Al la enhavo

Enigmo por la semajnfino: Kvar ĉapeloj

de Miland, 2008-novembro-07

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-novembro-07 19:14:14

Ekde la pasinta semajnfino, mi renkontis al Profesoro Bruno kaj diris al li ke estas lerta homo en mia Esperanta forumo, nome Filu, kiu sugestas ke la profesoro ne kapablus doni bluajn ĉapelojn al la studentojn, pro partiismo. Li indigniĝis. 'Tute ne!, li diris. 'Vidu! Mi invitos kvaran bonan studenton, Delto, al la grupo.'

Kiam la grupo ĉe-estis, Abo, Bilo, Cezo kaj nia nova amiko Delto, la profesoro diris: 'Aŭskultu! Iuj sugestis ke mi ne kapablas doni al vi bluajn ĉapelojn. Mensogo! Mi estas tute libera. Ĉu vi kredas miajn vortojn?' 'Jes, profesoro!' ili ĥoris. 'Bone! Fermu la okulojn! Mi metos sur ĉiu el viaj kapoj ĉapelon, aŭ blua aŭ ruĝa.' Efektive li metas denove ruĝan ĉapelon sur ĉiu kapo. Post kelkaj sekundoj, li diras 'Bone, malfermu viajn okulojn, kaj se vi vidas almenaŭ unu ruĝan ĉapelon sur alia homo, levu la manon. Kaj, se vi povos logike dedukti la koloron de via propra ĉapelo, diru al ni!'

La studentoj rigardas unu al la alian, kaj, kompreneble, ĉiuj levas la manon. Sed neniu diras ion ajn. Je la lasta okazo, post kvin minutoj, kiel ni scias, Cezo anoncis la solvon. Sed ĉi-okaze, li diris nenion!

Sed atendu. Post ankoraŭ kelkaj minutoj, Delto diris, 'Ha, mi scias ke mia ĉapelo estas ruĝa!' Kiel li deduktis tion?

Verda stelo por la unua ĝusta solvo!

Filu (Montri la profilon) 2008-novembro-07 20:49:17

Imagu min en la situacio de unu el la studentoj:
- Mi vidas tri ĉapelojn ruĝajn;
- Mi aŭdas longan silenton;
- Mi nun imagu min, ĉapelportanto, en la kapo de unu el la aliaj konkursanoj, homo kiu vidus bluan ĉapelon sur mian kapon...

Tiam...
- Li estus vidanta du el la tri ruĝajn ĉapelojn, kiujn mi vidas, kaj ankaŭ mian bluan ĉapelon;
- Se li supozus, ke ankaŭ sia ĉapelo estas blua, li ja povus de tio dedukti, ke la du ruĝĉapelataj studentoj scius pri la ruĝeco de sia propra ĉapelo, pro ili estus vidanta nur unu ruĝan ĉapelon kaj ties portanto levanta la manon;
- Li do deduktus, ke sia ĉapelo estas ne blua sed ruĝa;
- Li dirus, speciale post la pasintsemajna tri-ĉapela okazaĵo: "Mi scias, ke mia ĉapelo estas ruĝa";
- Sed neniu parolas;
- Do neniu vidas bluan ĉapelon sur ies ajn kapon;
- Do ankaŭ mi havas ne bluan (kiel unue supozite) sed ruĝan ĉapelon;
- ... kaj ankaŭ ĉisemajne Profesoro Bruno pruvis nenion pri sia libereco samtempe uzi la du ĉapelkolorojn: tio estus partiismo kontraŭ la bluĉapelito, ĉu ne?

Miland (Montri la profilon) 2008-novembro-07 21:03:03

Filu:Do ankaŭ mi havas ne bluan (kiel unue supozite) sed ruĝan ĉapelon
Gratulon! Vi pravas, kaj gajnas la verdan stelon:

Miland (Montri la profilon) 2008-novembro-08 13:49:17

Filu: ... kaj ankaŭ ĉisemajne Profesoro Bruno pruvis nenion pri sia libereco samtempe uzi la du ĉapelkolorojn: tio estus partiismo kontraŭ la bluĉapelito, ĉu ne?
Efektive, la profesoro uzis ruĝajn ĉapelojn por ke la enigmo estu pli facile rilatebla al la pli frua, por legantoj ne tiel lerta kiel vi![/color]

Reen al la supro