Al la enhavo

Enigmo: kiu frizisto vizitindas?

de Miland, 2008-novembro-15

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-novembro-15 16:55:17

Turisto, S-ro Maz, troviĝas en eta urbo kiu havas du frizistojn kaj decidas tondigi la hararon. Li rigardas tra la fenestro de frizisto, S-ro Bluo. La muroj estas malbone pentritaj, la hararo de la frizisto mem ne estas neta, la planko estas malpura kaj nebalaita kaj videblas haroj tie!

Li rigardas tra la fenestro de al alia frizisto, S-ro Ruĝo. La muroj aspektas belaj, la planko estas pura, ĵus balaita, kaj la haroj de la frizisto mem estas nete tondita.

Malgraŭ la lasta agrabla vidaĵo, S-ro Maz revenas al la unua frizisto, S-ro Bluo, por hartondo! Kial?

Verda stelo por la unua ĝusta solvo!

dobri (Montri la profilon) 2008-novembro-15 17:16:02

Miland:

Malgraŭ la lasta agrabla vidaĵo, S-ro Maz revenas al la unua frizisto, S-ro Bluo, por hartondo! Kial?
S-ro Ruĝo estas porvirina frizisto, sed s-ro Bluo estas porvira.

horsto (Montri la profilon) 2008-novembro-15 17:37:31

Eble ĉar nur estas du frizistoj en la urbeto, do la hararon de S-ro Bluo malbone frizis S-ro Ruĝa kaj la hararon de S-ro Ruĝo bone frizis S-ro Bluo, kiu do estas la pli bona frizisto.

Miland (Montri la profilon) 2008-novembro-15 17:53:21

horsto:..la hararon de S-ro Ruĝo bone frizis S-ro Bluo, kiu do estas la pli bona frizisto.
Gratulon! Vi pravas, kaj gajnas la verdan stelon:

horsto (Montri la profilon) 2008-novembro-15 21:06:48

Miland:
Gratulon! Vi pravas, kaj gajnas la verdan stelon:
Dankon, mi tre fieras.
dobri:
S-ro Ruĝo estas porvirina frizisto, sed s-ro Bluo estas porvira.
dobri, kial vi supozis ke la pli pura salono estas por virinoj kaj la pli malpura por la viroj? okulumo.gif

dobri (Montri la profilon) 2008-novembro-15 21:11:50

dobri, kial vi supozis ke la pli pura salono estas por virinoj kaj la pli malpura por la viroj? okulumo.gif
Ĉar viroj entute estas porkoj. Por ili ne gravas ia malpuraĵo, sed por la virinoj jes.

Reen al la supro