montri la profilon) 2022-majo-20 17:15:29

https://www.facebook.com/marc.benit/posts/10228323...

Video pri Minnesota, Usono.
Parlamento decidas aŭskulti personajn spertaĵojn kontraŭ vakcinoj kiuj havas signife abundajn kaj seriozajn nocojn, kaj ne protektas kontaŭ kovimo.
Kial ĝis nun oni neglektis la enketon pri nocaj efikoj de kovimvakcinoj?

Mi dubas, pri ĉi informfonto. Kutime oni troigas gravon de eksterlanda informo, prezentita ekster konteksto.

amigueo (Montri la profilon) 2022-septembro-02 21:03:31

Ankoraŭ Jéremie Mercier, kaj ties reserĉo pri saneco, ĉifoje en Usono. Pri la surpriza mortemo en Usono ekde 2020. Hi publikigas artikolon kun Denis Ancourt kaj Marine Baudin. Spico: risko de censuro. "Scienco en konscienco", de Jéremie Mercier. Ili kune publikigis artikolojn pri mortemo en Francio, en Kanado kaj en...? Ili forevitas vorton vakcino porsencensure.

Video en la franca:
https://odysee.com/@jeremiemercier:0/Analyse-et-ex...

La mortkvanto (ĉiuj kaŭzoj sendistinge). Tiu estas la plej fidinda datumo, ĉar la "kaŭzoj de morto" ne estas klare kompareblaj inter landoj. Estas diversaj biasoj, malfacile eksplicite, kaj diferencaj en ĉiu lando, en ĉiu hospitalo, en ĉiu doktoro.
La kovimo kaj la vakcinoj mortigis plej fragilajn. Streĉo kaj izolado kaj netraktado de infekcioj mortigis multajn trefragilajn.
Ili proponas kiel kaŭzon de morto, bakterian infekcion kaj immuna deprimo pro paniko kaj izolo!
Vakcini la plej fragilajn estis tre mortiga.
Ilia studo pruvas ke se nenia pandemio estus deklarita, kaj nenia rimedo deplojitus, la mortkvanto kovima ne estus detektita de la mortkvanto kun ĉiuj kaŭzoj sendistinge.
En Kanado, landestraro deklaras 49 mil mortoj pro kovimo, sed la datumoj pri ĉiuj mortoj ajnkauze, montras 12 mil mortoj. Ĉu multaj aliaj morteckaŭzoj paŭzis dankal kovimo?

amigueo (Montri la profilon) 2022-decembro-15 17:59:44

https://www.youtube.com/watch?v=wFsyRClnCEE

Interese ke Italio (estraro), pro ekonomiaj kaj geostrategiaj kialoj, dum kovima epoko, lanĉis sin al produkado kaj aĉetado de armiloj.
25% de ĉiuj strategiaj fondaĵoj en Italio, iras al la defendo/atako (armiloj kaj armeaj structuroj). Fiero de pionireco en EU.

Ĉu la saneco devus esti prioritato (manko de hospitallitoj ne tiom gravas)?

Ĉu kelkaj aliaj landoj simile faris?

Reen al la supro